Skip to Navigation

Esperanto ĉe la liberecanaj tendencoj komence de la 20a jarcento

 

Aŭtoro: Eduard Escribano Esturgó

Gvidinstruistino: Mila Segarra Neira

Grado en la angla kaj kataluna (4a Kurso)

Finlaboro de Grado de la Fako de Kataluna Filologio

Junio 2015

(Esperantigis el la kataluna, Jesús González)



1. Enkonduko

Esperanto estas mirinda lingvo. Kiu vere parolas ĝin aŭ simple estas interesita pri ĝia historio aŭ ĝiaj idealoj dirus, ke mi pravas. La cirkonstancoj en kiuj aperis ĉi tiu nova internacia lingvo jam pensigis, ke ĉi tiu trafus vere batalemajn aŭ utopiajn mensojn. Ne ĉiuj dividas tion, kion ideologie reprezentas Esperanto. Estas kiuj nur parolas ĝin pro gusto aŭ kompato al la malplimultaj lingvoj. Estas kiuj parolas ĝin pro memestimo aŭ eĉ ĉar ili tute dividas la idealojn stimulitajn de ĝia kreinto. Tio, kio ja certas estas, ke Esperanto etendiĝis multe pli facile ol ajna alia internacia lingvo kreita ĝis nun.

Kion mi pretendas konstati per ĉi tiu studaĵo estas la interrilato, kiun havis ĉi tiu nova lingvo kun la laborista movado kaj la liberecanaj tendencoj de komencoj de la 20a jarcento. Estas malfacile loki la esperantistan movadon ĉar ĝi estas lingvo etendiĝinta tra la tuta mondo. Kompreneble, ankaŭ en Katalunujo. Esperanto, malmultaj jaroj post sia apero, energie alvenis kaj estis akceptita, kiel revolucia lingvo kaj ilo de alternativa esprimo tre ligita al la liberecana aŭ anarĥia movado. Tiel do, Esperanto estis la lingvo de multaj voĉoj, kiuj celis pli bonan mondon.

Ĉi tiu studaĵo prezentas mallongan iradon de Esperanto dum ties komencoj kaj ties alvenon al Katalunujo. Kiel mi diris, estas mallonga studaĵo ĉar la historio de Esperanto ja havas multajn nuancojn kaj estas tre vasta. Mia komenca projekto estis tre ambicia sed dum mi estis progresanta en ĝi, mi devis malpliigi kaj sintezi la informon por inkluzivi kion mi vere konsideris pli elstara. La esploro farita estis tre ĉioampleksa. Tamen, mi ne povis malfermi ĉiujn deziritajn pordojn por fari ĝin multe pli polurita kaj preciza. Por enkonduki min en ĉi tiun mondon, mi decidis, ke la unua esenca kontakto estis fari tion per la Kataluna Esperanto-Asocio. Do, mi ĉeestis al unu el ĝiaj semajnaj renkontiĝoj kaj povis paroli kun historiistoj kaj esperantistoj, kiuj havigis al mi informon aŭ almenaŭ lokoj, kie mi povis dokumenti min. Mi kontaktiĝis kun diversaj verkistoj esperantistaj. Iom poste, mi iris al sidejo de la Asocio, en la Centro de Esperanto de Sabadelo. Tie, mi konis Llibert-on, ĉiama granda esperantisto. La Biblioteko/arĥivo Petro-Nuez disponas vastegan materialon en esperanto. Nuntempe ĝi estas reformanta sin por plibonigi la aliron kaj la katalogon. La esploro ne finis tie ĉar mi ankaŭ parolis kun sindikatisto de la ĜKL. Mi volis klopodi profundigi en la pli liberecenan flankon kaj tial mi klopodis aliri al la Barcelona Ateneo kaj la Biblioteko Rossend-Arús. Fine, mi decidis centri min pri la abunda informo, kiun mi jam disponis.
Mi tiel enprofundiĝis en la E-mondon.

2. Dankoj

Ĉi tiu laboro estis ellaborita kun multa revo kaj kontentiĝo. La samaj, kiujn havas ajna homo, kiam li ĵus finlegis libron, kiu plenigis lin kaj faras, ke la lastaj paĝoj senĉese glitas tra liaj fingroj. Aŭ la samaj, kiujn havas ajna homo, kiam li ĵus finis bonan verkon aŭ bone faritan laboron. Konklude, ĉi tiu laboro kostis al mi tempon kaj penadon sed neniam mi perdis la energion por enprofundiĝi en tion, kio por mi estis malkovro; tute ĉifrita mondo ankoraŭ ne konata. Ĉio tio ne eblus sen multaj homoj, kiuj montris multan intereson dum ĉi tiu vojo kaj ĉiam apogis min. Mi volas danki ĉi tiun studaĵon al:
- Mia familio kaj mia parulino. Pro la kuraĝigo kaj favora sinteno, kiujn ili ĉiam havis por helpi min.
- La Centro de Esperanto de Sabadelo, pro malfermi al mi la pordojn por ĉio, kion mi bezonis. Mi multe dankas Llibert-on kaj Carles-on por transmeti al mi grandan entuziasmo por Esperanto.
- La Kataluna Esperanto-Asocio, kiu havigis al mi kontaktojn kaj malfermis al mi siajn pordojn.
- Javier Guerrero, esperantisto kaj komisiito de la reformo de la Biblioteko-Arkivo Petro Nuez. Ankaŭ, al la ĜKL de Barcelono por kontaktigi min kun Jesús González, sindikatisto kaj simpatianto de la E-movado. Ambaŭ faciligis al mi multan elstaran informon.
- Francesc Poblet kaj Héctor Alòs. Ambaŭ estas verkistoj kaj historiistoj de Esperanto. Ili donis al mi ideojn por direkti la studaĵon.
- Kaj finfine, mia gvidinstruistino, Mila Segarra pro ŝia sindediĉo kaj diskonigi al mi la entuziasmigan E-mondon. Dankoj.
3. Komencoj de la esperantismo kaj la internacia laborista movado
3.1 Lejzer Ludwig Zamenhof kaj la origino de la Esperantismo

Zamenhof, rusa-pola kuracisto naskiĝinta en Bjalistoko, estis la kreinto de la lingvo Esperanto. Li prezentis skribaĵon nomita Lingvo internacia ene de la Unua libro je 1887 en Varsovio sub la pseŭdonimo de D-ro Esperanto. Ĝuste, li subskribas per ĉi tiu nomo ĉar, kiel oni povas dedukti, estas kuracisto, kiu havas «esperon». Zamenhof havas la revon ŝanĝi multajn historiajn faktojn, kiujn li spertadis. Unu el la liaj celoj estis havi internacian lingvon per kiu ĉiu povis kompreniĝadi kun ajna homo el la mondo sen devige flankelasi iliajn respektivajn patrajn aŭ naciajn lingvojn. Iel, la ideo, kiu havis Zamenhof estis, ke Esperanto estis dua lingvo por ĉiuj. Tiel, se ĉiu homo parolus la saman lingvon estus multe pli facile interkompreniĝi kaj oni evitus multajn miskomprenojn, kiuj ofte kaŭzis militojn kaj la verŝon de senkulpa sango.

La strangega situacio en kiu vivis Zamenhof, ene de daŭra socia batalo inter la malsamaj popoloj ĝermanaj, rusaj kaj polaj parolintaj malsamajn lingvojn verŝajne instigis lin, ankoraŭ pli, serĉi lingvon, kiu klopodis konduki la militajn faktojn al la paco.

«...Tio, kio ĉiam karakterizis Zamenhof-on el inter ĉiuj aŭtoroj de interlingvoj, estas la rekta sperto de la sufero devenanta el la konfliktoj inter socialaj grupoj. Li ne estis lingvisto de esplorejo, sed li spertis ene de la plej interno de sia senseco ĉi tiun dividon de la homaro, kiun la plureco de la lingvoj pliakrigas.» (Janton, 1976:35).

Nuntempe, povas ŝajni utopio konsideri, ke per la parolo, evidente de komuna kaj neŭtra internacia lingvo, oni povus solvi la konfliktojn. Tamen, la lingva diverseco travivita de li estis stimulo, kiu faciligis al li lerni multajn hindeŭropajn lingvojn. Tiel do, Zamenhof, kiu estis plurlingvulo, sukcesis krei tre simplan artefaritan lingvon bazita sur 16 reguloj klarigitaj en la «Internacia lingvo». Ĉi tiuj reguloj estas tre facilaj kaj donas formon al lingvo, Esperanto, kiun oni povas lerni tre facile ĉar ĝi devenas de radikoj el multaj hindeŭropaj lingvoj.

Tamen, por kompreni la originojn de Esperanto oni bezonas konsideri antaŭan artefaritan lingvon el kiu Zamenhof lernis por ne ripeti la samajn erarojn, kaj tiel do, krei pli solidan kaj pli firmigitan lingvon, kiel estis Esperanto. Volapuko de la pastro Johann Martin Schleyer, prezentita la 1880-an jaron, komence disvastiĝis kun granda rapideco, ĉefe inter la burĝaro kaj la germanaj kaj poste francaj intelektuloj. Oni devas konsideri, ke Volapuko estas la unua internacia lingvo praktika uzita en la historio de la interlingvoj. En Katalunujo estigis malgrandan kernon en Montcada. Zamenhof estis tre influita de Schleyer. Malfeliĉe, Volapuko verŝajne ne sukcesis ĉar laŭ la kreinto de Esperanto estis nekompleta. Verŝajne ankaŭ la fakto, ke Schleyer firme defendis siajn aŭtorrajtojn, kio signifis, ke oni ne povus modifi la difektojn de la lingvo kaj pro tio Volapuko malmulte sukcesis. Fakte, Zamenhof, kiam li prezentis sian internacian lingvon ne ripetis ĉi tiun saman eraron; li lasis la lingvon por libera uzo de ĉiuj, sen neniam proklami sin la aŭtoro, sed plia esperantisto.

Antaŭe, multaj aliaj historiaj gravuloj jam estis proponintaj la ideon pri internacia lingvo. Ekzemple je la 13a jarcento, kiam Ramon Llull per Ars Magna (1313) starigis la bazojn pri tio, kion poste la filozofo kaj germana matematikisto Gottfried Leibniz kompletigis per la kreo de la Lingua Generalis je 1678 (Poblet, 2004). De tiam, je la 18a jarcento, la pastro Francesc Mirambell, Bonaventura Carles Aribau kaj Farriols, la barcelonano Sinibald de Mas i Sans inter multaj aliaj, proponis la eblon kaj la avantaĝojn, kiuj havus internacian lingvon. La utopiaj socialistoj, kiel Fourier, Proudhon aŭ Cabet ankaŭ estis favoraj. Ĉi tiu lasta eĉ stimulis proponon per sia verko «Vojaĝo tra Icaria».

Je 1889, du jaroj post prezenti al la mondo la novan internacian lingvon, aperis la unua ĵurnalo en Esperanto (La Esperantisto) en Nurenbergo. Je 1894 aperis la unua universala vortaro kaj iom poste, je 1905, estiĝis la Fundamento de Esperanto, kie oni definitive fiksis la dek ses regulojn de la nova lingvo. Krome, la Unua Universala Kongreso de Esperanto okazis je la jaro 1905 en Boulogne-sur-mer, kie kunvenis ĝis 668 esperantistoj el 20 diversaj landoj. Definitive, Esperanto rapide disvastiĝis inter la burĝaro sed ankaŭ alvenis al la internacia laborista movado, kie iĝis multe pli ol lingvo; ilo de identeca kaj depostula esprimo.
3.2 Bazaj trajtoj de Esperanto kaj la interna ideo

La ĉefa ideo de Zamenhof, kiam li kreis internacian lingvon, estis tiu de «...krei ponton de interpopola paco...»1 (Zamenhof, 1963:30). La bazo de ĉi tiu internacia helpa lingvo plimulte estas la hindeŭropaj lingvoj, sed ankaŭ ĝi enhavas japandevenajn vortojn. Tiel do, tre grava aspekto konsiderita de Zamenhof estis, ke ĝi estu simpla, malrigida kaj facile lernebla lingvo. Neniel Esperanto pretendis anstataŭi la naciajn aŭ regionajn lingvojn de ĉiu persono. Ĝi nur prezentis ligon aŭ ponton de unuiĝo inter la diversaj nacioj por faciligi la interrilatojn kaj la komunikon. Oni ne volis forviŝi la propran identecon de ĉiu homo, sed tute male, oni volis konstrui unu komunan, de unuiĝo sed nur laŭ la lingva senco. Tiam, Esperanto estas neŭtrala lingvo. La ideo pri neŭtraleco estas ligita kun tiu de la pacismo. Tiel, la tuta pacisma movado ricevis ĉi tiun novan lingvon per la malfermitaj brakoj ĉar oni samtempe stimulis la lingvan diversecon. Ĉi tiu aspekto evidentiĝas en la Manifesto de Prago (1996), kie oni rimarkas, ke la diverseco de lingvoj estas sinonimo de lingva riĉeco. Neniel trudo sur la aliaj. «...La lingva diverseco estas fonto de nemalhavebla kaj konstanta riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu viva speco, estas valora pro ĝi mem kaj digna de protekto kaj apogo.»2

Laŭ gramatika nivelo, Esperanto fundamentiĝas sur 16 reguloj, kiujn D-ro. Esperanto detalas en la kolekto el ĉirkaŭ kvardek paĝoj en la rusa (Unua libro, 1887 Varsovio). Tamen poste, je la jaro 1905, li eldonis la Fundamenton de Esperanto, kie li difinis la E-regulojn. Komence, Zamenhof planis, ke oni povus fari ŝanĝojn al la lingvo sed per voĉdonado (referendumo de 1894) inter la esperantistoj oni decidis teni la regulojn sen ŝanĝoj de 1887. La alfabeto konsistas el 28 literoj kaj estas versio de la latina alfabeto. Ĉiu litero ĉiam tenas la saman sonon kaj neniu estas muta. Ĝia prononco egalas tiun de la internacia fonetika alfabeto (IFA aŭ IPA en la angla). Ne estas esceptoj. La plimulto el la radikoj devenas de la latina. De la radikoj de la gramatikaj kategorioj oni eltiras ĉiujn iliajn respondajn derivaĵojn, kiel substantivojn, adjektivojn, verbojn aŭ adverbojn. Definitive, la 16 E-reguloj estas mallonga sintezo, sed samkiel okazas en ajna natura lingvo, la parolanto lernas la lingvon per natura procezo de reguligo, kiun oni atingas ludante per la lingvo kaj kreante (vidu la aneksaĵojn 1 kaj 2).

Kiam ni parolas pri Esperanto ankaŭ ni bezonas konsideri ĝian internan ideon. Ekde la komenco Zamenhof tute klarigis, ke ĉiu, kiu parolus esperanton estus esperantisto. Ĉar la ideologio ĉirkaŭanta la esperantistan movadon estas tiu de la interpopola justeco kaj frateco, neniu esperantisto devus havi profitamajn interesojn pri la nova lingvo. Malgraŭ tio, Zamenhof mem certigis, ke estus tre malfalcile, ke daŭre plenumiĝus ĉi tiu interna ideo. Se ĉiuj akceptus la internan ideon, Esperanto «...povas levi la homon super si mem, movante liajn sindonajn tendencojn, havigante la medion de ia spiritlibero kaj materiigante certan esperon.» (Janton, 1976:48). Iamaniere, produktiĝas distingo inter individua esperantista aŭ esperantisto el kolektivo. Ĉiu homo povas esti esperantisto kaj uzi la lingvon, kiel li opinias pli bone, laŭ maniero pli egoisma aŭ ne. Tamen, kiam homo estas parto de la esperantista kolektivo, li devus regi sin per serio de normoj fundamentitaj sur la justeco kaj la frateco. Ĝuste tio estas la interna ideo.

Zamenhof, post prezenti la novan internacian lingvon kun klara intenco de lingva unuiĝo, en la postaj jaroj volis iri pretere. La rusa-pola kuracisto ellaboris projekton pri universala religio nomita Hilelismo, kiu, samkiel li pretendis per la internacia lingvo (la unuiĝo de ĉiuj popoloj kaj pli granda facileco en la komuniko inter ĉi tiuj), volis atingi la unuiĝon sed en la religiaj fido kaj kredo. Ĉi-okaze li ankaŭ ne volis, ke ĝi estis religio altrudiĝanta al la aliaj, sed ĝi estigis unuiĝon inter ĉiuj religioj. Li prezentis unuan skizon de sia projekto en Varsovio (1901) kun la titolo de Hilelismo kaj sub la pseŭdonimo Homo Sum (Janton, 1976). Zamenhof baziĝas sur la instruadmodelo de la rabeno Hilel (hebreo el Babilono), kiu stimulas la egalecon kaj la fratecon aŭ simple la homan komunumon. Poste, la doktrino ricevis la nomon de Homaranismo, rilate al la homaro. Samkiel okazis kun la lingvo, la religio, kiun volas instigi ĝia elpensinto estas neŭtrala religio. Sekve, ni povas diri, ke Esperanto multe preteriras la lingvan terenon. Ĉi-okaze, ĉio tio restis en projekto ĉar ĝi ja estis tre utopia kaj malmulte sukcesis. Finfine, Esperanto alportis «esperojn» al la laborista movado ĉar ĝi vidis, ke per nova lingvo unuiganta ĝi povis aliigi la internacian laboristan movadon en pli fortan potencon antaŭ la maljustecoj kontraŭ kiuj ĝi devis batali. Tiel do, konvenas koni pli ĝisfunde, kiel estis la komencoj de ĉi tiu internacia laborista movado.

3.3 La internacia laborista movado

La laborista movado naskiĝis, kiel konsekvenco de la evoluo de la industria socio kaj la konsekvenca industria Revolucio. Origine, ĉi tiu movado devenas de Britujo kaj iom post iom etendiĝis al la cetero de Eŭropo. Komence de la 19a jarcento, la grandaj industriejoj iĝis lokoj kie la burĝaro povis riĉiĝi laŭ rapidega maniero dum la cetero de la loĝantaro suferis la konsekvencojn. La ekspluatitaj laboristoj «...misvivis en la mizero de la malgrandaj salajroj, la malsanoj, la analfabeteco kaj la neklereco. Tio kuniris kun la manko de higieno kaj la malsanigeco de la laboristaj ĉambroj. La epidemioj tre ofte okazis;...» (Aisa, 2007:13). Ĉi tiuj laboristoj fine estigis novan socian klason, la proletaron. Krome, la laboristo havis duoblan malfacilecon; unuflanke li devis alfronti la postulojn de sia estro aŭ mastro kaj aliflanke li troviĝis antaŭ maŝino, kiu poste anstataŭos ĝin (García, 1977). Tiel, la industria kapitalismo atingis konsiderindan apogeon, kiel ankaŭ la forton de la luddismo aperinta en Britujo je 1811. Por kompreni la luddismon aŭ la malamon kontraŭ la maŝinoj oni bezonas retroiri al Ned Ludd, kiu estis la unua detrui teksomaŝinon je 1779.

Je 1864 oni fondis la Internacian Asocion de Laboristoj (IAL) aŭ Unuan Internacion en Londono sekvante la idealojn de Marx kaj Engels, kaj ankaŭ de Bakunin, kiuj kontraŭstaris la kapitalismon el la burĝa klaso. Francaj socialistoj, italaj respublikistoj, angloj, marksistoj, anarkiistoj,... definitive, la tuta eŭropa laboristaro kaj de la cetero de la mondo kuniĝis. Tiel do, naskiĝis organizon por defendi la laboriston kaj lukti por ties rajtoj. La principoj de la internacio estas la jenaj: «Nek Dio, nek mastro» kaj «La emancipiĝo devas esti verko de la laboristoj mem aŭ ne estos» (Aisa, 2013:10). Por starigi liberan kaj memadministran mondon. Poste, diferencoj inter marksistoj kaj bakuninistoj kaŭzis la malaperon de la asocio iom poste. Tamen, poste estiĝis novaj internacioj, kiuj daŭre portis antaŭen la ideologion lukti por internacia socia justeco por la laboristo aŭ, alidirite, por pli bona mondo.

4. Eniro de la e-movado en Katalunujon

La plimulto de studaĵoj koincidas dirante, ke la elirpunkto aŭ momento kiam la esperantismo alvenis en Katalunujon estis la jaro 1904 fare de la anarkiisto Paul Berthelot en Ceret, Nord-Katalunujo. Berthelot stimulis la unuan Esperantistan Renkontiĝon de Katalunujo por unuigi la malgrandajn esperantistajn grupojn, kiuj iom post iom kreiĝis dum tiuj jaroj. De la komencoj ĝi estis forte ligita al la laborista kaj anarkiisma movado pro la respektivaj similecoj en iliaj idearoj.

La unuaj spuroj de la eniro de Esperanto en Katalunujon datiĝas de 1896, kiam nekonatulo nomita S.L. Vilamala de Vic korespondis kun Zamenhof mem petante al li lernolibron por lerni esperanton (vidu la aneksaĵo 3). La kuracisto respondis lin per poŝkarto konfirmante al li la sendon de libro. Danke al ĉi tiu poŝkarto en Esperanto ni konstantas, ke en Katalunujo je 1896 jam estis homoj interesitaj pri la nova internacia lingvo (Poblet, 2004) kvankam eble ili ne lernis ĝin. Jaron poste, elstaras artikolo aperinta en La Avangardo (la Vanguardia), kiu eĥis la kreon de la nova universala lingvo (vidu la aneksaĵo 4).

Francesc Pi i Maragall, eksprezidanto de la Unua Respubliko hispana (1873), eldonis artikolon en la ĵurnalo La Nova Reĝimo (El Nuevo Régimen) de Madrido per kiu li insistpetas kaj stimulas ĉiujn lerni Esperanton. Laŭ Poblet, unu el la eblaj unuaj esperantistoj de Katalunujo povus esti Josep Vidal i Llopart de Vilanova i la Geltrú. Tio konstateblas per poŝkarto ricevita en esperanto je 1899 (vidu la aneksaĵo 5). Josep Vidal mem fondis grupon da esperantistoj, pro tio ne strangas, ke Vilanova iĝis grava kerno de esperantistoj en Katalunujo (Poblet, 2004). De 1900-01, aperas pli dokumentoj en esperanto en Katalunujo samkiel la unuaj agoj de Alfons Sabadell aŭ la unuaj klasoj de Esperanto de la militisto Vicente Inglada. Ĉi tiu lasta stimulis la unuan kurson de Esperanto en Barcelono je 1902. Je 1903, en Valencio oni oficiale fondis la unuan organizon, la Hispana Societo por la Disvastigo de Esperanto. Antaŭe, en la cetero de Hispanujo, la kursoj de Esperanto jam plenumiĝis de 1889-90 faritaj de militistoj, scienculoj aŭ pastroj. Jam de la komenco verŝajne distingiĝis la Esperantismo de la burĝaro de tiu de la laborista klaso. Oni havas pli konstanton de tiu burĝa ĉar eble ili havis pli rimedojn por disvastigi tion.

Tiel, ni devas lokiĝi je 1904 por vidi, kiel Berthelot enigis Esperanton en katalunajn terojn laŭ oficiala maniero. En Nord-Katalunujo jam antaŭ kelkaj jaroj la lokaj esperantistaj grupoj stimulis la novan lingvon. Samjare, la 4an de septembro la franca filozofo Émile Boirac faris konferencon en Ceret esprimante siajn intencojn krei novan esperantistan lokan grupon. «...li admonis la ĉeestantojn ne resti malantaŭe en la propagado de nia lingvo, kaj sin unuigi por formi grupon lokan... » (Berthelot, 1904:280). Ĉio tio rezultigis la fondon de la Esperantista Grupo de Katalunujo la 25an de septembro. Ĉi tiuj vortoj skribitaj en esperanto estis eldonitaj en la artikolo «Tra Fremda Lando» en la revuo Lingvo Internacia, kiu ĵus samjare aperis.

Berthelot, interesita grupigi en unu, ĉiujn malgrandajn kernojn de Esperanto jam ekzistintaj, realigis longan vojaĝon tra Katalunujo kontaktiĝante kun diversaj lokaj esperantistoj por krei esperantistan katalunan societon. Li tion sukcesis kiam fondis la Esperantista Renkontiĝo de Katalunujo, kiu poste nomiĝis Kataluna Esperantista Federacio. La unua renkontiĝo okazis la lundon de Pasko je 1905 en Ceret. Iom poste aperis la unuaj oficialaj esperantistaj kernoj, ĉiuj ligitaj al la Renkontiĝo, en diversaj katalunaj urboj kiel Barcelono, Sabadelo, Vilanova, Vendrell, Mataró, Manresa, Perpinjano,...

La voĉo de la nova internacia lingvo atingis multajn orelojn, unu el ili kaj granda instiganto de ĉi tiu estis Frederic Pujulà i Vallès (Vidu la aneksaĵojn 6 kaj 7). La kataluna verkisto sukcesis, ke la Katalunisma Unuiĝo akceptis la uzon de Esperanto, kiel lingvo de komuniko kun aliaj eŭropaj movadoj. Pujulà stimulis Esperanton ĉie kaj fakte, li estas konsiderita unu el la plej grandaj instigantoj de ĉi tiu lingvo en Katalunujo. Je 1905, Alfons Sabadell aŭ Ramon Subirà (prezidanto de la esperantista grupo de Cardona) estus iuj el la katalunaj reprezentantoj en la Unua Internacia Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer. La kvina okazigo, je 1909, okazis en Barcelono meze de granda polemiko pro la Tragika Semajno kaj la disputo okazinta inter la katalunaj kaj la hispanaj esperantistoj. La stimulado de la Kongreso fare de la katalunaj esperantistoj havis fortan katalunisman eĥon, kiu ne plaĉis al la hispanaj esperantistoj. Tamen, la Kongreso realiĝis. Iuj el la esperantistoj de pli anarkiisma karaktero, kiuj direktis al la kongreso estis arestitaj pro la tumultoj de la Tragika Semajno kaj poste ekzekutitaj. Francesc Ferrer i Guàrdia estas ekzemplo de esperantisto, kiu iris al la Kongreso kaj estis senkiale arestita. Kiel klarigas per artikolo Abel Montagut (kolektita de Poblet, 2010).
5. La ideologioj, kiuj akceptis Esperanton kaj ĝia efiko ĉe la internacia kaj kataluna liberecana movado
5.1. Ideologioj asociitaj al Esperanto

Malfacilas loki Esperanton ene de aparta ideologio ĉar la ideo de Esperanto estas konkreta tamen samtempe ĝi ne volas fermi la pordojn al iu. Iamaniere estas ĝenerala interkonsento pri tio, ke ĉiu, kiu parolas esperanton estas esperantisto, sed oni ne bezonas atingi la internan ideon de Zamenhof por iĝi pure «kompleta» esperantisto. Krome, se oni ne dividas la internan ideon pri justeco kaj frateco laŭ internacia nivelo inter ĉiu homo, malfacilas loki sin en la vera ideologio de Esperanto.

Tiel do, Esperanto estas maniero vidi kaj kompreni tion, kio ĉirkaŭas nin. Ofte ĝi estis asociita al la laborista movado aŭ ideologioj de liberecana aŭ anarĥia karaktero. Tio ne signifas, ke ĝi ne estas lingvo dividita de la burĝa socio. Fakte, en la komencoj, kiam Esperanto eniris en Katalunujon kaj, kiel pruvas la Kongreso de Barcelono de 1909, la plimulto da registritaj reprezentantoj uzintaj ĉi tiun lingvon estis burĝoj. Tamen, Esperanto estis subpremita lingvo, kiel ankaŭ estis liberecanaj ideologioj, kiel la anarkiismo, kiu serĉis alternativan vojon al la kapitalisma socio ĉiam altrudanta.

Unu el la ĉefaj problemoj, kiujn havis la anarkiistoj laŭ monda nivelo estis la komuniko. Laboristoj aŭ liberecanoj el la tuta mondo bezonis kompreniĝi por povi organiziĝi. Estas tiel do, kiel la anarkiismo stimulis, por sia internaciismo, Esperanton, kiel bazan lingvon. Tamen, la anarkiisma movado disputis ĉi tiun ideon donante al ĝi malsaman vidpunkton por distingi ĉi tiu internaciismon de la sennaciismo, kiun pledis la anarkiisto kaj esperantisto Eugenio Lanti3. Laŭ Provoste, la «...internaciismo estas la rilato inter nacioj, inter ŝtatoj aŭ inter personoj, kiuj favoras la ekziston de la ŝtatoj, dum sennaciismo estas la rilato inter personoj, kiuj ne favoras la ekziston de la ŝtatoj.» (Provoste, 2009). Eugenio Lanti konsideris sin anarkiesperantista. Ĉi tiu ideologio konsideras la liberon de la popoloj el la mondo kaj ties interkomuniko per Esperanto. Je 1921 Lanti fondis la Sennaciecan Asocion Tutmondan (SAT). Oni bezonas konsideri, ke ĉi tiu organizo naskiĝas kun la strebo stimuli la pluralecon sed ĉiam ligita al la laborista movado kaj ties interesoj. Tiel do, ĉi tiu organizo uzas Esperanton, kiel peran lingvon laŭ internacia nivelo. Tamen, Lanti malproksimiĝas de la idealoj de Zamenhof pri Esperanto ĉar la unua firme celas, ke Esperanto estu la sola komuna lingvo en la tuta mondo. Favorante do «...la pereigon de la naciaj lingvoj kaj la adopton de Esperanto.» (Alòs kaj Font, 2012:5). Ni memoras, ke Zamenhof opiniis iĝi Esperanto dua komuna lingvo laŭ internacia nivelo sed sen flankelasi la naciajn aŭ regionajn lingvojn. Tiel la sennaciismo de Lanti kreis konfronton inter diversaj sektoroj ene de SAT mem, kaŭzante tiel disigojn en esperantistaj laboristaj grupoj: anarkiismaj, komunismaj kaj socialismaj.

En Hispanujo, estiĝis disigo de SAT, la Asocio de Maldekstroj kaj Esperanto (SATeH). Kvankam neniel tio volas signifi limon. Nur estas formo de organizo, kiu dividas la samajn idealojn de la origina pro tio ke ambaŭ favoras la sennaciismon. Alia disigo, sed de komunisma karaktero, estis la Ligo de Proletaj Esperantistoj de la Iberaj Landoj (PUIL). Kvankam estis iuj diferencoj, la nova movado daŭre havis fortan ligon kun SAT. Antaŭe, iu anarkiisto, Paul Berthelot jam enigi je 1904 Esperanton en Katalunujon. Krome, li mem ankaŭ fondis la revuon Esperanto (1905).

5.2. Esperanto en Katalunujo ene de la ateneoj

De 1887, kiam Zamenhof prezentis Esperanton al la mondo, iom poste ĉi tiu estis ege akceptita de diversaj organizoj, asocioj aŭ ateneoj de liberecana karaktero. La divastiĝo estis sukcesega kaj multaj interesitoj pri la idealoj de egaleco kaj frateco ne atendis iri al ateneo aŭ ejo, kie ili povis lerni la novan internacian lingvon. En Hispanujo oni havas konstaton, ke jam plenumiĝis E-kursoj antaŭ 1903. En Katalunujo, post la okazo de la Rekontiĝo daŭre aperis novaj grupoj, asocioj aŭ sekcioj en revuoj. La ateneoj, kvankam pri la liberecana movado oni disponis malmultan konstanton tra la historio, estis ejoj, kie la tuta movado ligita al la laborista klaso kaj personoj kredantaj je pli liberecanaj ideoj kunfluis. Oni ofte diras, ke la ateneoj estis, kiel popolaj universitatoj por la laborista klaso. Definitive, en Katalunujo, la tuta ateneista movado estis multe pli grava ol en la cetero de Hispanujo.

En la Popola Enciklopedia Ateneo (PEA) fondiĝis E-sekcio je la jaro 1905 en Barcelono. «...La Sekcio de Esperanto grupigis ĉiujn aliĝintojn favorajn al ĉi tiu lingvo, kiuj realigis konferencojn, nelongajn kursojn, ekskursojn kaj aliajn aktivaĵojn kun la intenco diskonigi ĉi tiun universalan lingvon... » (Aisa, 2000: 301). Unu el la plej aktivaj el ĉi tiu sekcio kaj el PEA en ties komencoj estis Joan Amades. Kune kun Frederic Pujulà i Vallès kaj Ramon Camprubí atingis, ke la kono de Esperanto etendiĝis stimulante ĝin per konferencoj, kampanjoj, senpagaj nelongaj kursoj, eldonaĵoj en revuoj, ekskursoj, ktp. PEA estis sidejo de la Kataluna Federacio de Esperanto. Je 1920, en la E-Sekcio kreiĝas grupo nomita Esperantista Grupo Semo (vidu la aneksaĵo 9). Tiel do, oni daŭrigis stimulante Esperanton per novaj nelongaj kursoj por sproni la homojn studi ĝin kaj krei «...esperantistan amikaron...» (Aisa, 2000: 304). La Ateneo ankaŭ disponis Biblioteko-arĥivon tre bone dokumentita kun tekstoj en esperanto. Al nivelo de revuoj, oni devas diri, ke ĝi eldonis diversajn artikolojn per la eldonejo Esperanto. La divastigo de la nova lingvo ne limiĝis al ties lokaj aliĝintoj, sed preteriris ilin ĉar de la Sekcio oni kontaktiĝis kun esperantistoj de Svislando, Anglujo, ktp.

Ne nur en PEA oni stimulis Esperanton. Je 1906 oni jam plenumis E-kursojn en aliaj ejoj de Mataró, Barcelono, ktp. En Sabadelo oni fondis la grupon Esperanta Semo el manoj de Domènec Serdà i Simó. En la kvartalo de Gràcia estiĝis la Asocio Paco kaj Amo fondita de Joan Bausells (Poblet, 2004) kaj ankaŭ aperis la grupo Esperanta Fako, kiu atingis iom poste pli da cent aliĝintoj en la sidejo de la Aŭtonomisma Centro de Vendistoj de la Komerco kaj Industrio (ACVKI). Kiel oni povas supozi, en Balearajn Insulojn ankaŭ alvenis la voĉo de Esperanto kaj fondiĝis diversaj E-sekcioj en la ateneoj de Maó kaj Palma. Oni devas ankaŭ mencii la unuan grupon de esperantistinoj de Katalunujo nomita Virina Stelo (vidu la aneksaĵo 10). Definitive, Esperanto estis tre bone akceptita komence de la 20a jarcento ĉe ateneoj aŭ aliaj centroj, kiuj montris intereson stimuli ĝin.

5.3. La anarkiismo kaj Esperanto

Ne surprizas, ke la anarkiismo kaj Esperanto ofte kuniris. Ĉi tiu liberecana movado aŭ anarkiismo, kiu povis ĉefi per pli-malpli forto ene de la laborista movado prenis Esperanton, kiel ilon de alternativa esprimo. La bezono de la anarĥiaj grupoj serĉi internacian lingvon devenas antaŭ ol Zamenhof skizis sian projekton. Je la jaroj 1884-85 en la Kosmopolita Kongreso de Barcelono de anarkiisma karaktero oni proponis temon ekster la tagordo laŭ kiu oni volis pridiskuti la fondon de internacia lingvo. Fine, oni ne povis diskuti tion ĝis la Internacia Anarkiisma Kongreso je 1907 en Amsterdamo, kie definitive oni elektis Esperanton, kiel internacian lingvon (Poblet, 2010).

La anarkiismo volis stimuli novan instruadon por ŝanĝi la bazojn de la ŝtato. Ĝia pli taŭga loko por atingi tion estis la ateneoj. La industriaj laboristoj povis ĉeesti ĉar la celo estis instigi novan kleran lernejon, kiu iamaniere povis faligi la strukturojn truditaj de la ŝtato. Francesc Ferrer i Guardia estis unu el la plej gravaj instigantoj de tio, kion oni komprenas, kiel la Novan Lernejon4. Esperanto estis la lingvo elektita de ĉiuj ĉi tiuj anarkiismaj laboristoj, kiuj volis lerni. Ĉi tiu lingvo servis ne nur por dividi idealojn de egaleco kaj solidareco, kiel bazon de nova instruado, sed ankaŭ por faciligi la unuiĝon inter ĉiuj anarkiismaj laboristaj movadoj de la tuta mondo. Je 1910, esperantista grupo nomita Libereco jam stimulis Esperanton samkiel faris Paco kaj Amo. La anarkisindikatismo montris tre intereson pri ĉi tiu lingvo. ĜKL (Ĝenerala Konfederacio de la Laboro), NKL (Nacia Konfederacio de la Laboro), IAF (Iberia Anarkiisma Federacio), inter aliaj, prenis ĝin, kiel propran lingvon. Ĉi tiuj sindikatoj kune kun diversaj organizoj de liberecana karaktero stimuli la lingvon farante edukkursojn.

Laŭ internacia nivelo, la anarkiesperantisma movado prenis ankaŭ multan forton komence de la 20a jarcento. SAT de Lanti, la IAT (Internacia Asocio de Laboristoj) kaj TLES (Tutmonda Ligo de Esperantistoj Sennaciecaj) estas ekzemploj de organizoj, kiuj aperis kaj uzis Esperanton, kiel lingvon de internacia komuniko. Definitive, Esperanto estis la lingvo de la epoko. Dum la jaroj 1920-30 ĝi havis sian maksimuman apogeon sed la diversaj militoj kaj ĝia konsekvenca persekuto malhelpis la disvastiĝon.
6. La subpremo de la ne naciaj lingvoj kaj la nuntempa situacio de Esperanto
6.1. Persekuto de la lingvoj

Esperanto, kiel la kataluna aŭ multaj aliaj lingvoj, kiuj kunvivas ene de regno, kie jam estas superregantaj lingvoj trudintaj super la aliaj, estis persekutita kaj cenzurita. La nazia Germanujo estis aparte kruela pro la persekuto al la judoj, kiu ankaŭ efikis sur la esperantistaj judoj aŭ laboristoj mem. Ni memoras, ke Esperanto estis lingvo elpensita de judo. Hitler certigis, ke ĉar la kreinto de Esperanto estis juda, oni uzis Esperanton kun konspiraj intencoj (Firth, 2006) kaj, konsekvence, ĝi devis esti elradikigita samkiel siaj parolantoj.

Komence, je 1895, kiam Esperanto ĵus ekestis konita, la rusa imperio malpermesis la unuan E-revuon, La Esperantisto, pro artikolo de Tolstoi, kiu havis sufiĉe internaciistan enhavon. Je la jaroj 1920-30 la esperantista movado tre divastiĝis sed denove, ĉi-okaze la Dua Mondmilito rebremsis ĝian multobliĝon. La naziismo malpermesis Esperanton kaj fermis ĉiujn ĝiajn organizojn iom antaŭ ol komenciĝis la Dua Mondmilito. La totalismaj reĝimoj, kiel la naziismo, oni iamaniere povas diri, ke bremsis la kreskon kaj ekspansion de Esperanto, kiel lingvo kaj la internan ideon, kiun ĝi enhavis. La Mondmilito ankaŭ havis tre negativan efikon sed sen nenia dubo la blokado aŭ la persekuto de ĉi tiu nova lingvo estas ligata al la totalismaj reĝimoj, kiuj vidis ĝin, kiel minacon. Poste, en la filmo de Charles Chaplin «La Granda Diktatoro», li faris satiran kritikon de ĉi tiu subpremo de la naziismo al Esperanto. Oni povas observi diversajn afiŝojn en esperanto, kiam la ĉefrolulo iras al la juda kvartalo5.

La Franco-a reĝimo subpremis Esperanton, nur la katolikaj esperantistaj rondoj, kun multaj problemoj, povis daŭre fari propagandon kaj eĥon de Esperanto. Sovetio ankaŭ atakis la lokan esperantistan movadon, malpermesante kaj arestante ajnan reprezentanton de sovetiaj esperantistaj organizoj. La internaciismo, kiu karakterizis la E-movadon, ne restis nemarkita kaj oni rigardis ĝin laŭ suspekta maniero. Laŭ Stalin, la Esperantismo estis plena da «spionoj kaj kosmopolituloj» kun perversaj intencoj kaj kontraŭaj al la reĝimo. Per la falo de ĉiuj diktatoroj kaj ties reĝimoj, Esperanto povis releviĝi. Post la Dua Mondmilito, la reorganizo de la Universala Asocio de Esperanto (UEA) sukcesis pri tio, ke la Unesko rekonis la lingvon kaj stimulis la uzon.

6.2. Esperanto hodiaŭ

La komenca forto de Esperanto malfortiĝis tra la paso de la tempo. Nuntempe, ĝi daŭre estas instruata kaj lernata lingvo ĉar diversaj organizoj de liberecana karaktero aŭ ne, ankoraŭ plu stimulas ĝin. Nuntempe, la maksimuma organo en Katalunujo estas la Kataluna Esperanto-Asocio kun ne difinita sidejo en Barcelono. En Sabadelo estas granda ejo kun la arĥivo Petro-Nuez en la Centro de Esperanto de Sabadelo, ĵuse reformita danke al «verkami»6, kiu kolektis sufiĉajn monon por komenci ĝian reformon. Ĉi tiu arĥivo estas unu el la pli gravaj nuntempaj fontoj de Esperanto sed bezonis reformon por katalogi la tutan disponeblan materialon. La Muzeo de Esperanto de Subirats, lokita en la vilaĝo de Santa Pau d'Ordal, havas grandan historian kolekton kaj konservas multan malnovan materialon rilatigita kun la E-movado. Malgraŭ la granda historia riĉeco, kiun havas ĉi tiu lingvo, oni ja malmulte scias pri ĝia historio en Katalunujo ĉar ekzistas tre malmultaj studaĵoj.

Alia aspekto, kiun la tempo malaperigis estas la interna ideo de Zamenhof. Komence, kiam D-ro. Esperanto prezentis la novan internacian lingvon, li disvolvis internan ideon pere de kiu oni povis senti sin, kiel puran esperantiston. Tio estis tiel ĉiam, kiam la esperantisto dividis la idealojn de egaleco kaj frateco inter ĉiuj. Iom post iom la fakuloj de la lingvo perdis ĉi tiun senton, kaj ofte, oni lernas ĉi tiun lingvon per pli malprofunda intereso aŭ ĉar Esperanto estas malplimulta lingvo. Malgraŭ ĉio, la nova vojo de Interreto permesis, ke esperanto havas pli rapidan internacian disvastiĝon. Sekve, paroli pri Esperanto, kiel lingvo en danĝero de pereigo verŝajne estus eraro.

La interesoj pri ĉi tiu lingvo havis tre grandan apogeon sed ili iom post iom malaperis, tiel ke teni grandajn kolektojn, bibliotekoj-arkivojn aŭ ankoraŭ pli, analizi ĝisfunde mondon, kiu ankoraŭ estas malmulte konata, kiel estas tiu de Esperantismo malfacilas. La subvencioj por daŭre stimuli Esperanto falegas por malfermi la pordon al la granda «eksplodo» de la angla lingvo apogita de la granda tutmondiĝo de la kapitalisma mondo en kiu ni kunvivas. Kiel esprimas la Asocio de Maldekstro kaj Esperanto (alidirite, SATeH), «Esperanto havas egalecan karakteron esence malsama al la imperia karaktero de la angla.» (Pereda, 2009) La angla ja estas lingvo trudita de la kapitalismaj kaj imperiismaj interesoj de Britujo kaj Usono. Konklude, la nuntempa panoramo estas nekonata ĉar malfacilas antaŭdiri se Esperanto estos devigita iĝi duaranga lingvo pro la altrudo de aliaj lingvoj aŭ estontaj povoj aŭ eble okazos utopia kontraŭkapitalisma turniĝo, kiu renaskigos Esperanton. Ĉi tiel, eble iu tago, ĉi tiuj vortoj de Zamenhof estos realaĵo: «...La ĝusta instikto de la homaro vekiĝis... Vivu la homaro, vivu la frateco inter la popoloj! Ke ili porĉiame vivu! »7 (Zamenhof, 1889).

7. Konkludoj

Ĉi tiu studo naskiĝis kun la strebo konstati, ke la anarkiismo, la laborista movado kaj definitive multaj organizoj de liberecana karaktero de komencoj de la 20a jarcento estis ligitaj al Esperanto. Ili prenis ĉi tiun novan universalan lingvon, kiel ilon de depostulo kaj ties idealon, kiel senton de unuiĝo. La diversaj liberecanaj tendencoj de komencoj de la 20a jarcento kreis novajn organizojn aŭ ateneojn, kiuj estis la granda kerno de klerigo por ĉiu laboristo. Tiel do, estiĝis nova lernejo bazita sur la principoj de solidareco, egaleco kaj justeco. Esperanto estis la plej bona artefarita lingvo, kiun ili povis elekti ĉar ĝi dividis ĉi tiujn idealojn kun la interna ideo, kiun celis Zamenhof kaj samtempe estis tre interesa por plibonigi la internacian komunikon inter ĉiuj organizoj ligitaj al la liberecana movado. Krome, estis lingvo de kontraŭkolonia karaktero kaj ĝi ne pretendis trudiĝi super la aliaj. Ĝi prezentiĝis, kiel simpla lingvo kaj atingebla por  ĉiuj. Ke Esperanto kaj la anarĥia movado estis subpremitaj estas fakto okazinta dum multe da tempo. Eĉ nuntempe ankoraŭ okazas en iuj sektoroj. Malgraŭ tio, oni devas tre konscii, ke Esperanto ne nur estis movado ligita al la anarkiismo ĉar ĝi ankaŭ estis ligita al la katolikismo aŭ la militismo.

En Katalunujo, la eniro de Esperanto okazis danke al anarkiisto, Paul Berthelot. Kvankam oni antaŭe jam havis konstaton pri iuj izolitaj interesitoj disdonitaj tra la kataluna teritorio, ne estis ĝis Berthelot, kiam oni organizis la unuan esperantistan renkontiĝon en Ceret kaj Esperanto definitive eniris en Katalunujon. Antaŭ tio, estas pruvoj pri tio, ke la laborista kaj la anarĥia movado jam konis la ekziston de ĉi tiu lingvo aŭ almenaŭ la bezonon havi komunan internacian lingvon. Tio estis por diversaj kialoj, unuflanke por krei unuiĝon kaj komunikon kun la tuta panoramo de la internacia anarkiisma movado kaj aliflanke ĉar ili dividis la idealojn de Zamenhof por la libereco kaj egaleco inter la popoloj.

La celo fari iradon tra la komencoj de Esperanto kaj kiel ĝin ricevis la liberecanaj tendencoj povas konsideri sin atingita. Mi ĉiam havis la impreson, ke mi povus multe pli profundigi diversajn aspektojn. Tamen, mi trovis diversajn limigojn ĉar la laboro estas limigita laŭ konkreta amplekso kaj tio supozis reorganizon kaj celkonkretigo. Krome, nuntempe estas malmulta konstato de ĉiuj komencaj faktoj pri Esperanto en Katalunujo kaj ankoraŭ pli pri liberecanaj movadoj, kiuj ofte agis en la kaŝiteco. Definitive, la projekto ne estas finita ĉar la E-mondo en ĝiaj komencoj ja estas ankoraŭ konota.
 

8. Bibliografio

- AISA, Ferran (2000). Historio de Barcelono. La Popolara Enciklopedia Ateneo 1902-1999. Ateneo Enciclopèdic Popular.
- AISA, Ferran (2006). La anarkiisma kulturo en Katalunujo. Barcelono: Edicions de 1984.
- AISA, Ferran (2007). La Internacio: La Naskiĝo de la Laborista Kulturo.
Barcelono: Editorial Bazas.
- AISA, Ferran (2013). NKL: La Laborista Forto de Katalunujo. Barcelono: Editorial Bazas.
- ALÒS kaj Font, Hèctor (2012). Esperanto kaj lingva kaj nacia restarigo antaŭ la 2a Mondmilito. Kataluna Esperantisto, llengua internacional i drets lingüístics (360).
- ALÒS kaj Font, Hèctor (Septembro 2012). La katalunaj esperantistoj. Pacisma kolektivo en interrilatita mondo. Barcelono: Institut Català Internacional per la Pau
- BOULTON, Marjorie (1987). Zamenhof: aŭtoro de Esperanto. Barcelono: El Llamp.
- Pluraj aŭtoroj (1993) De la komencoj de Esperanto en Sabadelo ĝis la enlanda milito (Neeldonita) Sabadelo
- GARCIA, Víctor (1977). La laborista Internacio. Madrido: Ediciones Júcar
- JANTON, Pierre (1976). Esperanto. Vilassar de Mar (Barcelono): ed. Oikos-tau, s.a.
- P. B, [Paul Berthelot]: «Tra fremda lando», Lingvo Internacia, num 9 (105), septembro 1904, paĝoj 280-281.
- POBLET, Francesc (2004). La komenca E-movado en Katalunujo. Constantí: O Limaco Edicions.
- POBLET, Francesc (2008). La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. Sabadelo: Associació Catalana d'Esperanto. .
- POBLET, Francesc kaj Hèctor ALÒS (kunordigantoj) 2010. Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto. Cornellà de Llobregat, Associació Catalana d'Esperanto.
- SOLÀ, Pere (1978). La Laboristaj Ateneoj kaj la Popola Kulturo en Katalunujo (1900-1939): La Popola Enciklopedia Ateneo. Barcelono: Edicions La Magrana.
- TERMES, Josep (2011). Historio de la anarkiisma movado en Hispanujo (1870-1980). Barcelono: L’Avenç.
- TORRALBA, J.M. Marco (1990) Alveno kaj evoluo de Esperanto en Sabadelo, Centre d’Esperanto de Sabadell.

Interretaj rimedoj:
- DEL BARRIO, José Antonio. Mi kaj Esperanto. http://www.Delbarrio.Eu/persecuciones.Htm
- FIRTH, Will (2006). «Esperanto kaj Anarkiismo». CNT. Kulturo, núm. 321, (p.24-25) [http://archivo-periodico.Cnt./321maro2006/24/ ]
- Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo esperanto.1996. Prago. Kataluna Esperanto-Asocio. [Http://www.Esperanto-ct.Org/c/manipraga.Html]
- PROVOSTE, Everth (20-12-2009) Anarkiismo, sennaciismo kaj esperanto. (2 p.) http://rojoynegro.info/articulo/sections/anarquismo-anacionalismo-espera...
- PEREDA, Aida M (2009). Esperanto havas egalecan karaktero esence malsama al la imperia karaktero de la angla (3p.) http://bitoteko.Esperanto.:8080/jspui/bitstream/11013/2549/1/20091007_ww...








Descargas

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.