Skip to Navigation

Dek sep alvokoj por la monda mobilizado desube kaj maldekstren

 

Raporto sendita de Pablo González Casanova, unu el la plej famaj intelektuloj el Meksikio, eksrektoro de la UNAM, al la 2-a Internacia Seminario “Planedo Tero: kontraŭsistemaj movadoj”, okazinta ĉe San Cristóbal de las Casas, Ĉiapaso.



Se ni pensas en la diskonado kaj agado de monda movado kiel tiu de la indignuloj, ni baldaŭ rimarkas, ke estas teoriaj kaj praktikaj problemoj tre malsamaj al kiuj oni starigas en lernejoj, partioj kaj registaroj. Ni bonŝance havas la eblon riĉigi nian konadon kun la demandoj, kiujn la popoloj faras al si kaj kun la respondoj, kiujn ili donas al si.

Teorioj kaj praktikoj, kiuj devenas desube kaj maldekstren, havas la originalecon kritiki la povon kiam ĝi sentas sin malsama de la socio kaj kiam ĝi disiĝas de la socio.

La popolaj novaj movadoj proponas demokration, kiu respondu la popoldecidojn kaj okaze, ke ĝi disiĝus de la popolo, lasos esti demokratio.

Malriĉigitaj kaj eksterlasitaj, indignuloj kaj domokupuloj formulas teoriojn, kiuj enhavas grandan empirian apogon. Ĝi pritemas klarigojn kaj ĝeneraligaĵojn baziĝintajn en granda kvanto de spertaĵoj. Ĝi pritemas konadojn pri artoj kaj teknikoj, kiuj respondas la popolajn sciadon kaj agadon, tiu sciado, kiun tiom laŭdegis la antropologo Andreo Aubry kaj en kiu aperas, anstataŭ la individua mio, la tojolabal-a nio, kiun Carlos Lenkersdorf elliberigis por la filozofio de la homa solidareco.

Teorioj kaj praktikoj havas multon el privata kaj ankaŭ el universala… Kaj mi ne troigas. Ni pensu je la grandega mobilizado el la indignuloj kaj okupuloj, kiuj luktas por alia ebla mondo. Hodiaŭ –skribas mirigitaj du anglaj instruistoj–, la mobilizado estas giganta. Neniam estis plenumita iu tiel granda, kaj la tuta mobilizado komencis (ili aldonas) en la ĝangaloj de Ĉiapaso per principoj de inkluzivigo kaj dialogo.

Ni tiel vidas, ke desube kaj maldekstren kaj el la tropikaj praarbaroj aperas movadon, kiu ne nur luktas por defendi la rajtojn de la indiĝenaj popoloj, sed ankaŭ la homaran emancipon.

Kaj tiu universala movado, kun liaj diferencoj, havas similajn problemojn. Estas plu, ĝi trovas similajn solvojn por la kreo de alia mondo kaj de alia necesa kulturo, al kiuj la popoloj de la Andoj esprimas kiel la bonfarto, t. e., la bonfarto de iuj ne dependas de la malbonfarto de aliaj.

Al tiuj alportaĵoj de la amerikaj indianoj oni aldonas multajn pliajn, kiuj respondas la spertaĵojn de multnombraj kulturoj kaj historioj kaj, kiuj kreas la universalan historion de la lukto por la libereco, la justeco kaj la demokratio, slogano, kiun starigis la zapatisma movado kaj, kiu marŝas sur la tuta mondo ne kiel eĥo sed kiel la voĉoj de similaj penso kaj volo.

Kaj tie estas la grekaj junuloj, kiuj luktas kontraŭ la tributo de la ekstera ŝuldo, estas la movadoj de la araba printempo, kiujn la militistoj ne povas cedi, estas la asembleoj de la hispanaj indignuloj, kiuj artikigas esencajn interesojn, kiujn la sistemo ne povas kontentigi, estas la usonaj junuloj, kiuj okupas Wall Street-n kiel centron de la korporacia povo kontraŭ kiu ĉiuj ni luktas, estas la ĉilaj junuloj, kiuj donas sian vivon por ke oni ne forigas al ili liajn lernejojn kaj universitatojn.

En ĉiuj mobilizadoj estas multo komuna. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj kunsentas kun tio inkluziviga kaj dialoga, kaj kvanto ĉiam pli granda el ili, kun la ideo, ke la korporacia kapitalismo estas la origino de ĉiuj problemoj, kiuj damaĝas kaj minacas la homaron.

Ili ankaŭ kunsentas, ke la solvo estas tiu demokratio de ĉiuj por ĉiuj kaj kun ĉiuj, kiu ne delegeblas kaj, kiun iuj nomas demokratia socialismo kaj 21-jarcenta socialismo kaj aliaj nur demokratio kaj, kiu estas tio kaj multe plu, ĉar ĝi estas nova formo de interrilato kun la tero kaj la homoj… nova formo organizi la vivon.

Kaj estas inter la riĉeco kaj la noveco de ĉi tiu monda mobilizado kie oni kaptas serion de pripensaĵoj, kiuj devenas desube kaj demaldekstre kaj kies respondo serĉas la triumfon de la indignuloj kaj malriĉuloj de la tero.

La riĉeco de la pripensaĵoj kaj alvokoj estas ega kaj postulas la atenton kaj la enprofundiĝon en iuj, kiujn mi formulas koncize kaj en kiuj ni devas plulabori:

1.- La alvoko perdi la timon antaŭ ol ĉio; tion la zapatisma movado elstarigis kiel kondiĉon por pensi kaj agi.

2.- Ne pensu nur pri tio, kion ni faru, sed ankaŭ pri kiel ni faros tion.

3.- Precizigu kun kiuj ni faras tion en la diversaj cirkonstancoj.

4.- Klarigu niajn internajn diferencojn per nova maniero diskuti kaj akordigi.

5.-Malakceptu kategorie la karitatan logikon. Kaj ankaŭ la logikon de la paternalismo, ĉar ambaŭ kaŝas la manipuladon. Karitato kaj paternalismo estas la bona vizaĝo de la aŭtoritatema kulturo.

6.- Kombinu la lukton por la rajtoj de la popoloj, la laboristoj kaj la civitanoj kun la lukto por la konstruo de alternativa socio, en kiu la aroj de la bonaj registaroj ordenas kaj obeas samtempe. Precizigu per ekzemploj tion, kio konsistas la praktikon ordoni obeante.

7.- Faru la necesajn agojn por ke la emancipiga projekto estu vere inkluziviga kaj okazigu respektan traktadon pri la diferencoj inter raso, sekso, aĝo, seksa prefero, religio, ideologio kaj eduka nivelo.

8.- Redifinu la konceptojn pri libereco, egaleco, frateco, justeco, demokratio… Redifinu ilin en la ĉiutaga vivo, ĉi tie kaj nun.

9.- Klarigu, ke la retoj ne estas nur komputilaj retoj. Klarigu, ke oni organizis kaj organizos arretojn kaj arsistemojn, kiuj permesas la superregon de la horizontalaj organizaĵoj sur la merkato kaj la ŝtato, kiuj stimulas la kunlaboradon kaj la solidarecon fronte al la merkata individuismo, kaj en kiuj la estroj ordonu obeante la tendencojn, kiujn la horizontalaj organizaĵoj donas al ili kaj neniam ili sentu superaj al tiuj ĉi organizaĵoj. Samtempe kreu centralizitajn kaj malcentralizitajn organizaĵojn kiel la EZLN-n aŭ kiel la policojn de la sudorientaj vilaĝoj kaj la urbaj aŭtonomecoj.

10.- Enprofundigu kaj instigu la solidarajn kaj kunlaborajn sistemojn per fluoj kaj interŝanĝoj, kiuj alproksimigas la produktadon, la konsumon kaj la servojn, ekzemple, la edukado, sano, socia sekureco.

11.- Aktualigu senĉese la konadojn pri la kontraŭdiroj en la propraj emancipigaj movadoj kaj ne nur pri la eksteraj kontraŭdiroj.

12.- Instigu la respekton al la digneco kaj identeco de personoj kaj popoloj, sen fali en la individuismo aŭ la vilaĝetismo, kaj kulturu la universalan emancipon.

13.- Batalu kontraŭ la maniĥeismo kaj reprenu la tipon de diskutadoj, kiuj alvokas la klasikulojn por kompreni la tieon kaj la nunon, kaj inkludu liajn rakontartojn kaj pripensaĵojn en la kreanta memoro de niaj ĝeneraligoj.

14.- Agnosku, ke en ĉiuj grandaj movadoj la popoloj –pro kialo de ega graveco– ne kliniĝas al perforta revolucio sed al la paca kaj multnombra okupado de la socio kaj la tero.

15.- Pensu, ke 99 elcentoj de la homaro gajnos ĉi tiun lukton kaj el lia triumfo kaj el la socio, kiun ĝi konstruos, dependos la ekologian kreon de tera eltenebla sistemo kapabla satigi la esencajn petaĵojn de kreskanta loĝantaro, kiu hodiaŭ suferas malsaton kaj malvarmon po centoj da milionoj kaj kapabla neebligi, ke daŭras ekonomian-politikan sistemon, en kiu la milita industrio estas la ĉefa motoro de la ekonomio.

16.- Proponu kiel oni luktas kaj gajnas pace militon de vasta spektro kiel la desegnitan de la Pentagono. Se unu el la fantomoj estas la perforta kaj armita milito, ni povas lukti kontraŭ aliaj, kiuj inkluzivas la komputilan kaj kibernetikan militon, la milito kontraŭ la edukeco, la milito kontraŭ la kulturo, la ekonomia milito per la ekstera ŝuldo kaj derivaĵoj, la socia milito, kiu malfaras la klasan, familian, komunuman teksaĵon; la ideologia kaj kvazaŭscienca novliberala milito, cinika, rekoloniiga kaj novfaŝisma: la milito, kiu detruas la biosferon kaj la milito, kiu semas la teruron akompanita de la malmorala milito por koopti, egkorupti kaj submeti homaron por ke ĝi rezignu kaj vendu sin.

17.- Insistu, ke la malriĉuloj de la tero kaj ni, kiuj apogas ilin, devas alfronti la militon de vasta spektro en ĉiuj eblaj pacaj flankoj: en la areno de la edukeco por pensi kaj fari, en la areno de la rezista ekonomio, kiu flegas la panon kaj la akvon, la fajrujon kaj la domon, la servojn de sano kaj de sekureco: la socian teksaĵon de la familio kaj tiu de la komunumo, kaj tiu de laborista klaso, kiu restrukturas la necesan unuiĝon de la dungitaj kaj sendungitaj laboristoj; en la ideologia lukto kontraŭ la korporacioj, la koruptaj ĉefoj kaj la mafioj, kiuj kaŝas sian rabantan militon kun aliaj militoj ne malpli malnoblaj –kiel la de la terurismo, la drogŝakro kaj la konfuzo… Kaj estu ĉiufoje pli konsciaj pri tio, ke la aktuala milito de minaco kaj korupteco serĉas ĉefe la senigon de la komunumaj teritorioj, de la kamparanaj terpecoj, de la naciaj teroj, de la arbaroj kaj la minoj, de la petrolujoj kaj de la akvohavaj tavoloj; de la grundoj kaj subgrundoj, de la marbordoj kaj la teroj. Milito, kiu ne nur subpremas la plej malriĉajn el la malriĉuloj kaj la loĝantojn de la monda rando, de maniero ĉiufoje pli senhonta, sed estas malriĉiganta la mezajn sektorojn kaj seniganta liajn rajtojn kaj lian estontecon al la junuloj kaj infanoj de la tuta mondo.

Kun la indignuloj de la Tero ni devas alfronti la novan politikon de la sukero kaj la bastono, de la korupteco kaj la makroekonomia subpremo, kiun uzas la korporacia kapitalismo, kun liaj aliancanoj kaj subuloj. Fronte al liaj provoj de minaco kaj universala korupteco ni svingos la luktan moralon kaj la kuraĝon de la popoloj. Ni faros tion konscie ke, ni estas kaj estos ĉiufoje pli, kiuj tutmonde luktas por tio, kio je 1994 nur ŝajnis esti postmoderna indiĝena ribelo kaj kiu fakte estas la komenco de homa mobilizado multe pli bone preta por atingi la liberecon, la justecon kaj la demokration, kiujn ni ĉiuj aspiras.

 

Pablo González Casanova

En http://desinformemonos.org/2012/01/pablo/

 

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
7 + 5 =
Resuelva este simple problema matemático y escriba la solución; por ejemplo: Para 1+3, escriba 4.