Alvoko lukti kontraŭ la transnaciaj korporacioj, ĉefa minaco por la kamparanaj kaj indiĝenaj familioj kaj por la homaro
16a de oktobro de la 2009a, unua tago de internacia agado kontraŭ la transgenaĵoj.
Alvoko lukti kontraŭ la transnaciaj korporacioj, ĉefa minaco por la kamparanaj kaj indiĝenaj familioj kaj por la homaro

16a de oktobro de la 2009a, unua tago de internacia agado kontraŭ la transgenaĵoj.

La transnaciaj korporacioj estas niaj komunaj malamikoj, ili konsistigas la nunan formon de kapitalismo, kiu regas niajn ekonomiojn. Ĉe la kamparanaj regionoj ni suferas ferocan atakon de la kapitalo kaj la transnaciaj entreprenoj kontraŭ la agrokulturado kaj la naturaj riĉaĵoj, ĝi estas privatiga milito el forrabo al kamparanoj kaj indiĝenoj, ŝtelado privatiganta la teron, la biodiversecon, la akvon, la semojn, la produktadon, la agran komercon. Ne temas nur pri la transnaciaj entreprenoj de la agronegocoj, ni parolas ankaŭ pri tiuj sindediĉantaj al la minejaj eltiroj, al la arba unukulturo, al la grandaj akvo-baraĵoj, pri tiuj, regantaj la distribumerkatojn, kaj je ĝenerale pri ĉiuj, okazigantaj la ekspansion de poluantaj industrioj, kiuj estas perforte alproprigantaj la teron, la akvon kaj la teritorion.

Ĵus kiam ni popoloj uzas niajn rajtojn kaj kontraŭstaras tiun ĝeneraligitan senproprigon, aŭ kiam ni estas devigitaj eniĝi en la migrantaj fluoj, ilia respondo estas la krimigo, la subpremo, la politikaj senliberuloj, la murdoj, la hontigaj muroj kaj pliaj militistaj bazoj.

Tial ni La Vía Campesina (La Kamparana Vojo) alvokas lukti kontraŭ la transnaciaj korporacioj je ĝenerale kaj nome kontraŭ Cargill, Monsanto, Nestle Syngenta kaj Walmart, kiuj minacas rekte niajn kamparanajn kaj indiĝenajn komunumojn, tiu estas la vojo de la lukto por la venontaj jaroj –ni deklaras militon kontraŭ la transnaciaj korporacioj.

Tial ni alvokas ĉiujn organizaĵojn, kiuj konsistigas la internacian kamparanan movadon La Vía Campesina, niajn aliancanojn kaj amikojn, la urbajn laboristojn, la civitanojn je ĝenerale por fokusigi nian malkontenton kaj repuŝon kontraŭ MONSANTO kaj la TRANSGENAĴOJ je tiu ĉi 16a de oktobro. Per la entuta lukto-kreemo, kiun ni kapablas, ni aŭdigu nian krion al la mondo.

FOR MONSANTO, NE AL LA TRANSGENAĴOJ !

NUTRAĴA SUVERENECO TUJ !

NI TUTMONDIGU LA LUKTON, NI TUTMONDIGU LA ESPERON

La Vía Campesina


Fuente: En español : RyN