La jam priskribita organizo entenas konstru–fakojn kaj laŭkategoriajn servojn por krei, transformi, transloki la riĉaĵojn. ĝi estas ankaŭ organizo por kunordigo de la fortoj, rimedoj, disponeblaj valoroj, sed nur en la kampo de produkt-fako aŭ de fiksita funkcio. La entuta ekonomia vivo postulas kaj trudas entutan kunordigon por saĝa kaj harmonia distribuo kaj utiligado de ĉiuj laborfortoj de la socio, de la naturaj vivrimedoj, sociaj produktrimedoj, de la energio, materialoj, proprietaĵoj, deponejoj, transportrimedoj ktp ĝenerale por ĉiu aktivadoj kaj ekonomiaj subdividaĵoj. Sekve, temas pri funkcio tipe kunordiganta kaj unuiganta ĉiujn produktantajn fakojn kaj ĉiujn servojn.

Ĝi rajte apartenas al horizontala organizo. La ĉi tie donita skemo permesas pli bone kompreni ĝian strukturon. Ankaŭ ĉi tie en la libereca socio, la kondukanta fadeno estas la federismo: ĉiu aktiveco, ĉiu iniciato, ĉiu kunordigado de la aktivadoj kaj iniciatoj komenciĝas kaj funkcias de sube supren, de la plej malgranda grupo ĝis la plej larĝa teritoria unuo –distrikto, departemento, regiono– por ampleksi la tutan landon. Kaj se oni uzas la saman skemon je ankoraŭ pli larĝa skalo: la kontinentoj kaj la tuta tero, la sama principo estos respektata.

 

Ĝi rajte apartenas al horizontala organizo. La ĉi tie donita skemo permesas pli bone kompreni ĝian strukturon. Ankaŭ ĉi tie en la libereca socio, la kondukanta fadeno estas la federismo: ĉiu aktiveco, ĉiu iniciato, ĉiu kunordigado de la aktivadoj kaj iniciatoj komenciĝas kaj funkcias de sube supren, de la plej malgranda grupo ĝis la plej larĝa teritoria unuo –distrikto, departemento, regiono– por ampleksi la tutan landon. Kaj se oni uzas la saman skemon je ankoraŭ pli larĝa skalo: la kontinentoj kaj la tuta tero, la sama principo estos respektata.

 

1. Lokaj unuiĝoj laŭ fakoj de produktado aŭ ekonomia aktivado
2. Loka konsilio entenanta ĉiujn fakojn de la ekonomia aktiveco
3. Distriktaj unuiĝoj laŭ fakoj de ekonomia aktivado
4. Distrikta konsilio entenanta ĉiujn ekonomiajn fakojn, kun, krome, reprezentado de la lokaj ekonomiaj konsilioj
5. Departementaj unuiĝoj laŭ fakoj de ekonomia aktivado
6. Departementa konsilio entenanta ĉiujn fakojn de la ekonomia aktiveco, kun, krome, rekta reprezentado de la distriktaj ekonomiaj konsilioj de sama departemento
7. Naciaj unuiĝoj laŭ fakoj de aktivado ekonomia, profesia, sociala kaj kultura, nome:
minoj kulturo
transportoj energio
komunikiloj teksaĵoj, vestaĵoj
ligno kaj lignoindustrio ĉasado, fiŝkaptado
agrikulturo kaj bredado konstruado
nutro-industrio interŝanĝo, distribuo
vitro, ceramiko socia defendo
multobligado, libroj, gazetaro ĥemia industrio
ferindustrio, metalurgio diversaj asocioj
Nacia Federacio de la Komunumoj profesiaj asocioj
publika sano
8. Nacia Ekonomia Konsilio, kunordiganta naciskale ĉiujn ekonomiajn aktivadojn de la socio.

 

 

Tiel ĉiuj unuiĝoj de la lokaj fakoj, per siaj delegitoj, starigas la lokan ekonomian konsilion. La lokaj ekonomiaj konsilioj, entenante la tutan produkt–aktivecon kaj ĉiujn funkciojn en iliaj agad–kampoj, formas la distriktan ekonomian konsilion, en kiu ĉiuj fak–unuiĝoj de distrikto estas reprezentataj. La regionaj fak–unuiĝoj formas la regionajn ekonomiajn konsiliojn ktp. La nacia ekonomia konsilio, kiu reprezentas la tutan landan ekonomion finfaras la horizontalan organizon. En tiu konsilio estas reprezentataj, flanke de la unuiĝo de la naciaj produkt–fakoj, la regionaj ekonomiaj konsilioj, ĉiuj profesiaj organizoj de specialistoj, ĉiuj institutoj de ĝenerala instruado kaj esploroj, ĉiuj edukecaj kaj kulturecaj organizoj, la organizo por defendo de la lando, la nacia unuiĝo pri intersanĝo kaj distribuo (kiun ni pritraktos poste) kaj ĝenerale ĉiu speco de lando–skala organizo, kiu havas aktivecon, postulanta la kunordigadon de la fortoj, rimedoj, materialoj, t.e. kiu distingiĝas per ekonomiaj agadoj kaj praktiko de la homa laboro.

Funkciado
Tiuj, kiuj emas vidi en anarkio malordon kaj ĥaoson, legante la antaŭajn liniojn kaj vidante tiujn skemojn, ce–tere tre simpligitajn, rapide sanĝos siajn argumentojn. »Sed estas terura burokratismo«, ili haste krios. »Ĉiuj tiuj ›organizoj‹ unua–, dua-, triagradaj, vertikalaj, horizontalaj, konsilioj, komitatoj, asembleoj, kongresoj, estas la restarigita bolŝevismo, kiun ni tro misfamigis«. Ili rapide forgesas en siaj asertoj, ke la moderna vivo estas tre malsimpla, ke firme teni harmonian soci–ordon ne estas tiel simpla laboro, ktp, ktp. Jes, la socia vivo estas kompleksa kaj la anarkiistoj neniam pensis, ke ĝi povas esti regata kaj aranĝita de si mem, senplane, senorganize, sen kunordig–organoj, sorĉe kiel per efiko de sorĉo–vergo. Koncerne la burokratismon, kaj analogion kun la bolŝevista senpotenceco ĉefe devenanta de sia diktatoreco, tiuj konjekteblaj kritikantoj bonvolu nin pardoni, sed ili ne ŝajnas al ni honestaj kaj konscie serĉas konfuzon. Estas vere, ke sen teknikaj kunordig–organoj, sen konsilioj, komitatoj kaj estraroj, la laŭregulaj kaj normalaj sociaj rilatoj estas neeblaj. Estas vere, ke sen asem–bleoj kaj kongresoj, la komuna volo ne povas sin esprimi. Sed estas »konsilioj« kaj »konsilioj«, »asembleoj« kaj »asembleoj«. La honesteco trudas kaj devigas serĉi, vidi kaj konfesi la diferencon.
La funkciado inspirita de federismo komenciĝas de la bazo kaj revenas al la bazo, kiu decidas pri ĉio kaj al kiu ekskluzive apartenas la kontrolo de ĝiaj decidoj. La plej malgranda kolektiva unuo estas la asambleo ĉe la laborejo, la entreprenejo, la farmo, la establejo, la stacio, la stacidomo, unuvorte la plej konkreta laborejo. Sed Ia aktiveco de la tuta socio, ne limiĝas je laborejo sed manifestiĝas en miloj da laborejoj, la kunordigo estas nepre necesa. Tamen, en libereca socio, temas pri tia kunordigo, kiu, havante la necesan efikon, tute ne malutilas kontraŭ la kolektiva labor–unuo nek kontraŭ la izolita individuo kaj ne malhelpas ĉies iniciaton. Pro tio, la decidoj de la bazo estas konvenigitaj por la tuta lando laŭ la linio de la vertikala organizo, t.e. laŭ la funkcio kaj iras de ĉiuj respondantaj gradoj ĝis la plej larĝaj teritorioj. Tie okazas konferencoj kaj periodaj kongresoj de respondantaj delegitoj, kiuj diskutas, sintezas kaj kunordigas. La finaranĝita akordo estas la komuna decido por la tuta lando. Sed tiu akordo ne estas definitiva kaj se ĝi grave malutilas al kelkaj lokaj iniciatoj, la bazo estas libera ĝin uzi laŭ siaj konceptoj, se tiuj iniciatoj ne speciale rekte ligas la unuiĝon, aŭ okaze de pli gravaj malakordoj, la disceleca punkto estas denove ekzamenata de la asembleo kaj denove diskutata pli larĝ–skale. Tiamaniere, teorie sin prezentas la problemo de eventualaj discelecoj sed praktike estas, plej ofte, la ciferoj, la statistikoj, kiuj decidas, kaj tute ne la kapricoj kaj la humoroj, ĉar ne temas pri ideologiaj problemoj sed pri produktado aŭ servoj, kie la aferoj reduktiĝas al ciferoj kaj teknikoj.                                      
Por faciligi la diskutojn kaj la tutan planigitan aktivecon de la kolektiv–unuoj, estas necese, ke la sciigoj kaj statistikaj donitaĵoj estu kolektitaj, klasitaj, klare prezentitaj kaj akurate komunikitaj per cirkuleroj je la dispono de la tuta aktiva loĝantaro. Tio estas ĝuste la rolo de la diversaj teknikaj estraroj kaj de la respondantaj konsilioj kaj de la periodaj kunsidoj de la fak–unuiĝoj distriktaj, departementaj, regionaj kaj landaj.
La komisio de tiuj unuiĝoj estas saĝe distribui, rigore respektante la personan konsenton, la manlaborularon kaj la materialojn, la maŝinojn kaj ilojn inter la samfakaj entreprenoj en la agad–kampoj, same kiel, parte kaj iukaze, laŭ la karaktero de la citita produkto, faciligi la varo–makleradon aŭ la konservadon de la produktaĵoj. Tiucele, ili disponas deponejojn, magazenojn, kies reto daŭre pli larĝiĝas, atingante la entreprenojn, establejojn, stacidomojn, havenojn, aerodromojn, en la centroj distriktaj, regionaj, ktp. La organoj de kunordigo –la konsilioj– havas la taskon efektivigi tiun laboron. La konsilianoj estas periode ŝanĝataj. Estas laboristoj kiel ĉiuj aliaj kaj tute ne burokratoj kaj direktantoj. Ĉiu fak–unuiĝo, kia ajn teritori–skala ĝi estas, nur kunordiĝas, distribuas, diskonigas la iniciatojn, proponojn de la diversaj anoj de la unuiĝo, donas informojn kaj statistikajn donitaĵojn kaj tute ne intervenas en la administrado kaj interna vivo de la diversaj entreprenoj kaj servoj. Cetere, ĝi ne havas tiun eblecon sed laŭprincipe kaj difine iu entrudiĝo ĝia ne estas ebla.
La organizo por la kunordigo de ĉiuj produkt–fakoj kaj de ĉiuj funkcioj, kiuj havas la fundamentan signon de la ekonomia aktiveco (nome, la utiligado de la homa laboro kaj de la sociaj havaĵoj, enkalkulanta la organizon de la interŝanĝo, distribuo, socia defendo –pri kiu ni parolos poste–, la organizo, kiun ni nomas horizontala, havas la taskon kunordigi la aktivadojn de la diversaj fakoj lokaj, distriktaj, departementaj, regionaj kaj tutlandaj per la respondantaj ekonomiaj konsilioj. La funkcio de tiuj konsilioj havas, ankoraŭ pli, teknikan kaj ligan karakteron kaj iu ekstera entrudiĝo en la direktadon de la fak–unuiĝoj estas ankoraŭ pli neebla ol en la kunordigado farita de la vertikala organizo. Ĝi estas komisiita por reprezenti kaj esprimi la interesojn kaj la ekonomiajn bezonojn de la lando. Surbaze de la donitaĵoj (opinioj, proponoj, kaj de decidoj devenantaj de la diversaj fakoj) sciigitaj de la pristatistikaj servoj kaj estraroj, ĝi esploras la eblecojn de plilarĝigo aŭ malplilarĝigo de kelkaj produktoj kaj servoj, pri translokigo kaj lokigo, forigo aŭ kreado, de pligrandigo de entreprenoj, de provizado per modernaj teknikoj de iuj aŭ aliaj entreprenoj, por ke ili fariĝu pli ekonomiaj kaj konformaj al bezonoj de sia aktiveco, ktp. La ekonomia konsilio estas administra regulilo aganta laŭ instrukcioj, sugestoj kaj decidoj de la fak–unuiĝoj, kies fonto estas ĉe la bazo: la plej malgranda kolektiv-unuo, la laborejo. Ĝi estas ligilo, nenio pli. Koncerne la nacian ekonomian konsilion, ĝi devas esti konsiderata malpli kiel konstanta estraro, ol kiel kongreso, periode kunvokita, el la delegitoj de ĉiuj ekonomiaj fakoj kaj servoj.
Ĉu estas eblaj tia strukturo, tia funkciado de la ekono–mio kaj de ĉiuj servoj de la socio, en kiu malestas la privata posedanto, la kapitalisto, la entreprenisto, la mas–tro, la submastro, la bankiero, la ŝtato, la impostkolekt–isto, la policisto, la juĝisto, la provoso, la registaro, la parlamento, la partiano ktp? Se antaŭ duonjarcento tiuj linioj estas aperintaj, ili estus aspektintaj kiel sindikatisma utopio. Sed post la sperto de la hispana laborista klaso ideologie direktita de anarkiismo –reprezentita per longa, organizanta kaj revolucia tradicio de la anarkiistaj grupoj kunigitaj en la Iberia Anarkia Federado, entenata en la Nacia Konfederacio de Laboro, tiu skribaĵo aspektas kiel konstruanta programo. En tiu sperto, la tie esprimitaj ideoj estas utiligitaj kaj cent–procente real–igitaj. Pli ol dumil terkulturaj kolektivoj formitaj kaj tute libervole disvolvigitaj donis la vizaĝon de socio sen ekspluatado, sen mastroj, sen bankieroj kaj diktatoroj, kaj de prospera terkulturado dum la tempo de terura milito.
Tutaj socialigitaj industrioj funkciis laŭ tiu skemo kaj en–tenis la tutan aktivecon, de la akiro de la krudmaterialoj ĝis la pograndaj magazenoj, kiuj disponigis la ellaboritajn produktaĵojn al la konsumantoj; ekzemple la lignoindustrio, tutaj industrioj, kiel la bierfarejoj, funkciis kiel komuna entrepreno por la tuta Katalunio, la urba transporto en Barcelono, Madrido kaj en ĉiuj gravaj urboj, la publikaj spektakloj kun la literoj CNT ktp. Ĉio ĉi atestis, ke ne plu estas posedantoj, ke la »posedantoj« estas la laboristoj mem, libere organizataj. Kian riĉan interesan, instruan historion prezentas la faritaĵo de la hispana laborista klaso de 1936 ĝis 1939!


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)