Per samtempaj asembleoj ĉe Valadolido, Palencio kaj Sevilo la ĜKL-CGT pritaksas la Pakton pro la Dungo kaj la Konkurenco, kiun subskribis la ceteraj organizoj je la pasinta 30a de setembro, "malprogresema kaj damaĝa por la laboristoj".

Per samtempaj asembleoj ĉe Valadolido, Palencio kaj Sevilo la ĜKL-CGT pritaksas la Pakton pro la Dungo kaj la Konkurenco, kiun subskribis la ceteraj organizoj je la pasinta 30a de setembro, «malprogresema kaj damaĝa por la laboristoj».

ĜKL-CGT sciigos ĉi-lunde al la entrepreno sian decidon ne subskribi la Pakton pro la Dungo kaj la Konkurenco.

Unai Hernández, ĝenerala delegito de ĜKL-CGT ĉe Reanult, asertas, ke la pakto «estos la spegulo, en kiu rigardiĝos pliaj entreprenoj de la sektoro cele al trudi iliajn venontajn kolektivajn kontraktojn».

«La subskribintoj kulpos pri la malstabiligo de la situacio ĉe Renault kaj ĉe aliaj entreprenoj», li diris al la ĵurnalaro.


Fuente: En español : RyN