Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto, Esperanto · Tiu ĉi artikolo estis plublikigata en Cercles. Revista d'història cultural, n. 13, januaro 2010, pĝ. 201-220. Cercles estas publikigata de la Grup d'Estudis d'Història de la Cultura i els Instel·lectuals (Grupo de Studaĵoj pri Historio de la Kulturo kaj la Intelektuloj) de la Universitato de Barcelono (http://www.ub.edu/gehci/). Esperantigita de Jesús González · 20.05.2012

Nedubinda estas la elstara rolo de Joan Peiró i Belis (Barcelono, 1887-Paterna, 1942) kiel anarkisindikatisma gvidanto de la NKL (Nacia Konfederacio de la Laboro). La analizo de liaj sindikataj tezoj kaj lia konata rolo kiel doktrina teoriulo okupis la ĉefajn historiajn esploraĵojn pri lia persono, neglektante lian kulturan kaj edukan agadon. Ĉi tiu artikolo proponas analizon de tiu kultura kaj eduka aktiveco, ne organiza kaj surloka disvolvita ĉe Mataró dum la Dua Respubliko (1931-1936). El ĉi tiu mikrohistoria analizaĵo ni volas enprofundiĝi pri lia revolucia signifo kaj koni pli detale la sencon de liaj propraj vortoj: «Ni devas krei nian propran mondon en la internaĵoj mem de la kapitalisma mondo, sed ne sur la papero kaj kun lirikecoj kaj filozofiaj elcerbaĵoj, sed sur la tereno, praktike, vekante la veran konfidon sur nia hodiaŭa kaj morgaŭa mondo»

Esperanto, Esperanto · 18.05.2012

Ondo de subpremado frapas la anarkiistojn de Turkio post la manifestacioj de la Unua de Majo

Hieraŭ la turkia ŝtato realigis dumnoktan amasareston en pluraj anarkiistaj domoj kaj sociaj sidejoj en Istambulo. Estis arestataj 60 homoj. Nun ankoraŭ ne certas, ĉu iuj el tiuj homoj estas anarkiistoj aŭ nure familianoj aŭ amikoj, kiuj ĉeestis tiujn lokojn.

 

Esperanto, Esperanto, Libertad Laura, Europa · 16.05.2012

Internacia manifesto por la liberigo de Laura

La subskribantaj organizaĵoj, apartenantaj al la Eŭropa Reto de la Baza kaj Alternativa Sindikatismo kaj kiuj defendas socion liberan, demokratian, kaj kiu garantiu la rajtojn de la homoj kaj de la gelaboristoj, POSTULAS la tujan liberigon sen akuzoj por Laura Gómez, Sekretariino pri Organizado de la Barcelona ĜKL.

 

Agitación, Esperanto, Esperanto · 14.05.2012

ĜKL-NKL-LS: 12M, 15M kaj juniaj mobilizoj

Tiun ĉi majon aĝas unu jaron la popola movado, kiu atingis surstratigi la indignon de ĉiuj en pluraj lokoj de la planedo, ekde la “araba printempo” tra la Sunpordo ĝis “Occupy Wall Street”.

 

Esperanto, Esperanto · 14.05.2012

Manifesto por la liberigo de Laura Gómez

La subskribantaj organizaĵoj, defendantaj socion liberan, demokratian, kaj kiu garantiu la rajtojn de la homoj kaj  de la gelaboristoj, POSTULAS la tujan liberigon sen akuzoj por Laura Gómez, Sekretariino pri Organizado de la Barcelona ĜKL.