Rezoluzipropono por la punkto 5 - Socia agado de la ĜKL de Katalunio: lukto por la loĝejo, kontraŭsubprema kaj kontraŭfaŝisma lukto, lukto por la sociaj rajtoj (abortigo, publika spaco, ktp), la defendo de la teritorio (medio, ktp) kaj la nutra sendependeco.


ENKONDUKO



ENKONDUKO

Unu el la intencoj de ĉi tiu rezoluzipropono, kaj kiu sintezas la sekvantan argumentadon estas diri per laŭta kaj klara maniero, ke la aktuala sendependisma procezo estas el naciisma karaktero, kaj sekve kontraŭa al la anarkiisma ideologio, ĉar ĝi inkluzivas ekzekutistojn kaj viktimojn laŭ la sama kategorio kaj ignoras la klasantagonismojn.
Ni ne devas senkuraĝiĝi nek subteni molajn sintenojn kaj paroladojn ĉi-rilate, ĉar nuntempe pli ol neniam necesas kontraŭkapitalisma kaj de klaso fronto, kiu tute diferencas de la naciismo kaj la reformisma socialdemokratio.
Ĉie estiĝas urbaj movadoj, tajdoj el ĉiuj koloroj, oni postulas kaj praktikas la civitanan malobeon kontraŭ ĉi tiu kontraŭpersona sistemo kaj oni konstruas alternativojn de la bazo al supre.
Estas tempoj de rompo, ne de reformoj, ke ne okazos al ni samkiel dum la transiro.
Kaj atentu, ĉar la faŝismo ankaŭ varbadas adeptojn, necesas la ideologia kontraŭpezo de organizoj, kiel la ĜKL; ĉar povas esti revolucio, sed de kontraŭa tendenco al tiu dezirita de ni.
Kaj post ĉio antaŭa kaj por memdetermini nin kaj atingi la realan sendependecon, du bazaj aferoj: konscienco de klaso kaj alpropriĝo de la rimedoj de produktado.

ARGUMENTADO

Ideologiaj diferencoj kaj difino de popolo
Laŭ kongresaj interkonsentoj kaj tekstoj ĵuse eldonitaj de la ĜKL pri la sendependisma proceso, oni alvokas la rajton de memdetermino de la kataluna “popolo”, difinita de kulturo, lingvo kaj teritorio. Kaj per natura maniero oni interligas tion kun la anarkiisma idearo, kiu protektas la rajton de memdetermino de individuoj kaj kolektivoj kaj la federaciismo inter ili.
Sed oni ignoras, ke la rajto de memdetermino de popolo temas pri tute malsamaj ideologiaj karakteroj laŭ la difino de “popolo” uzita de ni.
Kiam ĉi tiu ekskluzive konsistas el kulturo, lingvo kaj teritorio, oni parolas pri la ideo de popolo-nacio, kiu stariĝas, kiel politika subjekto kaj memdeterminas sin, plenumas sian liberecon venkante en nacia lukto.
En la nacio, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj kuniras kaj ĉi tio ne estas anarkiismo, estas naciismo, hispana, kataluna aŭ bulgara.
Se kiel popolon, oni konsideras la fidelulojn al religio, aperas la cionismo, branĉoj de la kristanismo, de la islamo…
La popolo, kiel ni vidas, povas identiĝi kun nacio aŭ religio, raso, gento aŭ socia klaso; kaj tiu koncepto estas nedisigebla de la ideologio, kiun oni havas.

La vera memdetermino

Tiel do, laŭ la statuto: “la ĜKL difinas sin kiel anarkisindikatisma kaj sekve: klasema, sendependa, memadministrada, federaciisma, internaciisma kaj liberecana”.
Kaj la ĜKL samtempe estas ĉio tio, ne io aŭ aparte aliaĵo. Sekve, kiam oni parolas pri la rajto de memdetermino de la popolo, oni devas ankaŭ kaj fundamente paroli pri vidpunkto de klaso, kaj konsideri, kiel popolon, la popolajn klasojn, la ‘komunan popolon’.
Estas la popolo, la laboristoj kun konscienco de klaso, kiuj stariĝas, kiel politika subjekto, kiuj memdeterminas sin, kaj tute plenumas sian liberecon, venkante en la lukto de klasoj.
Kaj tio tute ne rilatas kun la netaŭge nomita sendependisma proceso en Katalunio, nek la Kataluna Vojo, nek la ANC (Kataluna Nacia Asembleo), nek iu el la partioj apogantaj ĉi tiun proceson, per kiu oni viktimigas parton el niaj oligarĥaj ekzekutistoj kaj ili sidigas ilin kun ni.
Krome la memdetermino subtenata de la ĜKL tute ne rilatas kun demandoj formulitaj el kiu vin prirabas, nek kun la konstruo de nova ŝtato.
La memdetermino de kaj la kataluna kaj la hispana (kaj la bulgara) popoloj okazos per la alpropriĝo de la rimedoj de produktado, kiel dum la kolektivigoj je 1936, por, kiel diras kamarado, antaŭeniri en la proceson de reala sendependeco anstataŭ esti nura sekvanto de la proceso de simbola sendependeco, kiu tiom interesas la hispanan kaj katalunan burĝarojn.

Faŝismo, ĝia natura malamiko: la konscienco de klaso
Aliflanke taŭgas konsideri la eŭropan kuntekston, en kiu la faŝismo fortiĝas laŭ rekrudiĝas la konsekvencoj de la krizo-trompoŝtelo suferata de ni.
La faŝismo konsideras, kiel sian naturan malamikon, la konsciencon de klaso; ĝi aneksas al sia parolado sociajn aferojn, tamen estas milda parolado pri tiu temo, neniam traktante la klasantagonismojn, kiuj estas la bazo de la sociaj rilatoj.
Kaj sendube la faŝismo plivigligas kaj pliakrigas la naciisman paroladon, identigante la sociajn depostulojn kun la naciaj.
Ankaŭ la maldekstrularo estas trairita de la ideo pri nacio, patrujo, sed ĉi tiu devas maksimume esti komplemento al la fundamenta ideo pri klaso.
Nome, la specifa pezo de la ideoj pri nacio kaj klaso devas esti ĝuste male al tiu, kiu okupas en nia natura malamiko, la faŝismo.

Kontraŭkapitalisma kaj de klaso fronto, malmola parolado
Tre gravas, ke stariĝos reala fronto el maldekstruloj, kiu kunigas la kontraŭkapitalisman kaj de klaso aktivularon, kiu de sube al supre plivigligas tiun paroladon, kaj la ĜKL povas kaj devas esti modelo, ene kaj ekstere de Katalunio.
Kontraŭ tio, kion iuj proponas, eĉ de la simple taktika vidpunkto, dum ĉi tiuj tempoj de rompo, oni devas veti por malmola parolado, kiu klare malproksimiĝas de la naciismo kaj de la reformisma socialdemokratio.
Tiuj, kies lukto estas la nacia per sociaj nuancoj, jam kalkulas tra la tuta lando kun ampleksa aro de reformismaj organizoj kun tendencoj porhispanaj, porkatalunaj…, kiel la PSOE, CCOO-UGT, Procés Constituent, ANC, CUP, ERC, ICV aŭ Bildu.


Konkludo
Por fini, ni povus citi Bakunin-on, Prudonon,…, tamen ni elektas saĝajn socialistojn, kiuj siatempe formulis tion de ‘iu patrioto, iu idioto’.
La vorto idioto estas de greka origino. La Respubliko estis ŝtato, kiu protektis la interesojn de la reganta klaso (ne voĉdonis la sklavoj, la virinoj…) kaj la membrojn de ĉi tiu klaso, kiuj ne partoprenis aŭ ne sciis pri la Respubliko, pri la interesoj de ilia klaso, oni nomis ‘Idiotoj’ (la radiko estas idios: tio propra, tio privata. El tio devenas la vorto idiomo)
Sekve, kiam numtempe laboristo perdas sian konsciencon de klaso favore al sia patriotisma konscienco, oni povas diri, laŭte kaj klare, ke ‘iu patrioto, (estas) iu idioto’, laŭ la priskribita etimologia senco.
Serĉi la emancipon de la kataluna laborista klaso en la nuntempa naciisma proceso, estas kvazaŭ falas viajn domŝlosilojn sur malluma strateto kaj vi serĉas ilin sur la avenuo ĉar tie estas pli lumo.

PROPONOJ
• La ĜKL protektas la lingvon kaj la diversajn kulturojn de la laboristoj; neniam la kulturoj kaj lingvoj de la nacioj nek la ŝtatoj.
• La nuntempa sendependisma proceso en Katalunio kunigas la ekzekutistojn kaj la viktimojn, tial ĝi kontraŭas la rajton de memdetermino de la popoloj protektata de la anarkiismo.
• La ĜKL asertas, ke la bazo de la sociaj rilatoj lokiĝas je la prirabado de iu klaso sur alia, ne je la prirabado inter nacioj, religioj aŭ rasoj.
• La emancipiĝo kaj memdetermino de la laborista klaso realiĝos per la alpropriĝo de la rimedoj de produktado, kiel bazo por konstrui la socio de egaluloj, kiu devas anstataŭi la mortantan kaj libermortigan kapitalismon.
• La ĜKL partoprenos en ĉiuj tiuj iniciatoj rilatitaj al la ideoj de ĉi tiu rezolucipropono kaj en ĉiuj niveloj kaj medioj de la socia kaj politika agado, forĵetante la aliancojn kaj stabilajn interkonsentojn kun ĉiu klaso de organizoj malproksimiĝantaj de ĉi tiuj ideoj. Same, ĝi forĵetos tiujn iniciatojn, kiuj pretendas loki la nacian lukton en la kadro de proponoj de interklasa karaktero kaj rajtimigaj de la nuntempa modelo de sociaj rilatoj.