»Kiu povus kalkuli ĉiujn murdojn, sangverŝadojn, hekatombojn, mortpafojn, krimojn, per kiuj la religia fanatikeco kaj mistika netoleremo sangokovris la teron, sur kiu la homaro treniĝas dispremite de tiu ĉi sangavida tirano, kiun adorigi al ni la religiaj kastoj donis al si kiel mision?«

Sebastiano FAURE

Ni devas konfesi, ke en Bulgario la eklezio havas nek tian potencon, nek tian influon, kiujn gi havas Okcidente kaj precipe en la landoj, kie katolikismo estas superanta aŭ oficiala religio, por ke ĝi povu ludi la saman socian rolon. Nia popolo multkaŭze estas fremda al la religia fanatikeco kaj la eklezio en Bulgario estas institucio malforta de aŭtoritato. Tiel estis almenaŭ antaŭ la stariĝo de la stalina diktaturo. Ĉi–lasta, fakte, per sia sistemo de perforto, kiu puŝas la popolamasojn al izoliĝo en si mem, sekve al plifortigo de la mistikismo, ankaŭ per siaj malsukcesoj sur la sociala tereno, provokantaj disreviĝon kaj fuĝon for de la vivo, certe grave kontribuis al certa renaskiĝo de la religia sento kaj al plifortiĝo de la eklezia influo. Sed ni ne kredas, ke tio kondukos al profundaj sanĝoj en tiu sfero de la spirita vivo de nia popolo. Konsekvence, por la bulgaraj anarkiistoj, la demando pri la eklezio ne povas okupi tian gravan lokon en niaj antaŭvidoj pri la morgaŭa socia rekonstruo, kiel en multaj aliaj landoj. Tial ni traktas la demandon prefere el pure teoria vidpunkto, kiel praktikan problemon por konservi pli kompletan karakteron al ĉi tiu pritraktado.

Cetere, la demando ne estas tute senigita je praktika graveco, se oni konsideras la ĝenerale rimarkitan plifortiĝon de la eklezio en la internaciaj rilatoj, kaj ties aktivigon sur la politika tereno per kreo de kristan–demokrataj partioj, iniciato kiu eble ne preterpasos morgaŭ nian landon.

Alia anticipa rezervo estas necesa. Oni devas fari esen–can diferencon inter religio kaj eklezio, malgraŭ tio ke la unua kondiĉas la ekziston de la dua. Religio povas ekzisti sen eklezio. La fakto, ke iuj homoj kredas je superteraj fortoj, aŭ ke ili havas mistikan kondutadon rilate la universon kaj ĝin perceptas plimulte per siaj sentumoj, ne prezentas ian danĝeron por la socio. Ĉiu estas libera kredi je kio li volas. Estas sciate ankaŭ, ke homoj kiel TOLSTOJ, GANDI k.a., kiuj havas nenion komunan kun la malklereca superstiĉo, siamaniere estis religiaj, fakto, kiu ne malhelpis al ili esti, ankaŭ siamaniere, »revoluciuloj«, kaj profunde deziri radikalan rekonstruon socian kaj serioze aktivi pri ties efektiviĝo. La socia danĝero ekestas en la momento, kiam la religio organiziĝas en eklezio, en socia institucio, cele al trudado de sia superrego sur la spiritoj kaj koroj de ĉiuj homoj. Tiam ĝi fariĝas institucio de la aŭtoritato, kiu, koncerne sian malutilan rolon, neniom cedas al la ŝtato kaj al la proprieto; iafoje ĝi ilin eĉ superas. Tial, la anarkiistoj aktivantaj por la plena liberiĝo de la individuo kaj socio el la aŭtoritato –politika aŭ socia, ekonomia kaj spirita– opinias necesaj same la neniigon de la eklezio, kiel tiun de la ŝtato kaj proprieto.

Historie la eklezio naskiĝas paralele kun la proprieto kaj la ŝtato, iuokaze ĝi ilin eĉ antaŭas malgraŭ tio, ke iafoje en sia strebado ununure mastri la homajn korpon kaj animon, ĝi ekkonfliktas kun la ŝtato kaj mem kreas sian propran ŝtaton. Malgraŭ ĉio tio ĝi sin ligas al la proprieto kaj al la ŝtato en ilia komuna strebado regadi super la homoj. Samtempe ĝia rolo estas de »supera« kvalito, ĉar ĝi sanktigas la ŝtatan kaj aŭtoritatan proprieton. Tia estas precipe ĝia historia rolo. Tiu ĝia krima kunkulpeco en ĉiuj malbonoj, kiujn la ŝtato kaj la proprieto kaŭzis al la homaro dum ĉiuj pasintaj civilizoj kiel kaj precipe dum la kristanisma civilizo –malbonoj, kiujn la eklezio ĉiam pravigis kaj sanktigis– duobliĝas per la krimoj, kiŭjn ĝi mem senpere plenumis. Milojn da paĝoj oni povas plenigi per la krimoj rektaj kaj malrektaj de la eklezio, –de ĉiuj eklezioj el ĉiuj konfesioj.

Kiel institucio de la aŭtoritato la eklezio distingiĝas per sia plena neado de ĉia spirita progreso. En la homhistorio ĝi estas personigo de la mallumo. Kiom da bibliotekoj estis neniigitaj kaj forbruligitaj ordone de la ekleziaj episkopoj el ĉiuj konfesioj! Kiom da sciencaj veroj estis sufokitaj, neniigitaj antaŭ ol atingi al la homoj kaj fariĝi ties posedo, aŭ estis malakcelataj dum jarcentoj en sia rolo lumigi la homkonscion kaj trabati al ĝi la vojon por universala progreso! Kiom da kapoj de grandaj sciencistoj, artistoj, edukistoj, klerigantoj la eklezio detranĉis! Kiom da elŝiritaj langoj, palisumitaj kapoj, kiom da bruligitaj aŭ diskarnigitaj vivantaj korpoj, kiom da senkulpaj viktimoj en la nomo de tiu sangmakulita monstro nomita Dio! La nomoj GALILEJO, Ĝordano BRUNO, HUS, estas de ĉiuj konataj, sed kiom da aliaj nekonataj pasis tra la fajro de la eklezio, sen eniri kun siaj nomoj en ĝian martirlibron, malgraŭ tio, ke multaj el ili ne havis pli etan valoron ol tiuj, kiuj estas konataj. Ni lasu flanken la aliajn ekleziojn el la pli foraj epokoj kaj por ni pli fremdaj, kaj ni limiĝu nur je la katolika eklezio; la sangmakulita figuro, kiun ĝi skulptis al si estas sufiĉe malbonaŭgura, por ke ĝi meritu la eternan malbenon de la homaro kaj ties plenan kaj senkondiĉan rifuzon ĉe la rekonstruo de iu socio, kie la ununura religio inter la homoj devas esti la interhelpo kaj la sociala solidareco.

Ni ofte uzas la vorton inkvizicio, ne malofte ni parolas ankaŭ pri krucmilitoj, sed neniam ni povas klare prezenti al ni la teruron, kiu kasiĝas malantaŭ tiuj malbonaŭguraj esprimoj. Se kalkuli nur en Hispanujo, la inkvizicio bruligis vivaj inter 1481 kaj 1808 –en 327 jaroj– 34.658 animojn, aliaj 288.214 estis kondamnitaj je porĉiama mallibero, 200.000 por eterna humiliĝo punmarkitaj, k.a., kaj plej ofte la viktimoj estis senkulpaj, aŭ punitaj pro faroj, kiujn neniu sana, saĝa homa cerbo povas akcepti kiel krimojn. La bruligo de JEANNE D’ARC ne estas escepto, sed regulo tiurilate.

La misteraj forraboj kaj malaperoj, en kiuj rivalas nur la bolŝevistoj en sia krimeco, ne estas maloftaj ankaŭ ho–diaŭ en la landoj, kie la povo de la eklezio donas al ĉi tiu la rolon de »ŝtato en ŝtato«. Sed ne per tio elcerpiĝas la krimeco de la eklezio kaj ties potenca povo, precipe en la katolikismaj landoj. De jarcentoj ĝi reprezentas la politikan kaj ekonomian forton, kiu ofte staras malantaŭ la registaroj, kaj ĝi mem partoprenas senpere en la homekspluatado. La katolika eklezio disponas nekalkuleblajn riĉaĵojn, konsistantajn el senlimaj agrikulturaj posedaĵoj, industriaj entreprenoj, bankoj, akciaj societoj kaj diversaj aliaj bienoj kaj valoraĵoj. Ĝi havas sian grandegan buĝeton, siajn universitatojn kaj lernejojn, ĝi organizas infankoIoniojn kaj diversajn bonfaradajn societojn per kiuj disvastiĝas ĝia ordonpovo ne nur super la hodiaŭaj, sed ankaŭ super la morgaŭaj generacioj. Ĝi ofte staras malantaŭ la dorso de la registaroj, kaj diktatoroj, flustretas al ili la politikon kaj kontrolas iliajn agojn, kaj se bezone senpere partoprenas per sia fizika forto. Ĝi ankaŭ ne estas senigita je polico, juĝistoj kaj ekzekutistoj, kaj ĝia propaganda aparato, en kiu partoprenas miloj da episkopoj kaj kardinaloj, pli ol unu miliono da katolikaj pastroj, apenaŭ estas konkurencita eĉ de tiu de la bolŝevistoj. Cetere, ne nur tiurilate, sed multrilate la simileco inter la katolikismo kaj la bolŝevismo estas okulfrapa.

Ekde la dua mondmilito la eklezio fariĝis speciale aktiva kaj sur la politika kaj sur la sindikata terenoj. Ĝi havas siajn proprajn sindikatojn kaj politikpartiojn, kiuj ludas unuarangan rolon en la katolikismaj landoj. Ni vidis, ke la bolŝevistoj ne scipovis venki la katolikisman influon en Pollando kaj Hungarujo, kaj labolŝevistaj registaroj estis devigataj en tiuj landoj kontrakte rilati kun la eklezio, kaj allasas ĝin eĉ en la lernejon. Jen kiom grandega estas la eklezia aŭtoritato –ne nur spirita– eĉ en hodiaŭa tempo. Sekve, nenio miriga kaj neklarigebla en la fakto ke, kiam la popoloj en iuj landoj –kiel ekzemple en Hispanujo– ribelas, ili per granda furiozo sin ĵetas sur la preĝejojn kaj ilin bruligas. Ne tia estos la okazo en Bulgario. Dubinde estas, ke la estonta revolucio okupiĝos pri la eklezio. Perdinte sian decidigan socian influon en Bulgario, ĝi estos allasita al sia propra morto. Liberaj estos tiuj, kiuj kredas subteni ĝin, kaj ĝin gardas…


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)