Ekstrakto de "La anarkio kaj la metodo de la anarkiismo" (1891) de Errico Malatesta[1]

La vorto anarkio devenas el la greka lingvo kaj signifas senregistaro; tio estas, la vivo de memregita popolo, kiu regas sin sen la instalita aŭtoritato, senregistare.

Antaŭ ol tuta kategorio de pensuloj atingis konsideri tian organizon kiel eblan kaj dezirindan, antaŭ ol ĝi estis adoptita kiel celo de movado, kiu nune konsistigas iun el la plej gravaj faktoroj en la modernaj socialaj luktoj, la vorto anarkio estis konsiderata, kutime, sinonima de malordo, de konfuzo, kaj ankoraŭ nuntempe ĝi prenas tiun signifon ĉe la nesciantaj amasoj kaj ĉe la kontraŭuloj, kiu interesiĝas kaŝi aŭ misformi la veron.

 

 

Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian. La vulgara senco de la vorto ne miskomprenas ĝian veran signifon laŭ etimologia vid-punkto, sed ĝi estas derivaĵo aŭ sekvo de la antaŭjuĝo, kiu konsistas en konsideri la registaron kiel nemalhaveblan organon por la sociala vivo kaj, sekve, senregistara socio devas esti predo kaj viktimo de la malordo, ŝancelanta inter la ĉiopoveco de iuj kaj la blinda venĝo de aliaj.

La eksisto kaj persisto de ĉi tiu antaŭjuĝo, kiel ankaŭ ĝia influo en la komunsaĝa signifo de la vorto anarkio, estas facile klarigeblaj.

Same kiel ĉiuj animaloj, la homo adaptiĝas, kutimiĝas al la cirkonstancoj de la medio, kie ĝi loĝas, kaj per heredo transdonas la akiritajn morojn kaj kutimojn. Naskita kaj kreskita en la sklaveco, heredanto de longa sklava antaŭularo, la homo, kiam ĝi komencis pensi, kredis ke la servuteco estis nepra kondiĉo por la vivo: la libero ŝajnis al ĝi neebla. Jen kiel la laboristo, trudita dum jarcentoj atendi kaj ricevi la laboron, tio estas, la panon, de la volo kaj kelkfoje de la humoro de mastro, kaj kutimiĝinta kontinue vidi sian vivon dependi de la arbitro de tiu, kiu posedas grundon kaj kapitalon, fine kredis, ke estis la mastro, la senjoro aŭ la patrono, kiu nutris ĝin. Naiva kaj simpla, ĝi finis demandi al si: “kiel mi povus fari por manĝi se la sinjoroj ne ekzistus?”.

Tia estus la situacio de homo, kiu estus havinta la malsuprajn membrojn binditaj de la tago de sia naskiĝo, kvankam tiel ke ili konsentis al li moviĝi kaj piediri kun malfacilo; sub ĉi tiuj kondiĉoj li povus finfine atribui la kapablon iri de iu punkto al alia al siaj ligoj mem, estante tiel ke ĉi tiuj no devus produkti alian rezulton ol malkreski kaj paralizi la muskolan energion de liaj kruroj.

Kaj tiel al la naturaj efektoj de la kutimo aldoniĝas la edukado, kiun li ricevis de la sama mastro, de la pastro, de la instruisto ktp. -ĉiuj ili interesiĝintaj prediki, ke la registaro kaj la mastroj estas necesaj, kaj eĉ nemalhaveblaj-, se oni aldonas la juĝiston kaj la policanon, klopodantaj silentigi ĉiun, kiu alie pensas kaj provas disvastigi kaj propagi sian penson, oni komprenos kiel la antaŭjuĝo pri la utileco kaj pri la neceso de la mastro kaj de la registaro atingis enradiki en la cerbo.

Imagu, do, ke la kuracisto elmontras al la homo de la kruroj binditaj, pri kiu antaŭe ni parolis, tutan teorion kaj prezentas al li milojn da ekzemploj lerte elpensitaj, por persvadi lin ke, se li havis la krurojn liberajn, marŝi kaj vivi estus neebla por li; en ĉi tiu supozo, la individuo priparolita klopodos konservi siajn katenojn aŭ ligilojn, kaj li ne hezitus konsideri kiel malamikojn tiujn, kiuj dezirus liberigi al li de ili.

Nu, ĉar oni kredis, ke la registaro estas necesa, ĉar oni akceptis, ke sen registaro ne povas esti alia afero ol konfuzo kaj malordo, estas nature kaj eĉ logike, ke la termino Anarkio, kiu signifas foreston aŭ mankon de registaro, finis signifi same ol la foresto de la ordo.

Oni ne forgesu, ke al la afero ne mankas precedentojn en la historio de la vortoj. En la epokoj kaj landoj, kie la popolo kredis necesa la registaron de unu homo sola (monarkio), la vorton respublikon, kiu signifas la registaron de la plimulto, oni prenis ĉiam kiel sinonimon de konfuzo kaj malordo, kiel oni povas konstati en la popola lingvo de preskaŭ ĉiuj landoj.

Ŝanĝu la opinion, konvinku la publikon pri tio, ke la registaro ne nur ne estas necesa, sed ĝi estas ekstreme danĝera kaj malutila….. kaj tiam la vorto Anarkio, ĝuste tial, ĉar ĝi signifas foreston de registaro, signifos por ĉiuj naturan ordon, harmonion de necesoj kaj interesoj de ĉiuj, kompletan liberon en la senco de solidaro ankaŭ kompleta.

Ne ĝustas diri, ke la anarkiistoj estis malmulte saĝaj, kiam ili elektis sian nomon, ĉar ĉi tiu nomo estas malbone komprenita de la ĝeneraleco de la popolo kaj ĝi permesas malverajn interpretadojn. La eraro ne dependas de la nomo sed de la afero, kaj la malfacileco, kiun la anarkiistoj trovas en lia propagando, ne dependas de la nomo aŭ de la nomo, kiun ili prenis, sed de la fakto, ke ilia ideo kolizias kun ĉiuj la enradikiĝintaj antaŭjuĝoj, kiujn konservas la popolo pri la funkcio de la registaro aŭ, kiel oni diras kutime, pri tiu de la ŝtato.

[1] Tradukita de anonima hispana versio publikigita en Hispanio je la komenco de la dudeka jarcento.


Fuente: Esperantigita de la Anarkisindikatista Traduklaborejo