Ĉestrate tio sunklaras: ĉe Tunizio la revolucio ĵus ekkomenciĝas

La avenuo Habib Burguiba estas svarmejo. Ĉiuflanke diskutorondoj. El la ŝtuparo de la Nacia Teatro la laŭtparolilo pasas el mano al mano. Oni parolas, oni krias, oni esprimas libere, ke la revolucio nepre daŭrigu.

 Ben Alí ne foriris: restas lia politika polico,
nun kaŝmaskita, kiu daŭre funkcias, restas lia koruptaĵa reto,
restas liaj homoj de la RCD, nun maskita per diversaj partioj, kiuj
pretas reiri ĝis la povo, kiun ili neniam forlasis, je la oportuna
momento.

 Ben Alí ne foriris: restas lia politika polico,
nun kaŝmaskita, kiu daŭre funkcias, restas lia koruptaĵa reto,
restas liaj homoj de la RCD, nun maskita per diversaj partioj, kiuj
pretas reiri ĝis la povo, kiun ili neniam forlasis, je la oportuna
momento.

La alvokojn al la “Kasbaho 3a” oni
ripetas, oni disvastigas, oni diskutas ĉestrate. Tio estas la
respondo al la parolado de la nova ĉefministro Sebsi, kiu parolas
per la aroganteco de la povo kaj per laŭrajteco, kiun la popolo ne
donis al li. Kaj la strato respondas al li. Ĝi asertas, ke ĝi
ĉeestas kaj vivas kaj ke ĝi ne submetiĝos facilanime al
“normaleco”, kiu rezultigas neniun realan ŝanĝon ĉe la tunizia
socio.

El ĉiuj anguloj de la marĝenejo kaj la forigo,
el Sidi Bouzid, Rdayef, Thala, Kasserine… kaj disvastiĝante sur la
tuta lando la tunezia popolo surstrate faradis la revolucion de la
digno. Neniu oficejo, neniu kaŝita povo, neniu partio, neniu
desegnis la programon. Estas la tunizia popolo mem, kiu ekfaras sian
propran historion ne per jazmenfloroj sed per la digno kaj la sango
el siaj junuloj, el siaj martiroj.

La Kasbaho 1a,
la revolucia karavano, miloj da homoj alvenintaj el la plej
marĝenigitaj regionoj de Tunizio, el la tuta lando, okupaciis la
Registaran Placon ĉe la Kasbaho ekde la dimanĉo 23a de januaro ĝis
la 28a, kiam ili estis sovaĝe forigitaj. Ili ne konsentis
registaron, kies plejmultaj membroj estis anoj de la partio de Ben
Alí, unuagrade ĝia ĉefministro Ghanouchi.

Kaj per la Kasbaho 2a falis Ghanouchi. Ili
faligis jam du registarojn post la falo de la diktatoro. La tunizia
popolo plian fojon faris paŝon antaŭen, ĝi disigis la apogon de la
Eŭropa Unio kaj Usono al la Ghanouchia registaro. Oni senoficigis la
ĉefajn policestrojn de la Ben Alia tempo, oni liberigis la
politikajn prizonulojn, la RCD estas disigita, sed la strato deziras
plu. La kontraŭrevolucio ankoraŭ vivas.

1an de aprilo. La alvoko al la Kasbaho 3a kunigis
plurajn milojn da homoj. Ne eblas atingi la placon. Policanoj kaj
militistoj regas la enirejojn. Ankaŭ la armeo ĉeestas surstrate.
Tankoj, kamionoj. Ĉe la alirstrato al la placo pluraj policanvicoj
elĵetas sian spiraĉon sur la unuaj vicoj de manifestaciantoj.
Improvizaj paroladoj inter la homoj. Meher, junulo stimulanta la
diskutojn, parolas pri la revolucio, pri tio, ke la murdistoj estas
ankoraŭ nepunitaj kaj la koruptuloj liberaj. Li deziras realajn
ŝanĝojn, detrui la tutan maŝinaron de la partio-ŝtato, tio estas,
alian Tunizion. Li malfidas partiojn kaj sindikatojn. Li scias, ke la
forton havas ili ĉestrate.

Subite la homamaso ekmoviĝas. Iuj malantaŭeniras,
la plejmulto antaŭeniras al la polico. Ŝajne tiu ĉi komencis
ataki, ekas la puŝoj, la batoj, la flugantaj ŝtonoj, la eltiro de
pavimŝtonoj kaj la aero pleniĝas per larmiga gaso, kiuj okazigas la
disigon al la medicinstratoj.

Sed la gasoj persekutas nin tra la stratoj.
Kamaradino de ĜKL falas svene. Sed ĉi tie estas la popolo. El la
domoj eliras virinoj, viroj, infanoj, por prizorgi la vundulinon.
Lakton, citronon, litkovrilojn, ĉion. Junulino alportas Ventolin-on
por la kamaradino. Respektokisojn sur la frunto. Popola amo kaj
solidaro. Plia kamarado de Solidaires
restis izolata kaj estis atingata de la gasoj. La saman respondon.
Tuje akceptita ĉe domo por zorgi lin kaj eviti lian areston. Ĉirkaŭ
dudek arestitoj, oni diras al ni.

Poste la homoj alvenas al la avenuo Habib Burguiba
kaj denove manifestacias antaŭ la Nacia Teatro. Oni diskutas, oni
debatas. Juna studentino alparolas nin kun sento esti ĉefrolulo de
tio okazanta. Ŝi repuŝas la senĉesan sinintrudon de la okcidento
en sia lando, nian superecosenton, ŝi parolas pri iu Tunizio
tolerema, kapabla kunvivi, konstrui malsimilan kaj pli realan
demokration ol tiu nia. Ni vidas en ŝi konvinkemon, memfidon. Ŝi
estas la bildo pri popolo, kiu ekorganiziĝas, kiu havas esperon kaj
kapablon konstrui kaj antaŭeniri.

La senlaboraj diplomatuloj stariĝis kaj
organiziĝis. Dum nur du monatoj ili arigas 45.000 senlaborulojn per
strukturoj elsube konstruitaj. La komitatoj pri savo de la revolucio
estas ĉie kun funkciado pli fermita (kunordigado de organizoj) aŭ
pli malfermita (asemblea), ili funkciigas praktike multajn
municipojn. Okazos gravaj mobilizoj kontraŭ la nuna registaro, se
oni ne malmuntas la malnovan povmaŝinaron kaj se oni ne enprizonigas
la responsulojn pri la murdoj plenumitaj dum la revolucia proceso.

La diskutoj de la konsilioj, kiuj ellaboras la
konstituciajn ŝanĝojn kaj pretigas la balotojn, provizore alvokitaj
por la 25a de julio, la bataloj kaj partiemaj aliancoj sin sekvas unu
la alian. La situacio malfacilas. Multaj estas la interesoj,
dezirantaj bremsi la proceson aŭ utiligi ĝin.

Sed ĉestrate tio sunklaras: ĉe
Tunizio la revolucio ĵus ekkomenciĝas


Mouatamid y M.H.

Laborgrupo
pri la Afrika Nordo
de la Sekretariaro pri Internaciaj Rilatoj de
la Hispana ĜKL