Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto, Esperanto · http://esperanto.enxarxa.com/PESTANA%20k%20a%20Kiel%20ne%20endas%20fari%20revolucion.pdf · 08.11.2017

La Biblioteko Mateo Morral (ĜKL Viladekans') ĵus eldonis elektronike novan tradukon de la kamarado Jesús González (Banka Sindikato el Barcelono). Temas pri kompilaĵo de anarkiistaj verkoj pri la rusa revolucio de la 1917a.

 

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 07.11.2014

Horizontala organizo (Konstruiva anarkiista programo, 3)

La jam priskribita organizo entenas konstru–fakojn kaj laŭkategoriajn servojn por krei, transformi, transloki la riĉaĵojn. ĝi estas ankaŭ organizo por kunordigo de la fortoj, rimedoj, disponeblaj valoroj, sed nur en la kampo de produkt-fako aŭ de fiksita funkcio. La entuta ekonomia vivo postulas kaj trudas entutan kunordigon por saĝa kaj harmonia distribuo kaj utiligado de ĉiuj laborfortoj de la socio, de la naturaj vivrimedoj, sociaj produktrimedoj, de la energio, materialoj, proprietaĵoj, deponejoj, transportrimedoj ktp ĝenerale por ĉiu aktivadoj kaj ekonomiaj subdividaĵoj. Sekve, temas pri funkcio tipe kunordiganta kaj unuiganta ĉiujn produktantajn fakojn kaj ĉiujn servojn.