La 15-an de oktobro, homoj en la tuta mondo ekregos stratojn kaj placojn. De Ameriko ĝis Azio, de Afriko ĝis Eŭropo, homoj ekstaras por depostuli siajn rajtojn kaj peti veran demokration. Jam venas al ni ĉiuj la tempo unuiĝi en tutmondan neperfortan proteston.

La regantaj potencoj laboras cele profiton de iuj malmultaj, ignorante la volon de la granda plimulto kaj malestimante la kostojn homan kaj naturmedian, kiujn ni ĉiuj  devas pagi.

Necesas ĉesigi ĉi neelteneblan situacion.
Unuvoĉiĝintaj, ni diskonigos al la politikuloj kaj al la financa elito, kiun ili priservas, ke ekde nun ni, la homoj, decidas pri nia estonto. Ni ne estas varoj inter manoj de politikuloj kaj bankistoj, kiuj nin ne reprezentas.

La 15-an de oktobro, ni kuniĝos en la stratoj por ekigi la tutmondan ŝanĝon kiun ni deziras. Ni pace manifestiĝos, debatados kaj organiziĝos ĝis atingi nian celon.

Estas tempo por ni unuiĝi. Estas tempo por ili aŭskulti nin.
Ni ekregu niajn stratojn tra la mondo la 15-an de oktobro!

Fuente: N-1 Esperanto