• “Estas ĝusta tempo por ke ili foriru” asertas plafono je la hispana, spegulante la protestojn de la 15-M en Hispanio

  • Estas la unua fojo, je kiu senpartia iniciato, alvokita per interreto, kunigas tiom da homoj post tiam, kiam la ekonomia krizo kondukis la landon ĝis la limo de la bankroto.

  • “Sufiĉe signifas sufiĉe. Jam venis tempon por batali kontraŭ ĉiuj, kiuj kondukis nin al tiu situacio”, diras indignantino. “Ili lasu nin manifestacii. Ili prirabis troe, ni indignis, tial ni estas tie ĉi.” Asertas alia.

Homamasa protesto de la grekaj indignantoj, la manifestaciantoj
inspiritaj de la 15Ma Movado ĉe Hispanio, devigis plurajn grekajn
parlamentanojn resti ene de la parlamentejo dum pluraj minutoj, ĉar
la elirejoj estis blokadataj.


Homamasa protesto de la grekaj indignantoj, la manifestaciantoj
inspiritaj de la 15Ma Movado ĉe Hispanio, devigis plurajn grekajn
parlamentanojn resti ene de la parlamentejo dum pluraj minutoj, ĉar
la elirejoj estis blokadataj.

Laŭ surlokaj informaĵoj ĉ. 50.000 manifestaciantoj kunigis
antaŭ la konstruaĵo dum tiu ĉi marda nokto, malebligante la eliron
al la parlamentanoj kaj ĵurnalistoj, kiuj estis ene de ĝi. Iujn
minutojn post la noktomezo la parlamentanoj povis eliri laŭ
koridoro, kiun malfermis la polico.

Tiu ĉi estas la sepa sinsekva protesta tago de la movado de la
Geindignantoj, kiuj tendumis sur la sama placo, kie troviĝas la
parlamento: la Placo Syntagma ĉe Ateno.

La apogo de Theodorakis. Cetere tiun ĉi mardon okazis ankaŭ plia
manifestacio ĉe la Universitato de Ateno, solidareca kun la
tendumantoj, je kiun partoprenis la plej fama komponisto el la lando,
Mikis Theodorakis. Dum publika elmontro la fama komponisto kritikis
la vendon de la ŝtataj posedaĵoj kaj direktis siajn kritikojn al la
politikistoj de la lando.

“Ni travivas grandan nacian tragedion kaj mi kulpigas la du
ĉefajn partiojn pri tio, ke Grekio troviĝas nun apud la klifo”,
asertis Theodorakis laŭ informo de la greka ĵurnalo Eleftherotypia.

Siaflanke la geindignantoj asertas, ke ili ne forlasos la placon ĝis
kiam “la registaro, la trojko* kaj la ŝuldo foriru”.

 


_______

*trojko: Eŭropa Unio, Internacia
Monunua Fonduso kaj Eŭropa Centra Banco

 

En español:
http://www.rojoynegro.info/video-grecia-50-mil-persones-bloquegen-les-eixides-del-parlament-enfront-la-plaza-syntagma