Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 11.06.2014

La polico kiel instrumento, kiel organo de povo, estas unu el la ĉefaj fostoj de la ŝtato. En la t.n. demokratiaj landoj oni ofte parolas pri policaj ŝtatoj –kvalifiko kiun oni donas ordinare al la totalismaj reĝimoj faŝismaj, bol–ŝevismaj, frankismaj ktp. Fakte, malgraŭ tio, ke ekzistas nekontestebla diferenco inter la totalismaj kaj demokratiaj reĝimoj, la hodiaŭa moderna ŝtato ĉie iĝas ĉiam pli kaj pli policeca, eĉ kiam la eksteraj formoj de leĝeco, de la oficiala respekto al la civitanaj rajtoj konserviĝas, kaj kiam restas certa ebleco sin defendi kontraŭ la policaj arbitraĵoj. La problemo ne plu estas pri la formo sed pri la enhavo. La polica enhavo de la moderna ŝtato manifestiĝas per troa plifortiĝo, stabiliĝo kaj perfektiĝo de la polica aparato, kiu ĉiam pli kaj pli akiras la kvalitojn de sendependa instrumento –»ŝtato en la ŝtato«.

Esperanto, Esperanto · Centre de Recursos Pedagògics Josefa Martín Luengo · 25.03.2013

DEZIRO, ELEKTO KAJ EDUKEBLECO

 Ni vivas en socioj ĉiam pli kaj pli malsimplaj, kie ni estas devigataj fari tro rapidajn decidojn, kaj endas demandi pri kio aŭ kiu gvidas tiujn ĉi. Nuntempe restas neniu dubo pri tio, ke la deziro estas edukebla kaj ĉiu opcio denaskista aŭ instinktista limiĝas al la behavioristaj skizoj de la 19a jarcento kaj la eksperimentado per musetoj.

Esperanto, Esperanto · 18.03.2013

Educere 5. Gènere i educació: una altra mirada

Ha aparecido el 5º número de la revista anarquista sobre pedagogía Educere. Esta vez, dedicada a la cuestión del género en la educación.

Educere incluye textos en esperanto desde su número 4.

Descargar la revista

Esperanto, Esperanto, Europa · 07.03.2013

Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto

Sesdek ok jarojn post la fino de la Dua Mondmilito kaj la malvenko de faŝismo kaj naziismo, ni ĉeestas preskaŭ ĉie en Eŭropo la supreniron de la ekstrema dekstro. Sed, kaj tio estas eĉ pli timiga fenomeno, ni konstatas la aperon kaj kreskadon, je la dekstro de tiu ĉi ekstrema dekstro, de klare nov-naziaj fortoj kiuj, en iuj kazoj (Grekio, Hungario, …) enradikiĝas en la socio konstruante vere amaspopolajn movadojn, radikalajn, rasismajn, ultra-perfortajn kaj pogromemajn. Ilia deklarita celo estas detrui ĉiujn sindikatajn, politikajn kaj kulturajn organizojn de la laborista klaso, disbati ajnan civitanan reziston, nei la rajton je malsameco kaj ekstermi, eĉ fizike, tiujn kiuj estas “malsamaj” kaj tiujn plej vundeblajn.

Esperanto
Esperanto, Esperanto · 20.01.2013

Charla-debate sobre anarquismo y esperanto

Charla sobre el esperanto de Jesús González en la sede de la Federación Comarcal del Baix Llobregat el día 15 de enero