Tiun ĉi majon aĝas unu jaron la popola movado, kiu atingis surstratigi la indignon de ĉiuj en pluraj lokoj de la planedo, ekde la “araba printempo” tra la Sunpordo ĝis “Occupy Wall Street”.

 

La eksplodo de popola indigno je la 15a de majo de la 2011a konkretiĝis per pluraj Vilaĝaj kaj Kvartalaj Asembleoj, Laborgrupoj kaj ampleksa komunik-, mobiliz- kaj agreto, kiu unuigas la komunajn luktojn, kiuj rilatas al la entuto de la civitanaro kaj kiu, tra tiu ĉi organika reto, rezistas kolektive.

Tio ĉi konsciigas nin pri tio, ke ni ne estas solaj kaj ke unuigitaj ni povas ŝanĝi la situacion.


La eksplodo de popola indigno je la 15a de majo de la 2011a konkretiĝis per pluraj Vilaĝaj kaj Kvartalaj Asembleoj, Laborgrupoj kaj ampleksa komunik-, mobiliz- kaj agreto, kiu unuigas la komunajn luktojn, kiuj rilatas al la entuto de la civitanaro kaj kiu, tra tiu ĉi organika reto, rezistas kolektive.

Tio ĉi konsciigas nin pri tio, ke ni ne estas solaj kaj ke unuigitaj ni povas ŝanĝi la situacion.

Ni Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT), Nacia Konfederacio de la Laboro (CNT) kaj Laborista Solidaro (SO) apogas per ĉiuj niaj rimedoj la mobilizojn, kiuj estas alvokitaj por la Tutmonda 12M-15M kaj ni alvokas la tutan laboristan klason okupi la stratojn, la placojn kaj partopreni aktive ĉiujn agadojn, kiuj estas organizotaj por tiuj tagoj. Kiel sindikataj organizaĵoj ni identiĝas kun la agitvortoj, kiujn tiu ĉi movado surstratigas:

«Eĉ ne unu plian eŭron por helpi la bankojn; Edukadon kaj sanservon publikajn kaj bonkvalitajn; Nek senstabiliĝon nek laboran reformon; Por inda loĝejo»

Por daŭrigi la lukton por niaj rajtoj, ni alvokas plurajn mobiliztagojn, ekde la 29a de majo ĝis la 15a de junio.

De la 29a de majo ĝis la 15a de junio: «Kontraŭ la labora reformo, la malpliigoj kaj la socia pakto»

La sindikataj organizaĵoj ĜKL, NKL kaj LS, post la sukceso de la Ĝenerala Striko je la pasinta 29a de marto kaj post vidi, ke la sinteno de la nacia kaj aŭtonomecaj registaroj ne ŝanĝis rilate al la labora reformo, la malpliigoj kaj la socia pakto, konsideras absolute bezona por la laborista klaso, kaj aparte por la plej gemalfavoritoj, daŭrigi tuj la mobilizojn nepraj por finigi la rajtonuligon, kiu estas altrudita al la civitanaro.

Dum la tagoj 29M ĝis 15J ni realigos koncentriĝojn, manifestaciojn, prelegojn, konsumadstrikojn, luktotagojn kaj ĉiajn agojn, kiuj helpis nin denunci la maljustaĵojn, al kiuj ili submetas nin, kaj kondutos nin al plia Ĝenerala Striko, kiu atingu finigi la sovaĝajn malpliigojn, senvalidigi la laboran reformon kaj reakiri ĉiujn niajn rajtojn.

Ni scias, ke por tio ni devas kunflui kaj kunlabori kun tiuj sindikataj kaj sociaj organizaĵoj, kiuj suferas tiun ĉi maljustan situacion kaj kiu estas kontraŭ la socia pakto kaj por la mobilizo. Ni invitas tiujn organizaĵojn partopreni tiujn ĉi alvokojn.

ĜKL, Ĝenerala Konfederacio de la Laboro – CGT, Confederación General del Trabajo

NKL, Nacia Konfederacio de la Laboro – CNT, Confederación Nacional del Trabajo

LS, Laborista Solidaro – SO, Solidaridad Obrera