La lukto de la gelaboristoj de Vio.Me. nun havas longan historion sed samtempe estas lukto venanta de la estonteco.

Ĝi estas la historio de fabriko forlasita de la estroj, forgesita de la ŝtato kaj la registaro kaj ignorita de la burokrata sindikatismo.

Ĝi estas la historio de fabriko, en kiu samkiel en multaj aliaj lokoj la laboristoj rezultis sendungitaj en la kunte

Ĝi estas la historio de fabriko, en kiu samkiel en multaj aliaj lokoj la laboristoj rezultis sendungitaj en la kunteksto de ĉi tiu katastrofo, kiun la regantoj nomas ekonomia restrukturado kaj ni nomas krizon kaj ruiniĝon de la kapitalismo.

Sed ĉefe, ĝi estas la historio de parto el la laborista klaso, kiu neas sin kapitulaci. Ĝi estas la historio de la memdetermino de la laboristoj per la rekta demokratio bazita en sindikato de bazo kun klaskonscienco, kie la kolektiva intereso kaj la ĝenerala asembleo estas la organizaj principoj. Ĝi estas la historio de la preno kaj memadministrado de la fabriko Vio.Me, kie la bezono de digna laboro kaj vivtenado estas super ĉio cetera. Ĝi estas la historio de luktanta komunumo, kie la ĉiutagaj problemoj serĉas kolektivajn solvojn. Estas historio de kreeco.

Tial la lukto de la laboristoj de Vio.Me. vekis la solidarecon de miloj de personoj, de la gelaboristoj kaj gesenlaboruloj ĉie tra la mondo. Tial, nur en la lasta jaro, de Melburno al Tokio kaj de Vaŝingtono al Berlino, dekduoj de okazaĵoj estis organizitaj apogante ĉi tiun lukton. Pro ĉi tiu sama kialo multaj sindikatoj, kolektivoj, sociaj spacoj kaj iniciatoj en ĉiu malgranda aŭ granda greka urbo pruvas ilian solidarecon ĉiu tago kaj per ĉiu ebla maniero. Ĉi tiu estas ankaŭ la kialo pro kiu tiuj, kiuj ordonas, la ŝtato kaj la estroj havas timon al la laboristoj de Vio.Me kaj kontraŭstaras ilian lukton per ĉiuj eblaj manieroj.

Hodiaŭ, kvar monatoj post la remalfermo de la fabriko Vio.Me. farita de la laboristoj mem kaj sub la tuta memadministrado kaj kontrolo de la laboristoj, la ŝtato kaj la registaro ankoraŭ klopodas meti obstaklojn kaj neebligi ĝian funkciadon. Kvar monatoj poste, la registaro ankoraŭ klopodas ekonomie malfaciligi ĉi tiun lukton, neante al la laboristoj, kiuj estis sen salajro dum du jaroj, la monhelpon, kiun ili meritas pro senlaboreco kaj kiun oni donis en multaj aliaj okazoj. Sed la laboristoj kaj ties sindikatoj ne cedos al la ekonomia ĉantaĝo.

Ni faras alvokon al ĉiuj gelaboristoj, kiuj sentas la atakon de la reganta klaso sur niaj vivoj kaj niaj rimedoj de vivtenado, al ĉiu gesendugitoj, kiuj vidas en la memadministrado de la rimedoj de produktado manieron por eliri el la mizero kaj la malriĉeco, al ĉiuj sindikatoj, sociaj kaj kolektivaj spacoj de la movado, apogi la lukton de la laboristoj de Vio.Me.

Je la merkredo 26a de junio la laboristoj de Vio.Me. faras alvokon por internacia tago pri solidareco. Oni distribuos produktojn ellaboritaj sub la laborista kontrolo en ĉefa okazaĵo ĉe Tesaloniko.

Ni petas al la tuta socio kuniĝi al ĉi tiu lukto per la organizo de okazaĵoj de solidareco en Grekio kaj la eksterlando.

Ni postulas la funkciadon sen limigoj de la fabriko Vio.Me. sub laboristaj memadministrado kaj kontrolo!

Ni postulas la tujan leĝigon de ĝiaj operacioj.

La produktado en la manoj de la produktantoj kaj la fabrikoj en manoj de la laboristoj!

Memadministrado de la laboristoj kaj rekta demokratio de sube!

De la okupitaj konstruaĵoj de la greka publika televido kaj la strikantaj gelaboristoj tra la tuta Grekio, al la heroa ribelo de niaj gefratoj, la gelaboristoj kaj gesendungitoj el Turkio, ni estas parto de movado, kiu serĉas preni niajn vivojn sur niaj propraj manoj! Kune ni gajnos!

Ĉefa okazaĵo de solidareco en Tesaloniko:

Merkredon 26an de junio

En la liberigita spaco de “Scholio”

VAS.GEORGIOU & BIZANIOU str.

Ekde la 9.00 horoj, amasa dissendo de ekologiaj produktoj de purigo produktitaj de la memadministrada fabriko kaj nokte koncerto de populara muziko por ekonomia apogo.

La lukto por la memadministrado de Vio.Me.

La laboristoj de Vio.Me. (fabriko de konstrumaterialoj en Tesaloniko, Grekio, kiu estis forlasita de ĝiaj mastroj) ne ricevas salajrojn ekde majo de 2011. Per decido el ilia ĝenerala asembleo, ili decidis okupi la fabrikon kaj funkciigi ĝin sub laborista kontrolo per proceduroj de rekta demokratio. Post unu luktojaro, kiu vekis la atenton kaj solidarecon en Grekio kaj tutmonde, ili ekfunkciigis la produktadon je la 12a de februaro de 2013, post 3 tagoj de intensa mobilizado.

Kion vi povas fari por helpi?

– Diskonigu la mesaĝon! Elsendu ĉi tiun informon al viaj amikoj, kontaktuloj kaj organizoj. Nia ŝildo kontraŭ la subpremo estas nia rilato kun la socio! La sekreto de nia sukceso estas fortaj interligoj kun la komunumo!

– Kontribuu ekonomie! La kostoj de produktado estas grandaj kaj la unuaj monatoj estos krizaj. La laboristoj havas solidan negocplanon kaj estas tre optimismaj koncerne al la sukceso de la entrepreno, tamen pasos iu tempo antaŭ ol ĝi plifirmiĝas en la merkato. Ni ĉiuj kontribuu por ke ĉi tio estu sukcesa! Uzu la butonon «Donate» (Donacu) en ĉi tiu retpaĝo (http://www.viome.org/), ajna kvanto estas utila!

– Organizu vin en via laborloko, kvartalo, urbo! Stimulu la rektan socian memadministradon sen neceso de perantoj, profesiaj politikistoj aŭ burokratoj! Estigu kooperativojn kaj kvartalajn asembleojn, defendu la komunajn havaĵojn, stimulu novan civilizacion bazita sur la proksimeco, la reciproka rekono kaj la solidareco!

– Elsendu demandojn aŭ deklarojn de solidareco al la Iniciato Malfermita pri Solidareco en Tesaloniko: protbiometal@gmail.com. La gelaboristoj de Vio.Me. estos ravitaj senti la varmegon de la internacia solidareco!


Fuente: http://www.viome.org/p/espanol.html