Traducción del llamamiento a la solidaridad de Vía Campesina de Honduras
Traducción del llamamiento a la solidaridad de Vía Campesina de Honduras



honduro

Alvoko
pri solidareco de La Kamparana Vojo
el Honduro

La 12an de aŭgusto de la 2009a

Hieraŭ nokte, je la 23:23a –post la
starigo de la
elirblokado, kiu komencis je la 22a– nekonatuloj el krem-kolora
Toyota aŭtomobilo
kun licenc-plato «PCA 1981» pafis kontraŭ la
oficejo de
La Kamparana Vojo en
Honduro, kiun kunordigas la kamarado Rafael Alegría. Tiu ago estis
klara atenco kontraŭ niaj sociaj organizaĵoj
kaj
gvidantoj, kiuj estas ĉefronte de la
kontraŭstaro
al la puĉo. Ni memorigas vin pri tio, ke
antaŭ 15
tagoj eksplodis bombo, taŭga por mortigi 15 homojn, en la
sidejo de la
Sindikato de Laboristoj de la
Industrio pri
Trinkaĵoj kaj Similaĵoj
(STIBYS).
Hodiaŭ estas aldonita tiu plia krima ago
kontraŭ la
oficejo de
La Kamparana Vojo.
Tiuj du menciitaj organizaĵoj estas parto de la
Nacia
Konstraŭstara

Fronto
Kontraŭ la Puĉo
.

Ni
kondamnas
tiun agon, ĉar
la agado de
La Kamparana Vojo
kaj de la
Nacia Konstraŭstara
Fronto Kontraŭ la Puĉo estas
tute pacemaj. Ni aldonas, ke rimarkinde, kiam oni starigas
elirblokadon, la nursolaj homoj, kiuj rajtas moviĝi tra la
stratoj, estas la policanoj.

La Kamparana Vojo en
Honduro alkovas la naciajn kaj internaciajn organizojn pri homaj
rajtoj, por ke ili atentu ne nur tiun agon kontraŭ
ĝia
sidejo kaj gvidantoj sed ankaŭ la defendon de la homaj
rajtoj de la tuta hondura popolo kaj de la gekamaradoj, kiuj staras
surstrate ekde antaŭ 46 tagoj je kontraŭstaro
al la
puĉo. La gvidanto Rafael Alegría komentas, ke «la
popolaj rajtoj estas reale perfortitaj». Tiu ĉi estas
bedaŭrinda situacio, ĉar, ekde kiam ekis la
kontraŭstaro, estis multaj bunditoj, murditoj, kaptitoj,
malaperiĝintoj kaj multaj pliaj perfortaĵoj
al la
homaj rajtoj de la honduranoj».

Laŭ la antaŭinformo de iu el la
juraj
konsilantoj de la Nacia Konstraŭstara
Fronto Kontraŭ la Puĉo centoj
da homoj estis bundataj kaj pli ol 40 arestitaj, kiel rezulto de
perfortaj agoj, kiuj okazis hieraŭ vespere je la fino de
pacema kaj amasa mobilizo. La aro de advokatoj de la Fronto
prezentis apelacion de
habeas corpus
por atingi la liberigon de la gekamaradoj arestitaj
hieraŭ.
La gvidantaro de la Fronto asertas, ke tiujn perfortaĵojn
okazigis homoj fremdaj al la protesto, kiuj estis komisiitaj de la
puĉistoj por fifamigi la pacemajn protestojn, kiujn
disvolvis la Fronto. La arestitoj estas akuzataj pri ribelo,
terorismo kaj perfido al la patrio, inter aliaj krimoj.

Rimarkas
Alegría: «La
Kontraŭstara Fronto ne respondecas pri tiuj
okazaĵoj.
La principoj kaj la sinteno de la Fronto estas la pacema
marŝado, la pacema protesto, la pacema mobilizo. Neniam ni
uzas aŭ alvokas perfortajn agojn. Ŝajnas, ke
tiuj
agoj estas faritaj de grupoj, celantaj la fiaskon de la socia
mobilizo kaj kiuj okazigas ĉi tiun situacion, kaj ni
asertas
kategorie, ke ni havas nenian respondecon pri tiuj ĉi
okazaĵoj».

Kaŭze
de ĉio
okazinta dum la lastaj 24 horoj
La Kamparana Vojo
el Honduro alvokas
La Internacian Kamparanan
Vojon
,
la sociajn movadojn kaj naciajn kaj internaciajn
organizaĵojn
pro homaj rajtoj, por ke ili sendu mesaĝojn

delegitarojn, apogante la homajn rajtojn en Honduro, kaj helpu
haltigi tiom da maljusto kaj perforto kontraŭ la
sendefenda
hondura popolo.

Bonvolu
sendi
denoncan
kaj/aŭ solidarecan leterojn al la sekvaj adresoj:

Secretaría
de Estado de Seguridad Pública.

Coronel
Jorge Rodas Gamero
Fax:
(504) 237-9070/ 220-55-47 Correo: sseg.06@hotmail.com


Fiscalía de los Derechos Humanos
Lcda. Sandra Ponce
Fiscal Especial de Derechos Humanos
Tegucigalpa, Honduras
Fax: (504) 221-3656 Correo:
ponce10s@yahoo.com.ar


Comité para la Defensa de los Derechos
Humanos (CODEH)
Presidente Andrés Pavón
Correo: andres@codeh.hn, codeh@codeh.hn

Comité de Familiares de Detenidos
Desaparecidos en Honduras (COFADEH)

Coordinadora Bertha Oliva
Correo: mail@cofadeh.org

La Vía Campesina de Honduras
Correo: laviacampesina@cablecolor.hn


Pliajn informojn pri La Kamparana Vojo:
SAT

Pliajn informojn pri la
kontraŭstaro al la puĉo ĉe
Honduro
(hispanlingve): Movimientos sociales

Original en: CGT Castilla y León


Fuente: Esperanto