Declaración del Frente de Estudiantes Libertarios de Chile ante el asesinato del comunero mapuche Jaime Mendoza Collío
Plian fojon mapuĉa komunumano estas mortigita de pafoj de la murdista ŝtato. Tiu estas la respondo fare de la burĝa institucio, kiu reagis nur per subpremado kontraŭ la penjioj, kiuj koherente luktis por defendi siajn rajtojn pri tero, libero kaj inda vivo.

La ŝatato fuŝe klopodis scenigi trompaĵon pri la mortigo de la kamarado, ŝajnigante alfronton. Tamen la nerefutebla evidenco montris la kontraŭon : la ŝtataj hundoj murdis lin per pafo de minimuma distanco kaj sur la dorso.

La subpremado de la ĉilia ŝtato plifortigis antaŭ la heroa kontraŭstaro, kiun la mapuĉaj komunumanoj eltenis je defendo de siaj vunditaj rajtoj. Lukto, kiu kostis la malliberigon al pluraj kamaradoj, la invadon de iliaj komunumoj kaj sisteman subpremadon al iliaj familioj.

Ni prezentas nian plej fundan kondolencon al la familianoj kaj komunumo de Jaime Collío kaj al ĉiuj mapuĉaj politikaj malliberuloj ni kuraĝigas kaj ni asertas, ke ili ne restas solaj. Ni alvokas surstratiĝi proteste kontraŭ la ĉilia ŝtato. Ĉiuj sektoroj de la popola movado montru sian repuŝon antaŭ tiu fiega ago.

Pro la reakiro de la praaj teroj !

Pro la memdetermino de la mapuĉa popolo !

Sufiĉe de subpremado kaj invado al la komunumoj !!!

Tujan liberon por ĉiuj mapuĉaj politikaj malliberuloj !!!

Jaime Mendoza Collío, Alex Lemún, Matías Catrileo vivas en tiuj, kiuj luktas !!!!

Fuente: Hispanlingva deklaro ĉe FEL Declaración en español en FEL