Artikolo pri Bakunin verkita de Julio Reyero publikigita de NKL (http://www.cnt.es/noticias/bakunin-nacionalismo-estado-y-religi%C3%B3n) kaj esperantigita de Jesús González

 

Malnova universitata instruisto asertis, ke de la Omajadoj de la Kalifujo de Kordovo ne estis okazintaj kontribuoj tiel gravaj pri irigacio, kiel tiuj, kiujn tiam ili alportis al la ibera duoninsulo. Same ni povus aserti, ke la granda plenformigo de tio, kion nuntempe ni konas, kiel anarkiismon, estis farita de la rusa revoluciulo antaŭ nun ducent jaroj.

 

Malnova universitata instruisto asertis, ke de la Omajadoj de la Kalifujo de Kordovo ne estis okazintaj kontribuoj tiel gravaj pri irigacio, kiel tiuj, kiujn tiam ili alportis al la ibera duoninsulo. Same ni povus aserti, ke la granda plenformigo de tio, kion nuntempe ni konas, kiel anarkiismon, estis farita de la rusa revoluciulo antaŭ nun ducent jaroj.

Kun liaj trafoj kaj eraroj, kiel ĉiu homo, kiu riskas, hezitas kaj elektas tion, kion li komprenas, kiel la plej bona eblo, Bakunin ne estas pensaro nek statika ago lumigita de la divolo. Kiel multaj aliaj, kiuj antaŭis al li kaj postvenos lin (Berkman, ekzemple), la kontraŭstaro de la ideoj kaj la praktika elmontro plibonigos iujn el liaj detaloj kaj aliaj restos reviziotaj de la sekvaj generacioj. Unu el la ĉefaj estas la vidado, kiun li havas pri la kulturo, uzita de multaj por pravigi la ekziston de la ŝtato. La politika realaĵo de Eŭropo elĉerpita de militoj, kiuj preparas la proksiman, faras, ke la patro de la anarkiismo interpretis, kiel eliron, iun kuniĝon de la slavaj popoloj, kio okaze estis uzita ene de la liberecana mondo, kiel grava referenco por pravigi la apogon al la nuntempa naciismo. Sed tiu ne estas la lasta vorto eldirita de Bakunin ĉirkaŭ la nacia afero, sed, tre kontraŭe, li sciis duonvidi malmultan tempon poste la kaptilon, kiun enhavas la nomitaj «apartigaj faktoj».

Naciismo

En la skribaĵoj de etapo de sia vivo pri ĉi tiu afero Bakunin asertis, ke «ĉiu popolo kaj ĝis la plej malgranda etna aŭ tradicia grupo havas sian propran karakteron, sian specifan manieron ekzisti, paroli, senti, pensi kaj agadi; kaj ĉi tiu propra sinteno konsistigas la esencon de la nacieco, rezultato de la tuta historia vivo kaj kompleta sumo de la fundamentaj kondiĉoj de tiu popolo».

Sur esprimaĵoj, kiel ĉi tiu, apogis sin tiuj, kiuj super ĉiu politika projekto, celas nur la sendependecon de «ilia nacio» per la kreo de propra regno, kun iuj maldekstrismaj ornamoj, kaj kiuj teoriadante el la senŝtata vivo favore vidas ankaŭ la sendependecon de kulture unuforma teritorio. Sed eĉ ĉi-epoke, Bakunin ankaŭ diras, ke «ni devus meti la universalan homan justecon super ĉiuj naciaj interesoj. Kaj forlasi unufoje por ĉiam la falsan principon de la nacieco, ĵus elpensita de la despotoj de Francujo, Prusujo kaj Rusujo por premplatigi la suverenan principon de la libereco». Eĉ tiam, defendante la rajton de la nacioj disvolviĝi sen enmiksiĝoj, Bakunin komprenas tiun liberecon, kiel «konsekvencon» de la libereco de la individuo, kiu respondeciĝas pri siaj decidoj, kaj ne kiel principo super ĉi tiu, kio ĉiam okazas fine.

Tiu sana kaj natura preskaŭ obsedo pri la individua libereco super la politikaj konstruoj, klara influo aŭ afineco kun Stirner, faras al li identigi la naciajn konstruojn pli kun la problemo ol kun la solvo, kaj jarojn poste li klare defendos ĉi tiun sintenon kontraŭan al la limsignado de la teritorioj laŭ la ordonoj de la burĝaro kaj la forto pruvita per la milito.

La ŝtato

Post sia eliro el malliberejo kaj ĝis sia morto, li jam esprimiĝas tiel: «La Ŝtato estas la plej malgranda frato de la Eklezio, kaj la patriotismo, tiu virto kaj tiu kulto de la Ŝtato, ne estas alia aĵo ol spegulbildo de la dia kulto… la Ŝtato ĉiam estis la heredaĵo de privilegiita klaso… sed por la bono de la ŝtato oni bezonas, ke estu ajna privilegiita klaso, kiu interesiĝas por ĝia ekzisto, kaj ĝuste estas la solidara intereso de ĉi tiu privilegiita klaso, kio oni nomas patriotismo… La fiziologia elemento estas la ĉefa fundamento de ĉiu patriotismo, simpla, instinkta kaj brutala». Por kompletigi la trompon, tiun solidaran intereson de la privilegiita klaso oni kaŝas per popola intereso komparante la intereson de la kokinoj de la korto kun tiu de ilia mastro, kiu manĝas ilin, sub la trompa premiso, ke ĉiuj konsistigas tiun korton.  

Kiel ni vidas Ŝtato, Nacio kaj Religio kuniras laŭ Bakunin kaj de tiam ankaŭ por ĉiuj tiuj, kiuj identigitaj kun la anarkiismo lernis el lia programo. Kaj ili kuniras ĉar Bakunin komprenas, ke tiu politika maniero organizi la socion ĉefe havas aŭtoritateman karakteron, kaj sekve pli frue aŭ pli malfrue subpreman de ĉia libereco.

La instinkto de povkonservado estas tio, kio kaŭzas, ke Bakunin malfidas la marksisman teorion pri la fino de la strukturoj de la ŝtato en la lasta revolucia etapo. Bakunin parolas pri la ŝtato, kiel «grandega tombejo kie, […] lasas sin buĉi kaj entombigi malavare, milde, ĉiuj veraj aspiroj, ĉiuj vivantaj fortoj de lando», kaj frue avertas pri la tendenco pliintensigi ĝian totalisman karakteron.

Eĉ en etapoj de pli malgranda premo sur la individuoj, kiel povis kredigi la burĝaj demokratioj, Bakunin ankaŭ malfidis de la lupoj kun haŭto de ŝafo: «anstataŭ esti garantio por la popolo, la reprezenta sistemo kreas kaj garantias la konstantan ekziston de registara nobelaro kontraŭa al la popolo». Diras la rusa revoluciulo pri la universala voĉdonado, ke nur estas kaptilo malantaŭ kiu «kaŝas sin la vere despota povo de la ŝtato, baziĝante sur la bankaro, la polico kaj la armeo», «bonega rimedo por premi kaj ruinigi popolon en nomo kaj sub preteksto de falsa popola volo».

La religio

Estas la materiala realaĵo, kio antaŭas la ideojn kaj sekve estas la ŝtata konstruo, kiel maniero de regado, kiu estas devigita serĉi pravigon al sia despota ekzisto tiel en pasinteco idealigita de komunaj origino kaj moroj (naciismo), kiel en la tria nepra elemento: la religio.

En Federaciismo, Socialismo kaj Kontraŭteologismo, Bakunin lernas el la grandaj klerismaj kaj kontraŭklerikalaj ateistoj por tute plifirmigi sian kontraŭaŭtoritateman karakteron. Se oni pretendas liberigi la homaron de ĉia subprema aŭtoritato, fundamentas fini kun la praa fonto de la aŭtoritato, tio estas, la ideo pri dio. Ĉi tiu volo esti ateisto se oni volas esti libera, kiu dividas kun Stirner, estis unu el la centraj ideoj de la liberecana movado malgraŭ la fantaziaj provoj trovi en la kristanismo aŭ eĉ en la islamo komunajn punktojn, kiuj povis kunvivi.

Malmultajn fojojn oni trovos tiel sintezan kaj klaran dedukton, kiel tiu, kiun la rusa revoluciulo prezentas en Federaciismo, Socialismo kaj Kontraŭteologismo: «Escepte, ke oni volus la sklavecon, ni nek povas nek devas fari la plej malgrandan koncesion al la teologio, […] kiu volas adori dion devas rezigni sian liberecon kaj sian homdignon: Dio ekzistas, sekve la homo estas sklavo. La homo estas inteligenta, justa, libera, sekve dio ne ekzistas. Ni defias tiun, kiu kapablas eliri el ĉi tiu rondo».

Ni ne povas malgravigi la intelektan kaj ekzemplan heredaĵon, kiun ni ricevis de Mijail Bakunin pri la menciitaj aspektoj se ni volas honori lian memoron en la ĝustaj terminoj, kiujn li meritas. Kaj, ĉefe, kiam 200 jarojn post lia naskiĝo ni vivas historian momenton en kiu surprizas nin la valideco de la ideoj por kiuj li luktis dum la tuta sia vivo.


Fuente: http://cnt.es/