La 86-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazis inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto 2013 en Madrido, Hispanio. Antaŭe la kongreso okazis la lastan fojon en Hispanio en 2002.

La kongresejo kaj loĝejo estis la universitata studenta restadejo Chaminade. En la ekskursa tago oni vizitis Toledon. Inter la 5-a kaj 8-a de aŭgusto okazis la postkongreso kun vizitoj al la najbaraj urboj Avilo, Segovio, krom vizito al lokoj de romaniko en la nordo de la provinco Madrido.

 

Vidu la plenan informon: http://eo.wikipedia.org/wiki/86-a_SAT-Kongreso_2013


Fuente: http://eo.wikipedia.org/wiki/86-a_SAT-Kongreso_2013