La Konfederacia Komitato de la hispana Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL/CGT), plenkunsidinta ĵaŭdon la 25an de februaro, deklaras sian senkondiĉan subtenon al la grekaj gelaboristoj kaj popolo entute ĉe ilia decidema lukto, frapege montriĝanta per la ĝenerala striko, kiun ili realigis.

Ni rigardas la ĝeneralan strikon de la greka laborista klaso kiel la bezonatan ilon por bremsi la atakon de la kapitalista sistemo kaj la malstabiligan situacion, kiun ĝi kaŭzis. Ni gelaboristoj ne pagu daŭre la krizon, kiun kaŭzis la riĉuloj. Tial estas neakcepteble, ke la samaj institucioj kaj ŝtatoj, kiuj regis profite al la grandaj kaj plurnaciaj entreprenoj, klopodas nun trudi siajn solvojn, kiuj baziĝas sur sociaj malplibonigoj, salajraj malpliigoj, prokrasto de la emeritaĝo, ktp.

Ni ĜKL/CGT deziras sendi varman saluton al ĉiuj homoj, partoprenantaj ĉe Grekio la laborajn kaj sociajn mobilizojn, kaj aserti, ke ili estas klara ekzemplo pri lukto por Eŭropo kaj la cetera mondo.

Kuraĝon, gekamaradoj.

Konfederacia Komitato de la hispana ĜKL/CGT

Fuente: En español RyN