Bojkoto, sabotado, striko kaj ĝenerala striko, malgraŭ tio ke kiel formoj de rekta agado ili trovas aplikon –unu pli, alia malpli– sur ĉiuj terenoj de la sociala batalo, tamen restas batalrimedoj tipe ekonomiaj. Ilia sukcesa apliko en la fino de la pasinta kaj en la komenco de la nuna jarcento estigis certan troan logiĝon en la sindikatajn kaj anarki–sindikatajn mediojn, fenomeno cetere ne malofta en la socialaj luktoj, kie la pasioj kaj sentoj iafoje superas, kaj kie la serĉado de novaj vojoj kaj formoj estas procezo ĝis nun ne finita. Tiel oni venis al troa ŝveligo de la ekonomigraveco en la homsocio, kaj al malgravigo de la sociala batalo ĝis pure ekonomia fenomeno.

Tiel la rimedojn de la ekonomia batalo oni prezentis preskaŭ kiel unikajn kaj sendubajn en la provado de la laboruloj por socia rekonstruo. lo pli, iuj tiom ilin idealigis, ke kreiĝis ĉe multaj supraĵa ideo pri tiu kompleksa kaj malfacila procezo, kiun oni nomas radikala socia reorganizado, reduktante ĝin al la aŭtomatismo de fatala socia disvolviĝo, kaj al ĝi aldonante la optimisman ornamon de granda festotago. La ĝenerala striko, ekzemple, laŭ efikeco kaj ĉioncirkaŭpreneco, akiris en la konscio de tiuj homoj tian potencon, ke laŭ ties kredo la hodiaŭa putra socio en la procezo de ĝenerala striko devus ĉesi kiel horloĝo kies risorto estas deŝirita, kaj la nova socio devus naskiĝi preskaŭ aŭtomate. La produktado estas paralizita, la tuta trafiko haltigita, la interŝanĝo ne plu estas ebla, la kapitalistoj kaj aŭtoritatuloj estas tiom senpovaj, ke eĉ ilia armila defendo fariĝas senefika. La revolucio mem estas preskaŭ paca fenomeno; tiom granda estas la potenco de la ekonomia agado, ke la malamiko estas neniigita preskaŭ sen nececo fusilon ekkrakigi. Restas al la laboristoj nur preni en siaj manoj la tutan ekonomian aparaton, kaj poste ĉiujn aliajn sociajn funkciojn, ĉar la tuta vivo dependes de la ekonomifunkciado.

Kaj la vero estas, ke kiom ajn supera estas la graveco de la ekonomiaj fenomenoj –kaj ĝi kreskos certe ankoraŭ en la estonteco– la socia vivo, la vivo de l’ homo, restas malsimpla komplekso el plej diversaj manifestiĝoj kondiĉitaj de multego da plej diversaj faktoroj. La homo estas nek nur ekonomia, nek nur –kaj eĉ pli malmulte– politika besto. De tio venas, ke la rilatoj inter la homoj vivantaj en socio alprenas multaspekton, kiu sin esprimas en determinita politika, ekonomia kaj socia strukturo, objektiva en ties tuteco, sed ne en ties apartaj formoj de manifestiĝo, ĉe ĉiuflanka agado de tiuj, kiuj celas –aŭ estas al tio alvokitaj ĝis alta grado pro sia socia situacio– profundan transformon kaj konstruon de nova strukturo, kiu ankaŭ pro la multaspekto de la homa naturo kaj ties bezonoj, ne estos senescepte ekonomia.

Cetere, la tuta homhistorio estas malantaŭ ni; ni sciu nur vidi kaj analizi ĝin, por ke ni konvinkiĝu pri tiuj simplaj veroj. Ĝi ne estas frukto de nur ekonomiaj konflik–toj, nek plenigita nur per tipe ekonomiaj formoj de batalo. Bojkoto, sabotado, striko kaj ĝenerala striko neniam estis la unikaj luktoformoj. Paralele kun ili multe pli ofte kaj pli grave manifestiĝas la protesto, ribelo, insurekcio, revolucio koncernantaj nur apartajn sektorojn de la socia vivo, en multe da okazoj eĉ ekster la sfero de la ekonomio, kaj kelkfoje, aperintaj kiel ekonomiaj konfliktoj, ili plivastiĝas kaj ĉirkaŭprenas la tutan socian organismon.

La protesto povas esti eĉ izole–individua, sen pro tio malpliigi sian valoron, kiam ĝi volas veki la komunan konscion. Ĝi povas ankaŭ esti pure morala ago, kiel tiu de iu KROPOTKIN, de iu BAKUNIN, de iu TOLSTOJ, kiuj interrompas la rilatojn kun sia socia medio, kaj per tio kontribuas multe pli al ekskuo de la fostoj de la tuta socio, ol per striko por plialtigo de la salajroj je kvin centimoj, kiujn la postan tagon oni elĵetas al la konsumanto; kaj pro manko de sufiĉa konscio de ĉi–lasta kaj pro iu bone organizita propagando de la mastroj, tiuj centimoj povos kontraŭstarigi la konsumanton kontraŭ la laboristo. Tiu sama rimarko validas, kaj kompreneble multe pli, pri kolektiva kaj bone efektivigita protesto kaj ribelo, pri la popola insurekcio kaj pri la revolucio.

Oni devas tamen tuj rimarkigi, ke tiuj batalrimedoj ne estas por la anarkiisma taktiko tiel tipaj kiel formoj de rekta agado, kiel estas la rimedoj uzataj sur la ekonomia tereno kaj precipe la striko kaj la ĝenerala striko. Per tio ni volas diri, ke, kvankam la protesto, ribelo, insurekcio kaj revolucio estas formoj de rekta agado, ilin povas uzi ankaŭ aliaj socipolitikaj movadoj, kiuj principe ne estas por la taktiko de rekta agado. Tio ĉi kompreneble ne forviŝas la diferencon inter la anarkiistoj kaj ĉi–lastaj en iliaj sintenoj al tiuj batalrimedoj, en la maniero ilin apliki, en la celoj trafendaj kaj en la morala enhavo al ili donita.

La protesto povas alpreni krom la formo de morala individua ago, tiun de organizita kolektiva ago: publika mi–tingo, stratmanifestacio, sen ĉiam iri nenecese ĝis kolizio kontraŭ la »fortoj de la ordo«, sed male sin esprimanta plej ofte en paca manifestiĝo de indigno aŭ de solidareco, kiu ne transiras la limojn kaj gravecon de morala ago tra kolektiva esprimo. La protesto en sia plej ekstrema formo kondukas ekzemple al la rifuzo militservi kaj al la rifuzo plenumi iujn agojn, tiel alproksimiĝanta al ribelo.

La ribelo en sia ĝusta senco estas protesto, kiu jam agas armile. Ĝi povas esti individua kaj kolektiva, sed en sia pli ĝusta senco, la ribelo estas ĉefe kolektiva ago. Tiel estas la kontraŭstaro al milita agado, la haltigo de trafikrimedoj kiuj transportas militistaron, la kontraŭstaro al politika puĉo. Sed en ĉiuj okazoj ĝi aperas organizita de revolucia malplimulto.

Kiam la ribelo alprenas larĝajn dimensiojn, ĉirkaŭprenas pli grandan teritorion kaj allogas popolamasojn ekster la organizita malplimulto, t.e. kiam la ribelo transformiĝas en amasan popolagon, ĝi jam estas insurekcio. La insurekcio povas fariĝi ĝenerala ĉirkaŭprenante la tutan teritorion de iu lando, kaj tiam ĝi estas revolucio. La revolucio povas havi nur karakteron de komuna kaj tutpopola ekstariĝo, per nacia liberiĝo ekzemple, sen iaj ajn socialaj celoj, povas havi pure politikan karakteron kun malmulte da miksaĵo de sociaj elementoj; povas ankaŭ havi socian karakteron sen klare fiksitaj celoj al profunda transformado de la ekonomio. Ĝi povas tamen cirkaŭpreni ĉiujn socitavolojn kaj esti direktata al radikala transformado de ĉiuj institucioj –politikaj, ekonomiaj, juraj, spirit-religiaj– kaj tuŝi profunde la sociajn kaj moralajn rilatojn inter la homoj, samkiel ties konceptojn mem. Tiam ĝi estas la socia revolucio. Ĝi aktivigas ĉiujn rimedojn de la rekta batalo, komencante per la bojkoto, sabotado, striko, ĝenerala striko kaj, kun uzado de la armiloj, kun la ribelo, la insurekcio kaj ĝenerala insurekcio, finante per neniigo de la tuta malnova socia strukturo, per senpropriĝo de ĉiaj rimedoj por produktado, interŝanĝo kaj konsumado, per forigo de la ŝtato kaj ĉiuj perfortaj kaj parazitaj instrumentoj kaj organoj.

Por ni la socia revolucio estas nek simpla nek facila faro. Ĝi postulas preparon kaj maturiĝon, kiuj ne povas esti frukto de izolaj kaj mallongdaŭraj klopodoj, nek tasko por realiĝo de nura organizaĵo, partio aŭ movado. Ĝi ankaŭ ne povas esti okazaĵo, kiun oni efektivigas en fiksitaj tago kaj horo, laŭ ordeno de determinita centro. La Pariza Komuno havis multajn elementojn de socia revolucio, sed la necesaj kondiĉoj, por ke ĝi fariĝu vera socia revolucio, restis for de realiĝo. La Rusa Revolucio enhavis ankoraŭ pli determinitajn elementojn de socia revolucio, sed la interveno de partia diktaturo sufokis la popolan iniciaton, kaj la revolucio abortis sub la batoj de la bolŝevista policreĝimo. La hispana revolucio iradis ankoraŭ pli malproksimen en la enprofundiĝon de sia socia karaktero kaj en la senprokrastan konstruon de nova sociekonomia strukturo, sed ĝi eksplodis en multe da specifaj kondiĉoj, kiel kontraŭbato de faŝisma komploto akompanata de fremda interveno minacanta la nacian sendependecon mem de la lando; en kompleksa implikaĵo de multnombraj kaj diversaj internaciaj interesoj, ĝi alprenis en iu senco karakteron de komuna nacia ago, ĉe kiu homoj el diversaj klasoj kaj sociaj tavoloj kun radikale kontraŭecaj sociekonomiaj kaj politikaj interesoj sin trovis pro la cirkonstancoj sur unu batalfronto kontraŭ unu komuna kontraŭulo. Tio ĉi ĝuste estas unu el la kaŭzoj, kiuj ne favoris pli decidan baton al la ŝtata maŝino, cirkonstanco kiu paralele kun la tuta komplekseco de aliaj faktoroj malhelpis la findisvolvon de la profunda socia transformado definitive haltigita de la etendado super la tuta lando de la diktaturo de FRANKO.

Restas ankoraŭ du flankoj de la problemo pri la revolucia socirekonstruo, por ke ni finu pri tiu demando. La unua estas tiu de ĝia perforta karaktero kaj la alia de ĝia efikecosenefikeco kompare kun tiu de la reformismo. Multaj, sentemaj al ĉia perforto aŭ dezirantaj montriĝi tiaj, deklaras sin kontraŭ la revolucia bataltaktiko, baziĝante sur moralaj argumentoj. Ni ne volas tie ĉi disputi kun ili. Unue ni volas nur rimarkigi, ke estas erare koncepti la revolucion kiel nepre sangan banon, aŭ rigardi la uzon de armilo en la revolucio kiel ekskluzivan kaj determinantan signon. La revolucio povas esti multsangversa sen esti revolucio laŭ sia enhavo. Male, ĝi povas esti akompanata de multaj sensignifaj manifestiĝoj de perforto (ni ne permesas al ni aserti, ke revolucio povas esti entute senigita je perfortaj manifestiĝoj, tio ĉi estas neebla) kaj tamen esti vera socia revolucio. La plej karakteriza signo de la revolucia agado estas la popola iniciato, kiu vekiĝas dum la revoluciaj periodoj kaj la unika faktoro, kun kiu la anarkiistoj kalkulas por radikala socirekonstruo. Kaj la plej karakteriza signo de la socia revolucio estas radikala forigo de la malnovaj institucioj, kaj konstruado de nova socistrukturo kun la amasa kaj konstanta partopreno de ĉiuj kreantoj de valoraĵoj kaj de ĉiuj batalantoj por ĉies libero, bonŝtato kaj justeco.

Koncerne ĝian efikecon, ni devas konfesi, ke ni hodiaŭ vivas en dekadenca epoko, en kiu la reformismo grave superas la revolucian agadon; kaj multaj estas tiuj, kiuj provas subtaksi la veran gravecon de la revoluciaj bataloj antaŭaj al la hodiaŭa epoko, kaj ili ŝajnigas kvazaŭ ili forgesus, ke multo ŝajne realigita de la parlamentoj kaj per reformisma aktiveco de la politikistoj, reale estas frukto aŭ konsekvenco de la revolucio, kiu, malgraŭ tio ke ĝi estis multfoje sufokata, ne ĉesas esti danĝero per sia profunda kaj obtuza tondro. Oni ofte parolas pri la atingitaj rezultoj, pri la sociala progreso en iuj landoj, kaj oni eksplikas tion per la efikeco de la reformismoj sed oni forgesas, ke, en la hodiaŭa mondo estas eĉ ne unu lando, kiu vivas izole kaj flankenlasite de la komuna koncerto, kaj ke plej ofte la verŝita sango de la viktimoj de la revolucio en donita lando alportas siajn fruktojn en aliaj landoj, kaj la laboruloj en ĉi tiuj landoj senpage ricevas ĝis certa grado kion aliaj por ili permilitis, sen tio ke ĉi tiuj povu gustumi la fruktojn de sia batalo.

Multrilate la iamaj socialistoj trompiĝis en siaj antaŭvidoj. La kapitalisma socio montriĝis ne tiel proksima al sia morto; ĉar la kapitalismo lernis alkonformiĝi. Sed ne trompiĝis la unuaj socialistoj en tio, ke kapitalismo ne povas malaperi per preĝo kaj prediko; kiom ajn ĝi alkonformiĝis kaj cedis por saviĝi, ĝia lasta »cedo« estos … ĝia morto, kaj ĝi estos –ne povas alimaniere esti– nure faro de perforta agado. La anarkiistoj–revoluciuloj ne timas alpreni la moralan respondecon de »murdistoj«. Kiuj preferas la lavitajn manojn de PILATO, tiuj per fajna vualita konscienco de JUDASO konservu por si la moralon de la parfumita filistro.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)