Por la Sindikata Sekcio de ĜKL-CGT la maldungo de 600 laboristoj estas ne akordigebla kun la optimismaj mesaĝoj, kiujn la direktoraro mem disvastigas, post ekkoni la vendorezultojn de la aŭgusta monato.

Por la Sindikata Sekcio de ĜKL-CGT la maldungo de 600 laboristoj estas ne akordigebla kun la optimismaj mesaĝoj, kiujn la direktoraro mem disvastigas, post ekkoni la vendorezultojn de la aŭgusta monato.

Post la unua kunsido de la prikonsulta tempo por la Dungoalĝustiga Proceduro (DAP – hispane Expediente de Regulación de Empleo, ERE), per kiu oni klopodas maldungi 600 laboristojn kun la minimuma monkompenso permesata de la leĝo (20 tagosalajroj por ĉiu laborita jaro), la sento de ĉiuj estas, ke mankas la objektivaj kialoj, kiuj pravigus tiun ĉi DAP-n. La entrepreno forgesas la datenojn pri produktado kaj vendado de aŭgusto, laŭ kiuj la tuta sektoro pliboniĝas rimarkinde kaj Ford atingas pli bonajn rezultojn ol aliaj konkurantaj entreprenoj. La direktado de Almussafes baziĝas por paroli pri troa personaro sur tio, ke oni eltenos la du laboralternojn (post nuligi tiun dumnoktan) kaj en tio, ke oni forlasos la fabrikadon de la modelo Focus. Sed Ford mem memorigas per sia informo, ke la dumnoktan laboralternon oni starigis je la 2002a, kio signifas, ke la fabriko de Almussafes funkciis dum 80% el sia historio kun nur du laboralternoj kaj la personaro atingis 11.000 laboristojn, kontraŭe ĝi nun apenaŭ atingas 7.000 dungitojn. Koncerne al la foriro de modeloj al aliaj eŭropaj fabrikoj, la modelo Focus foriros je la 2011, ne nun. Ĉiuokaze tiuj ĉi planoj aperas neantaŭvideblaj kaj antaŭ nur unu jaro el Ford Eŭropo kaj el UGT (Ĝenerala Unio de Laboristoj – socidemokrata sindikato) oni asertis, ke la nuna dungo estas sikura ĝis la 2013a !

Koncerne al eblaj alternativoj al la DAP pri neniigo de kontraktoj la ĜKL-CGT akceptos neniun proponon, kiu implicu destruon de dungado en Almussafes, tial ni apogadas (kune kun CCOO kaj STM) proponon, kiu implicas antaŭigi la antaŭtempajn emeritiĝojn ĝis la 58 aŭ 59 jaroj, samtempe oni eltenas la planon pri anstataŭigoj per permanentaj kontraktoj por junuloj.

El la ĜKL-CGT ni ne partoprenas la proponon de UGT daŭrigi la aplikadon de portempaj DAP-j, ĉar ili implicas salajroperdon de 50% por la tuŝitaj laboristoj kaj esence ĉar ili ne estas bezonaj. Kiel memorigis la Ĝenerala Sekretarino de la ĜKL-CGT, Francisca Cuesta (kiu ĵus estas punita de Ford per interrompo el dungo kaj salajro dum 45 tagoj), « Estas ne komprenebla tio, ke Ford insistas prezenti novajn procedurojn, kiam ĝi havas DAP-n validan ĝis la jarfino de la 2009a, kaj kiu tuŝas 1.100 laboristojn, sed kiun ĝi nur aplikis –kaj diskriminacie– al maksimume 400 laboristoj. Tio demontras la malmultan bezonon de la entrepreno ellasi ajnan kvanton el laboristoj. Dum la lastaj semajnoj la entrepreno eĉ programis kromhorojn ĉe pluraj fakoj antaŭ la mendokresko pri veturiloj ĉe la tuta Eŭropo »

Prikomunika Kabineto de la Valencia ĜKL-CGT


Fuente: Rojo y Negro Digital