3.ooo homoj partoprenis la manifestacion de ĜKL en Barcelono kun la agitvortoj: LIBERON POR LAURA, SUFIĈE DE SUBPREMADO – NE AL LA LABORA REFORMO, NEK KAPITULACI NEK PAKTI, ESTAS HORO BATALI.

La agitvortoj plej ŝatataj estis: “Liberon por Laura, senpostenigon por Puig”, “Laura, aŭskultu, ni daŭrigas la lukton”, “Ne al la labora reformo”, “Nek labora reformo nek socia pakto”, “La fripuloj mortigas elefantojn” ktp.

 


 

La manifestacio de ĜKL je la 1a de majo en Barcelono havis tre apartan signifon por ĉiuj ni, kiuj kundividis spacon por la protesto kaj la postulo. La ŝtato kidnapis nian kamaradinon Laura Gómez. Nur tiel ni povas nomi la politik-juĝan decidon ordoni prizonon kontraŭ iu, kies sola delikto estas bruligi skatolon kun monsimilaj paperoj je strat-teatraĵo, denuncanta la kapitalismon.

Laŭ ĜKL tiu ĉi 1a de majo estas la lukto kontraŭ la hontiga subpremado, kiun la ŝtato realigas kontraŭ tiuj, kiuj protestas pro la rajtoperdo, kiun tagon post tago pretigas la politikistoj kaj la financistoj por pliriĉiĝi.

La manifestacio haltis antaŭ la palaco de la Ĝeneralitato (registaro) de Katalunio por legi manifeston, verkita de Guillem Martínez (http://info.nodo50.org/A-por-nosotros-A-por-nuestra.html), fare de la Ĝenerala Sekretario de ĜKL-Barcelono, Ángel González. La manifestacio daŭris ĝis la Ramblas kaj poste laŭ la Passeig Colom ĝis la centra ejo de la poŝtservo, kie parolis la Ĝenerala Sekretario de ĜKL Jacinto Ceacero, la ano de ĜKL-Barcelono Javier Zapata kaj la familio de Laura Gómez, kiu legis por ni vortojn senditajn el la prizono de Laŭra Gómez:

«El la prizono mi deziras sciigi al ĉiuj gekamaradoj, ke mi fartas bone. Ke koni la helpon kaj solidarecon de mia familio, de miaj geamikoj kaj de ĉiuj gekamaradoj plifortikigas min. Ke mi dankas la solidarecajn agojn, kiuj estas faritaj por postuli mian liberigon.

«Mi kredas, ke nun pli ol neniam ni devas esti unuiĝintaj kaj ni devas daŭrigi la batalon. Ni ne devas halti. Ni ne rajtas timi.

«Baldaŭ mi eliros el tiu ĉi prizono kaj ree mi estos kun ĉiuj vi sur la stratoj, batalante por la socia revolucio.

«Mi amas ĉiujn vin. Vivu la Unua de Majo kaj vivu la ĜKL!

«Saluton kaj anarkion.»