26a de septembro

EŬROPA LUKTOTAGO

KONTRAŬ LA ALĜUSTAĴOJ, ELTRANĈOJ KAJ AŬSTERECPOLITIKOJ

NI NE PAGU LA KRIZON DE SISTEMO, KIU NE ESTAS TIU NIA!

NI ORGANIZIĜU KUNE POR VENKI!

La krizo de la kapitalisma sistemo atingas ĉiujn landojn. Ĉie registaroj kaj mastraroj uzas tiun situacion kiel pretekston por pliekspluati la gelaboristojn. Tamen ili estas la restondeculoj pri tiu ĉi situacio, estas ilia ekonomia kaj politika sistemo, kiu estas diskutenda.


La krizo de la kapitalisma sistemo atingas ĉiujn landojn. Ĉie registaroj kaj mastraroj uzas tiun situacion kiel pretekston por pliekspluati la gelaboristojn. Tamen ili estas la restondeculoj pri tiu ĉi situacio, estas ilia ekonomia kaj politika sistemo, kiu estas diskutenda.

Ĉiuj eksceptaj mezuroj pri alĝustigo, eltranĉo, aŭstereco klopodas kredigi nin, ke ili estas bezonataj por elteni la sistemon, sed tio sola, kiun ili celas, estas daŭre riĉiĝi je la kosto de la homoj, vivantaj per ties laboro.

La atakoj, kiujn ni suferas ĉe ĉiu eŭropa lando, havas la saman ŝablonon:

  • detruado de la publikaj servoj

  • reformoj de la labora merkato, lasante la tutan povon ĉemane de la mastraro

  • neniigi fundamentajn rajtojn, atingitaj post multjara lukto

  • pliigo de la malstabilo

  • kreskigo de la sendungado

  • atakoj kontraŭ la rajtoj al la sano, la edukado kaj la emeritiĝo

  • ktp

Ĉiuj ordonoj de la Internacia Monfonduso, Tutmonda Banko, Eŭropa Centra Banko ktp, celas nur gardi la interesojn de tiuj pli povoplenaj.

La internacia sindikatismo flankenlasas fojon post fojo la gelaboristojn. Sub tiuj ĉi kondiĉoj oni ne rajtas subskribi paktojn, ĉar tio estas akcepti la diktaĵojn, kiujn altrudas la internaciaj instancoj.

Laŭ ni la rolo de la sindikatismo estas defendi la gelaboristojn kaj konstrui pli justan socion: tio postulas rifuzon al la “alĝustigaj planoj” kaj ne ties plenumon.

Estas bezonata movado el strikoj kaj manifestacioj je eŭropa amplekso.

Laŭ la sindikata movado la ĉefcelo devas esti la starigado de tia eŭropa mobilizo kaj ne entrepreni intertraktatojn kun la mastraro por akcepti paktojn aŭ interkonsentojn, kiuj aplikos la alĝustigplanojn de la Tutmonda Banko kaj la Internacia Monfonduso.

Ni kune starigu tiun tuteŭropan sindikatan movadon kaj tiun socian mobilizon!

 

Sindicatos