Kiaj estas la fruktoj de la nuntempa socia organizo, kiu konstruiĝas sur la principoj de egoismo, malegaleco, aŭtoritato, centralizado, povo, kredo je iu supera kaj su-pernatura ekzistaĵo, naciismo, militarismo, persona materiala intereso, leĝo, perforto, organizo, kies bazaj institucioj–kolonoj estas la ŝtato, eklezio, privata havaĵo, kaj la instrumentoj per kiuj la registaro sekurigas sian ekzistadon kaj defendon: la parlamento, tribunalo, malliberejo, polico, armeo, mono, imposto, sklavigitaj kaj adaptitaj al ĝiaj bezonoj lernejo, scienco, arto, gazetaro, radio, televido, ktp ?

La respondo estas jam klara por ĉiuj kaj estas superflue detale priskribi ĉiujn negativajn fenomenojn, kiuj karakterizas la interhomajn rilatojn ĉe la hodiaŭa sociaranĝo; sennombraj estas la amaraj fruktoj: reciproka kaj eterna malamikeco de I’ homo kontraŭ la homo, de I’ frato kontraŭ la frato, prirabo kaj ekspluatado de l’ homo fare de l’ homo, subpremo super la vastaj popoltavoloj, malŝparado kaj transformo en lukson kaj vantajn amuzaĵojn de la sociaj riĉaĵoj profite al apartaj malplimultoj de la malabundo, seneco, malsato kaj mizero por la prirabataj amasoj de la bonaj produktantoj, troservemo kaj senpersoniĝo paralele kun orgojla malestimo al homo, malamo, mortigoj kaj raboj, militoj kaj disiĝo inter la popoloj, hipokriteco, mensogoj kaj erarigoj, fizika elĉerpiĝo kaj morala degenero, krueleco, avido, envio, prostituado kaj alkoholismo, vendo de korpoj kaj konsciencoj, kronika senlaboreco kaj eterna necerteco pri la morgaŭa tago, sistema piedpremo sur la vivorajto fare de la influaj personoj –kapitalistoj kaj potenculoj, plej diversaj arbitroj kamuflitaj malantaŭ la leĝo–mantelo, malkontentoj kaj maljustaĵoj, kiuj kaŭzas intercivitanajn militojn kaj ribelojn ĉiam dronigitajn en sangon…

Tia, kia ĝi estas, la hodiaŭa socio ne povas paciĝi kun la denaska sento pri justeco en la homo. Ĝi devas esti ŝanĝita, rekonstruita – kaj tia ĝi estos!

Kiuj estas la rimedoj, kiuj povas efektivigi la socian rekonstruon laŭ la spirito de la jam elmetitaj principoj de anarkiisma komunismo; kiu estas la taktiko proponita kaj aplikota de la anarkiistoj por efektivigo de la socia ordo, kiu nura alportus eterne serĉatan kaj soifatan feliĉon kaj prosperon en paco, libereco, solidareco kaj justeco?


Instruado, edukado kaj organizado

Ni ne estas solaj, kiuj parolas pri instruado kaj eduk–ado. Kaj malgraŭ ĉio ni esence diferencas de multaj, kiuj same kiel ni akceptas tion, ke ĉiu klopodo por plibonigo de la sociaj rilatoj kaj de la homvivo postulas instruitajn homojn. Sed la instruado kaj edukado estas iu kompleksa procezo, kiun oni ne povas pritrakti izolite kaj abstrakte de la ĉiutaga batalo, nek kiel nepre anticipa kondiĉo, kiel pretigado de ia granda festotago. Estas absurde pensi kaj atendi, ke la socia rekonstruo komenciĝos en fiksitaj tago kaj horo, kiam ĉiuj homoj vizitinte lernejon estos entute pretaj, kaj de tiu momento leviĝos teatra kurteno por »la dua akto«. Tia koncepto pri instruado kaj edukado estas baze erara kaj iluzia. Estas same erare kredi je la magia potenco de instruado kaj edukado super la aparta individuo. TOLSTOJ kaj liaj disciploj povas atendi vane tutajn jarcentojn da reformo de la persono, kio, per la ekzemplo de la perfekteco de ili atingita, allogus ankaŭ la ceterajn siavice fariĝi kiel ili pretaj por la socia rekonstruo. Persono eĉ la plej instruita, la plej alte edukita, ĉirkaŭbarita de kontraŭsocia medio, en kiu ĝi estas –tute dronanta kvazaŭ en putra marĉo– tiu ĉi iluzie libera persono en sia senpoveco por supervenki la ĉirkaŭan medion, venki sin mem kaj la sennombrajn malsimplajn faktorojn –inter kiuj oni ne devas forgesi ankaŭ nevenkeblan heredon– plej ofte finas kun falsaj iluzioj, kun kronika hipokriteco. Estas dirende, malgraŭ nia simpatio al la homoj de persona fortostreĉo por perfektiĝo kaj al la metodo de paca reformo de la mondo, ke plej ofte plej granda nombro de la hipokrituloj troviĝas en iliaj medioj. Tiu ĉi vojo ne diferenciĝas de la vojo de la religioj, kiuj anstataŭigas la veran edukadon per la prediko, kaj la prediko estas senpova por radikale ŝanĝi ne nur la mondon, sed ankaŭ la unuopajn individuojn.

La problemon pri instruado kaj edukado oni devas pritrakti en scienca, socia, materiisma lumo, ĉar gi povas ricevi sian plenan solvon, nur harmoniante kun la kondiĉoj kaj la batalo por ŝanĝo de la socia medio mem. La problemo estas kompleksa kaj ni ne iluzias nin pri facila solvo ĝia. Por ŝanĝi la socian medion estas bezonataj instruitaj kaj edukitaj homoj. Sed por krei vere instruitajn kaj edukitajn t.e. novajn liberajn homojn, estas bezonata nova socia medio. Kompleksa interdependeco, erarocirklo. Kiu atendas sinreformon per instruado kaj edukado, tiu vivas kun vanaj iluzioj. Kiu kalkulas ekskluzive kun la socia medio por reformi la homon, tiu volas konstrui sur la sablo kaj per putra materialo. La reedukado de l’ homo estas daŭriganta procezo, kaj ĝi neniam estas definitive finita; ĝi realiĝos en la lukto kaj per fortostreĉado cele al transformado de la mondo. La estonta socio ne estos faro de superhomoj kaj anĝeloj, sed de ordinaraj homoj kun malperfektaĵoj kaj difektoj, sed penetritaj de la deziro perfektiĝi, kaj laborantaj samtempe por sia edukado kaj instruado, por tiuj de aliaj homoj kaj por socia rekonstruo.

Sur tiu vojo, per tiuj klopodoj, ĉiuj instru– kaj edukrimedoj estos utilaj. La nuna lernejo kaj ĉiuj kultur–instruaj institucioj de la nuntempa socio, malgraŭ ĉiuj siaj difektoj, malgraŭ uzado ilia kiel instrumentoj de la povo, same plenumos sian rolon. Sed la ĉefa rolo falos sur la proprajn organizadojn, kiujn la batalantoj por socia rekonstruo kreas kaj kreos.

Por ni la problemo, pri instruado kaj edukado estas nedisigeble ligita kun la problemo pri organizado. Kaj la organizado ne estas nur instru– kaj edukrimedo, sed ankaŭ batalinstrumento. Tiu batalo estas antaŭ ĉio ideologia, kaj post tio, ankaŭ ekonomia kaj socia. Sen organizaĵo nenia batalo, nenia aktiveco, neniaj atingaĵoj, sur kia ajn tereno –instrua, ekonomia, politika, socia aŭ idea– estas penseblaj.

La unua organizado, de kiu dependas ĉia alia aktiveco de la anarkiisto, estas organizado unuiganta la fortojn de la anarkiistoj surbaze de iliaj komunaj ideoj. La ideala anarkiisma organizaĵo estas konstruita federacio: lokaj grupoj kaj organizaĵoj, distriktaj, regionaj kaj provincaj asocioj kaj ĝenerala federo laŭ landa skalo, unuigita kun aliaj federoj laŭ la naciecoj, kaj internacia anarkiisma federacio.

Dua kategorio: organizaĵo tute sendependa de la unua kaj aŭtonoma estas la laborista, laŭ profesio aŭ produktado, en kiu la anarkiistoj membriĝas pro sia kvalito de laboristoj kune kun la aliaj laboristoj konsciantaj la bezonon de organizita batalo sur la ekonomia tereno por plibonigi la laborkondiĉojn kaj transformi la nuntempan ekonomion.

Tria kategorio: organizaĵo de la malriĉaj kamparanoj kaj etagrikulturistoj unuigitaj sur profesia tereno simile al la laborista sindikata organizaĵo, en kiu la anarkiistoj-agrikulturistoj same membriĝas.

Kvara kategorio: organizaĵo de la plej diversaj kooperativoj.

Kvina: la kulturdomoj kaj la diversaj kultur-instruaj, virinaj, junularaj ktp ktp; ĉiu speciala aktiveco postulas respondan organizaĵon. Ĉiuj estas sendependaj unu de la aliaj, kaj ĉiu el ili strebas al unu komuna celo: liberiĝo plena kaj ĉiuflanka per la batalo, per instruado kaj edukado en la batalo, edukado en spirito libereca, solidareca kaj justeca.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)