Dektri eŭropaj sindikataj organizoj ―ses anarki-sindikatistaj organizoj, ses bazaj sindikatoj kaj unu kabineto pri sindikataj studoj― estas la subskribantoj de tiu ĉi deklaracio, per kiu oni asertas la bezonon kunbatali kontraŭ la kapitalismo kaj ties krizo kaj agnoskas engaĝiĝon :

“Ĉie ni disvolvu kaj kunordigu la sociajn luktojn kaj ni konstruu la komunan konstraŭstaron je eŭropa etendo ! Antaŭ la krizo de la kapitalista sistemo nepras ĝenerala striko. Ni konstruu ĝin !”

Dektri eŭropaj sindikataj organizoj ―ses anarki-sindikatistaj organizoj, ses bazaj sindikatoj kaj unu kabineto pri sindikataj studoj― estas la subskribantoj de tiu ĉi deklaracio, per kiu oni asertas la bezonon kunbatali kontraŭ la kapitalismo kaj ties krizo kaj agnoskas engaĝiĝon :

“Ĉie ni disvolvu kaj kunordigu la sociajn luktojn kaj ni konstruu la komunan konstraŭstaron je eŭropa etendo ! Antaŭ la krizo de la kapitalista sistemo nepras ĝenerala striko. Ni konstruu ĝin !”

Elpariza alvoko

Ni ne pagos ilian krizon

La krizo montras la plenan malsukceson de la novliberala ideologio kaj de la politikoj, kiuj klopodas fidi je la merkato la sorton de la homaro. Ridindas, ke je la ĵuspasita jaro oni vidis la devotajn adorantojn de la libera konkurenco ―tio estas, ĉiujn, kiuj regas nin― aliiĝi al apostoloj de la ŝtata interveno. Sed, se ili defendis la ŝtatan intervenon, tio estis por savi siajn privatajn interesojn laŭ la konata principo : “sociigi la malgajnojn kaj privatigi la gajnojn”

Tiel bilionoj el publika mono, nia mono, estis elverŝataj senbrue por savi bankojn kaj akciulojn, dum estas “neeble” trovi la plej malgrandan moneron por respondi la sociajn bezonojn.

Sed la afero estas pli grava. La financa krizo batis la realan ekonomion, ĉi-tie estas la recesio kaj ties parado el maldungoj ; mastroj kaj registaroj pretas ataki daŭre la sociajn kaj laborajn rajtojn de la gelaboristoj, ĉefe rilate al socia ŝirmo, labora leĝaro, laboraj kondiĉoj kaj labora sano. Ilia celo estas, ke ni gelaboristoj pagu la krizon, kaj por tio ili alvokas ĉe ĉiu lando la unuiĝon sub la registara politiko cele trompi nin. La ksenofobio, la rasismo estas malbonoj, kiujn ni kontraŭbatalas. Sindikatistoj, ni konstruadu la internacian solidarecon de la gelaboristoj por respondi ilin !
La entreprenistoj kaj akciuloj plenŝtopis sin per dividendoj, ĉiuspecaj fiskaj donacoj kaj senlimaj profitoj, kiuj produktis neimageblajn riĉaĵojn. Ili nepre pagu sian krizon, ni nepre altrudu niajn sociajn postulojn. Pli ol neniam estas nun horo por la mobilizo de la gelaboristoj !

  •  por firmigi la rajton je la laboro por ĉiuj per la disvolvo de dungoj socie utilaj kaj kiuj rilatu al la sociaj bezonoj
  •  por malebligi la Dungoalĝustigajn Procedurojn (DAP), la maldungojn, la malstabilecon (subdungojn, portempajn dungojn, Entreprenojn pri porTempa Laboro (ETL) ktp)
  •  por garantii la sociajn kaj salajrajn helpojn al la gesenlaboruloj kaj al la sociaj sektoroj aparte frapitaj de la krizo (virinoj, migruloj, junuloj…)
  •  por trudi sociajn rajtojn, kiuj finigu la socian dumping : salajrojn, emeritajn pensiojn, repagojn por maldungoj, sociajn minimumojn…
  •  por defendi kaj disvolvi la publikajn servojn, kiuj estu alireblaj por ĉiuj : sano, instruo, kulturo, transporto, akvo, energio…
  •  por malpliigi la labortempon sen malpliigi la salajrojn kaj por malpliigi la emeritiĝaĝon
  •  por ke la rimedoj kaj la riĉeco estu solidarece disdonitaj
  •  por ke la riĉuloj, la entreprenistoj, la direktantoj… kontribuu per pligrandiĝantaj impostoj : kiu pli gajnas, tiu devas kontribui pli. Oni disdonu la riĉecon.
  •  por atingi la rajton al loĝejo kaj al sana nutrado
  •  por garantii la rajtojn de la gemigruloj
  •  por altrudi la egalecon inter viroj kaj virinoj
  •  por ke ni ŝanĝu reale la produktantan, disdonan kaj konsumantan modelon, per kreado de dungopostenoj je la aŭtentika intereso de la komunumo : instruado, vartolernejoj, kamparo, socia bonfarto, zorgado, nepoluantaj teĥnologioj, retoj el elteneblaj publikaj transportoj…

    Kune ni partoprenos la kontraŭpintkunvenon, kiun oni organizis pro la vizito de la eŭropaj ŝtatestroj, kaj la marŝon je la 16a de majo ĉe Madrido.

    Kune ni partoprenos la kontraŭpintkunvenon, kiu okazos ĉe Barcelono de la 4a ĝis la 6a de junio antaŭ la pintkunveno de la eŭromediteraneaj ŝtatestroj.

    Kune ni partoprenos la eŭropajn marŝojn kontraŭ la sendungeco, kiuj okazos je oktobro, kaj aparte la eŭropan asembleon de gesenlaboruloj je la 16a kaj la internacian marŝon je la 17a de oktobro ĉe Bruselo.

    Por savi sian kapitalistan sistemon entreprenistoj kaj akciuloj organiziĝis internacie : la sindikata movado nepre agu preter la landlimoj por trudi alian sistemon ol tiu, kiu ekspluatas la gelaboristojn, prirabas la naturajn rimedojn kaj la malriĉajn landojn, organizas la malsaton de planedoparton… Ni klopodas antaŭeniri al la konstruado de alternativa sindikata reto ĉe Eŭropo, kiu estu malfermita al ĉiu forto, kiu deziras kontraŭbatali la kapitalismon, la liberalismon.

    Ĉie ni disvolvu kaj kunordigu la sociajn luktojn kaj ni konstruu la komunan konstraŭstaron je eŭropa etendo ! Antaŭ la krizo de la kapitalista sistemo nepras ĝenerala striko. Ni konstruu ĝin !

    Confederación General del Trabajo CGT (Hispanio)

    Confederación Intersindical (Hispanio)

    Intersindical Alternativa de Cataluña IAC (Hispanio)

    Confederazione Unitaria di Base CUB (Italio)

    Sindicato dei Lavoratori intercategoriale SDL (Italio)

    Confederazione Italiana di Base UNICOBAS (Italio)

    Confederazione dei comitati di Base COBAS (Italio)

    Unione Sindicale Italiana USI (Italio)

    Transnationals Information Exchange TIE (Germanio)

    Sveriges Arbetares Centralorganisation SAC-syndikalisterna (Svedio)

    British Isles Regional Organising Committee – Industrial Workers of the World IWW (Anglio)

    Confédération Nationale du Travail (Francio)

    Unión sindical Solidaires (Francio)


    Fuente: En español : RyN