La egipta popolo estas plian fojon sur la placo Tahrir postulante la tujan eliron de la militistoj, kiuj estras la landon, kaj la punon por la respondeculoj de la subpremo, kiu kaŭzis 33 mortintojn kaj ĉirkaŭ 1.700 vunditojn.

La vendredon 19-an, dekoj da miloj da manifestaciantoj plian fojon okupis la placon Tahrir por postuli la eliron de la Militista Estraro, ekonomiajn mezurojn al servo de la popolo kaj la transdonon de la povo al civila Registaro.

Dimanĉon nokte, la polico eniris en la
placon kun tanketoj, pafante
realajn kuglojn kaj uzante venenajn
gasojn, kiuj ankaŭ provokis
la morton de manifestaciantoj
pro sufoko. Ĝi bruligis la
instalitajn budojn kaj dispe

Dimanĉon nokte, la polico eniris en la
placon kun tanketoj, pafante
realajn kuglojn kaj uzante venenajn
gasojn, kiuj ankaŭ provokis
la morton de manifestaciantoj
pro sufoko. Ĝi bruligis la
instalitajn budojn kaj dispelis
milojn da personoj al la apudaj stratoj.

Sed la respondo
estis nerebatebla. Dekoj da
miloj da personoj denove reakiris la placon ĝis atingi sian unuan
venkon: la eksiĝon de la “Essam Charaf”-a registaro, ke la ŝtata
reala estro, mariscal Hussein Tantauí, proparolanto
de la Militista Estraro, engaĝiĝu aranĝi prezidantajn balotadojn
antaŭ ol julio 2012 kaj deklaru sin preta eĉ transdoni la povon per
referendumo.

La parolado ne utilis por bremsi la lukton de la popolo, kiu daŭre
okupas la placon postulante la punon al la respondeculoj
de la subpremo
kaj la tujan eliron de la militistoj el la
registaro. Naŭ monatoj post la ribelo kontraŭ Mubarak, oni
konstatas la kontinuemon de la militistoj. Tantauí estas Mubarak-a
kopio kaj la polica agado estis samkiel dum la Mubarak-a diktatoreco.

Malgraŭ la balotadoj, kiuj komencas la proksiman lundon 28-an de
novembro, la popolo scias ke ne estas en la balotujoj kie povas
konkeri liberecon kaj rajtojn. La partioj tenis sin ekster la luktoj
aŭ limigis sin kondamni la subpremon. Eĉ la “islamaj Fratoj”,
grandaj preferataj en la
balotadoj, ne alvokis
prezentiĝi sur la placo Tahrir.

 

La egipta popolo disvolvas memorganizan procezon, kiu, momente,
konkretiĝas per manifestaciaj alvokoj kaj per la konkero de la
placo, kie memorganiziĝas la defendo
kaj la provizado. Pli ol 50.000 personoj rezistas sur la placo
okupante ĝin pace kaj denove starigante tri klinikojn de unuaj
helpoj kaj pluraj tendoj.

 

Ahmed Harara
perdis la dekstran okulon pro la Mubarak-a polico. Je la 19-a de
novembro perdis la maldekstran okulon sub la polico de la militistoj.

La manifestacioj ne nur okazas sur la placo Tahrir, en la
Kaira centro, sed ankaŭ ĉe pluraj urboj de la lando, kun alfrontoj
ĉe Aleksandrio kaj Port Said (nordo), Suezo kaj Qena (centro),
Assiut kaj Asuano (sudo) tiel, kiel ĉe la provinco de Daqahliya, ĉe
la Nildelto.

Malgraŭ la
aŭtoritatemaj tendencoj, kiuj analizas la situacion ĉe la
Afriknordo ĉiam de la vidpunkto el la lukto inter ŝtatoj kaj kiu
reduktas la popolojn al nuraj
marionetoj
de la politikaj ludoj el la grandaj potencoj, la popoloj estas
ĉeestantaj, akiras ĉiufoje plian konsciencon kaj estas la ĉefa
faktoro en la ŝanĝoj, kiuj okazas ĉe la Afriknordo.

Alvoko
al la ĝenerala striko

La
Centro de Apogo al la Laboristaj Sindikatoj (CALS) elsendis
komunikaĵon, kiun ni tradukas

23-a de
novembro de 2011:

La egipta popolo estas plenumanta heroan
lukton kontraŭ la subprema maŝino, kiu superis ĉiujn limojn, ne
nur mortigante dek civitanojn per kugloj de reala pafo sed ankaŭ
uzante gasajn bombojn, kiujn oni uzas je kemiaj militoj. Tio estas
naŭza krimo, kiu estis finigita
de parolado de la prezidanto de la militista konsilo, kiu enhavis
iujn decidojn, kiuj pruvas ke niaj leĝoj estas unuflanke kaj la
popolo, kiu petas liberecon kaj dignan vivon, aliflanke. Tuj post tiu
parolado, la fortoj de sekureco daŭrigis siajn barbarajn atakojn
uzante armilojn, pri kiuj spertuloj asertas ke ili estas
malpermesitaj internacie.

Lia
ekscelenco la marŝalo ne forgesis
nombri
en lia parolado la obstaklojn, kiuj estis solvitaj dum la lasta
periodo de ŝtata regado. Inter ĉi tiuj obstakloj li citis la
laboristajn strikojn, kiuj estis priskribataj dum la lastaj monatoj
kiel “radikalaj depostuloj” por alfronti la egiptajn laboristojn
kun la cetero de la popolo. Ili tiel intensigas lian tendencon – post
eviti
la egiptan revolucion – daŭrigi la samajn malnovajn ekonomiajn
politikojn kontraŭ la malriĉuloj kaj ĉ
efe
kontraŭ la laborista klaso, kiu ricevis la unuan baton post la
januara revolucio,
publikigante
leĝon, kiu
krimigis
la amaskunvenojn kaj la strikojn kaj kiu
kondukis
la laboristojn antaŭ militistaj tribunaloj simple pro postuli liajn
leĝajn rajtojn.

La kugloj de
la bravulaĉoj de la mastro de New Star Co. (konfekcio de vestoj) ĉe
la
libera
areo de Port Said, kiuj estis direktitaj kontraŭ elstarataj
laboristoj la pasintan semajnon – simile al kion faras aliaj mastroj
por
timigi
la laboristojn – estas egalaj ol la kugloj uzitaj je la murdoj de la
fortoj de sekureco kontraŭ la libereco de la egipta popolo.

La
CALS substrekas la akcepton de la postulaĵoj de la egipta revolucio,
komencante per la aresto de la aŭtoroj de ĉi tiuj amasaj krimoj kaj
liaj
respondeculoj,
kiuj ankoraŭ daŭras je liaj postenoj, la formado de registaro de
nacia savo, kiu
prenas
sur sin
ĉiujn
funkciojn de la milita konsilo kaj
desegnas klaran ekonomian
politikon por ke la venonta periodo certigu politikan kaj ekonomian
decan vivon por la egiptaj laboristoj kiel ĉefan faktoron en la
produktado, kaj ne kiel mastrajn sklavojn, kaj fine la publikigo
de la leĝo pri sindikataj liberecoj, kiun la S-ro Sharaf-a registaro
prokrastis.

La CALS reasertas ke la
sola vera leĝeco, kiun devas subteni ĉiuj partioj estas la
revolucia leĝeco kaj alvokas ĉiujn egiptajn laboristojn por eniri
al ĝenerala striko kaj por kunigi la malfermitajn
amaskunvenojn sur ĉiuj placoj de la egiptaj urboj por atingi
la postulaĵojn de la revolucio.

 

Laborteamo
por la Afriknordo de la Sekretariaro de Internaciaj Rilatoj de la
ĜKL.

 

Filmetoj en arablingvo sur la lastaj eventoj ĉe Egiptio

 

 

Fonto: RyN