Artikolo pri Bakunin verkita de Ana Sigüenza publikigita de NKL (http://www.cnt.es/noticias/bakunin-y-la-pedagog%C3%ADa-anticipada) kaj esperantigita de Jesús González

La freŝa aero de Bakunin daŭre blovas tra la pedagogio. Kvankam li nur estus influinta sur Paul Robin, tio jam sufiĉus, tamen lia influo estas pli grava.

La freŝa aero de Bakunin daŭre blovas tra la pedagogio. Kvankam li nur estus influinta sur Paul Robin, tio jam sufiĉus, tamen lia influo estas pli grava.

Prudono, Bakunin kaj Kropotkin kutimas trakti la edukan aferon per kompletaj kaj ĝeneralaj verkoj en kiuj ili analizas la kialojn de la malkontentiga socia realaĵo, kaj la rolo de la edukado en ilia analizo estas malmulte komuna. Laŭ nuntempa lingvaĵo, ilia analizo estas ĝeneraliga: de la sistemego al la sistemeto. Pasis pli ol 150 jaroj por ke Bronfenbrenneri (*) esprimu sian ekologian teorion pri la homa disvolviĝo parolante pri io simila.

Por pensuloj kiel Bakunin, la celo de la edukado estas kontribui al la socia transformado, edukante personojn por ilia engaĝiĝo en la transformo mem. Kiel?

 

Sen trudado

Nuntempe la eklezio kaj la ŝtato havas malsamajn rolojn ol kiujn havis dum la epoko de Bakunin. Ili bazas sian influon sur eksplicitaj rezultoj de formala edukado, sed oni bezonas observi la ne formalan edukadon kaj, ĉefe, la malformalan, bagatelo de la starigita povo, kiu -sen rezisto- garantias intermiksiĝon de siaj principoj kaj valoroj, bazo de la regado kaj de la ĝenerala pasiveco de la socio. Hodiaŭ la socia reprodukto vojaĝas per iPhone.

Bakunin jam estus traktinta la rolon de ĉiu edukado (formala, ne formala, malformala) en la socia reprodukto/ transformo, se li estus vivanta.

Estas senutile kontroli la edukadon kvazaŭ ĝi nur okazus en la lernejo. Ni povas alporti la infanojn al alternativa lernejo aŭ alporti ilin al nenia lernejo, sed se ili havas optikan fibron kaj liberan aliron al la ruba televido, tiu izolo volita de ni neniam okazos, la infanoj sorbos masklismon, konsumismon, konformismon, interklasismon, ktp.,.. Kaj se ni elektas sengvidecon, ili ne havos opozicion. Bonsanĉe, alia ideo-forto denove alportas al la aktualeco sian pedagogian paroladon: La libereco.

 

La libereco

Bakunin pligravigis la liberon, kiel celon, kaj la kolektivan liberon ol la individuan liberon, kiel edukan rimedon, bazo de la sengvidaj pedagogioj, kiel tiuj de Rousseau kaj Rogers (20a jarcento). Ĉi tiuj konsideras ĝin, kiel naturan karakterizaĵon en la individuo, kio tiom ĉagrenis Bakunin-on ĉiam kontraŭa al tio rousseau-a.

Por li, la libereco estas konstruita kaj gajnita socie, kolektive, kaj ne estus ekskluziva celo de la liberecana edukado, sed de aliaj revoluciaj rimedoj ege aliigantaj de la maljusta socia ordo. Estas pro bakuninisma influo, ke la liberecana edukado disiĝis de la simpla sengvida pedagogio, sed pli bone klarigas tion li mem:

«(…) oni nur emancipiĝas de la jugo de la ekstera naturo per la kolektiva aŭ socia laboro, (…); kaj sen tiu materiala emancipiĝo povas esti morala kaj intelekta emancipiĝo por neniu.

(…) la libero de ĉiu individuo ne estas alia afero ol la spegulbildo de lia homeco aŭ de lia homa rajto en la konscienco de ĉiuj liberaj homoj, ties fratoj, ties egaluloj.

(…) oni vidas, ke la libereco, (…) estas (…) ĉefe socia, ĉar ĝi nur povas esti realigita de la socio kaj nur en la plej mallarĝa egaleco kaj solidareco de ĉiu kun ĉiuj. (…) estas la kompletaj disvolviĝo kaj ĝuo de ĉiuj homaj kapabloj kaj potencoj por ĉiu per la edukado, per la scienca instruado kaj per la materia prospero, aferoj ĉiuj, kiuj nur povas esti donitaj al ĉiu per la kolektiva, materia kaj intelekta, muskola kaj nervoza laboroj de la tuta socio (Dio kaj la ŝtato)».

Ĉi tiuj malmultaj linioj enhavas la esencon de la pedagogia bakuninisma pensaro, nature akceptita de la hispana anarkisindikatismo de la 20a jarcento: Tio estas, iu nomita «liberecana lernejo» laŭ ampleksa senco ne povas esti fragmento de libereco en maro el maljusteco kaj manko de libereco. Ĉirkaŭita de socia subpremado fare de la ceteraj sociaj agantoj ĝia sendanĝera agado ne sukcesus efiki. Komprenante la serĉon de individuismaj solvoj, endas akompani ilin per pripensado pri la pedagogia proceso de kolektiva konstruo de la libereco paralele al la malmuntaĵo de la aŭtoritatemo, kiel diras Bakunin.

Por li ne estas neŭtrala edukado, sed engaĝiĝo al la homo pri la konstruo de nova pli libera kaj pli justa socio kaj tion oni nur povas sukcesi kolektive.

 

Kompleta edukado

Koncerne al la koncepto de kompleta edukado -la plej aŭtenta koncepto de la liberecana pedagogio-, ankaŭ Prudono disiĝis de la individua-liberalismo per analogeco inter socia egaleco kaj kompleta eduko.

Ĉi tiuj anarkiistaj ‘avoj’ ĉiam atentaj pri tio, ke la individuisma vidpunkto ne anstataŭis tiun politik-ekonomian, kie la vidpunkto de klaso kuniĝas al anarkiisma koncepto pri la laboro, kiu ebligas la sociekonomian memmastrumadon, kun la kompleta edukado laŭlonge de la vivo, kiel sinergia praktiko al ĝi.

Bakunin multe insistas plifortigi la kompletan edukon, kiel manieron havigi pli justan vivon, sed li klare vidis ĝiajn malfacilojn por disvolviĝi en la kapitalisma socio. Kio ne okazus kun la kompleta rousseau-a edukado: Individuisma, guvernista kaj socie determinisma, kiel rajto de iuj bonhavaj personoj disvolvi ĉiujn siajn kapablecojn koste de la ceteruloj, sinteno tre propra de la burĝaro.

Se malsama lernejo ne povas sola atingi malsaman socion, ankaŭ ne eblas pli justa socio, sen malsama homo por kies disvolviĝo necesas modelo de, ni nomu ĝin lernejo, kohera kun ĝi.

 

Ĉu modelo de lernejo aŭ malapero de la lernejo?

Dum la vidado de klaso ĉefas ĉe la liberecanaj medioj oni perceptos, kiel naivan, tiun individuisman kaj sengvidan pedagogion, sen transformigaj kolektivaj celoj, sen rilato kun aliaj transformigaj praktikoj, kiel la revolucia sindikatismo, la kolektivigo, la memmastrumado de la rimedoj de produktado, ktp.

Kaj Bakunin ja daŭre neos la realismon pri tio, ke la libereco eblas en determinisma socia medio kaj, ke la individuo povas eltiri sin de la socia influo:

«Ĉu do necesos forigi de la socio ĉiun instruadon kaj aboli ĉiujn lernejojn? Ne, neniel, oni bezonas ege diskonigi la instruadon en la homamasoj, kaj transformi ĉiujn preĝejojn, ĉiujn tiujn templojn dediĉitaj al la digloro kaj al la submetigo de la homoj, en aliaj tiomaj lernejoj de homa emancipiĝo (Dio kaj la ŝtato)». Resume, ĉi tiu avo defendis la lernejon; plifortigis kaj disvolvis la difinon de kompleta edukado; atakis kaj la eklezion kaj la ŝtaton; kunligis, kiel neniu, edukadon kun emancipiĝo; malproksimigis la liberecanan pedagogion de tiu individuisma/sengvida kaj solidigis la memmastrumadon, kiel pedagogian kaj socian celon, ne kiel simplan edukan teknikon.

Ĉirkaŭ ducent jaroj, bone eltenitaj, kiel oni povas vidi.

 

(*) (1917-2005). Usona-Rusa psikologo. The Ecology of Human Development: Experiments by Nature and Design. Kembriĝo, MA: Harvard University Press, 1979)


Fuente: http://cnt.es/