Ni komencas ĉi tiun semajnan raporton per du bonaj novaĵoj. La unua rilatas al la ĵurnalisto Ali Anouzla, kiu estis arestita je la 17a de septembro de 2013 kaj troviĝis sub preventa aresto en la malliberejo de Salé 2, kulpigita pri "materiala helpo, pravigo kaj instigo al la terorismo", post publikigi per sia interreta ĵurnalo Lakome –arablingva versio – retligilon al videaĵo de AQMI. Hieraŭ, 25an de oktobro, la enketa juĝisto decidis lasi ĝin en provizora libereco, kvankam li sekvas procesita. Ali Anouzla devas aperi antaŭ la sama juĝisto en alia aŭdienco je la 30a de oktobro. Ni memoras, ke la kvar advokatoj, kiuj propra-vole proponis sin por pledi lin kaj starigis lian Komitaton pri defendo, devis retiriĝi, kiam Ali Anouzla enoficigis sen konsulti ilin alian advokaton por sia pledado. Tiel ili rimarkis tion dum gazetara konferenco okazigita je la mardo 22a Oktobro, kie ili elstaris la diferencon inter la du pledadstrategioj rimarkante, ke ili daŭre apogas kaj agas por lia liberigo (ni kunsendas franclingve artikolon de Ali Lmrabet klarigante la kialojn de ĉi tiu ŝanĝo de strategio)

La dua bona novaĵo rilatas al du grupoj de saharanaj politikaj malliberuloj. La unua grupo konsistas el Sidi Mohamed Mallah, Mohamed Sallouh, Mahmoud Hanoun kaj Ajouad Farah, kiuj estis lasitaj en provizora libero, je la 25a de oktobro, de la enketa juĝisto de la Tribunalo de Apelacio de Ajuno.

La dua bona novaĵo rilatas al du grupoj de saharanaj politikaj malliberuloj. La unua grupo konsistas el Sidi Mohamed Mallah, Mohamed Sallouh, Mahmoud Hanoun kaj Ajouad Farah, kiuj estis lasitaj en provizora libero, je la 25a de oktobro, de la enketa juĝisto de la Tribunalo de Apelacio de Ajuno. Ili estis procesitaj pro partopreni fine de aprilo de 2013 en la manifestacioj okazintaj en tiu urbo post kiam la Konsilantaro de Sekureco de la UN malakceptis plilongigi la mandaton de la MINURSO (Misio de Unuiĝintaj Nacioj por la Referendumo de Okcidenta Saharo) pri la kontrolo de la homaj rajtoj en la regiono. Ni memoru, ke ili pasigis preskaŭ kvin monatojn sub preventa aresto en la urba malliberejo de Ajuno. Male, ni ne scias, kio okazis kun Hamza Jmii, la kvina el la grupo. La dua grupo konsistas el Mohamed Ali Saâdi, Youssef Bouzid, Mohamed Garnit, Yassine Sidati, Aziz Hramech kaj la neplenaĝa Lhoucine Abah, kiuj estis provizore liberigitaj je la 23a de oktobro 2013 de la Tribunalo de Ajuno, post pasigi kvin kaj duonan monatojn sub preventa aresto en la samurba malliberejo. Ĉi tiu grupo, procesita pro la samaj kialoj ol la grupo de Smara, prezentiĝos jam libera antaŭ la tribunalo je la 30a de oktobro de 2013.

Al ĉi tiuj du bonaj novaĵoj oni aldonas la definitivan liberon de la saharana politika malliberulo Mahfoud Elhait realigita je la 24a de oktobro de 2013. Ĉi tiu plenumis integra sian punon al kvar jaroj, trudita de la tribunalo de Apelacio de Agadir je oktobro de 2009 por partopreni je 2008 en Tantan en manifestacioj por-Polisario. Li plenumis sian kondamnon unue en la malliberejo de Inzgane kaj poste en Aït Melloul.

Krom ĉi tiuj bonaj novaĵoj, bedaŭrinde ni daŭre ricevas aliajn maltrankviligaj.

 

Grupo 20a de februaro de Kazablanko:

La tri junaj aktivuloj de la 20a de februaro kaj la AMDH – Maroka Asocio pri Homaj Rajtoj: Rabie Homazin, Hamza Haddi et Mouad Khalloufi, estis prezentitaj antaŭ la tribunalo de Ain Sebaa en Kazablanko je la merkredo, 23a de oktobro de 2013 pro «perforto kaj agreso kontraŭ policanoj». La polico blokis la apogkoncentriĝon antaŭ la tribunalo kaj malpermesis al la familioj kaj aktivuloj alvenintaj por apogi ilin, la aliron al la juĝejon. La advokato de la grupo, S-ro. Mohamed La-Massaoudi, li mem ankaŭ procesita en alia juĝafero, vidis malakceptita sia peto pri provizora liberigo de la arestitoj. La juĝo estis prokrastita ĝis la 1a de novembro de 2013.

Ni memoru, ke Fatiha Haloui, la patrino de Hamza Haddi kaj ŝi mem aktivulina de la 20a februaro en Kazablanko, estas ankaŭ procesita kvankam en libero kontraŭ kaŭcio.

Koncerne al la kondiĉoj de arestado de la grupo, ni sciiĝis pro komunikaĵo de gazetaro farita de Mouad Khalloufi, studento kaj aktivulo de la partio Demokratia Vojo, ke la triopo disigitaj en karceraroj el de nepolitikaj malliberuloj, komencos tritagan malsatostrikon je la proksima 29a de oktobro por postuli ilian regrupigon, la disigon de la nepolitikaj malliberuloj kaj la plibonigon de iliaj kondiĉoj, speciale la aliron al la studoj kaj kuracado.

 

Grupo «Kiso de Nador»:

Por apogi la tri neplenaĝajn junulojn de Nador: Mouhsin, Raja kaj Oussama, procesitaj pro publikigi fotojn per Fejsbuko de kiso dum la eliro de mezlernejo, aktivuloj favore la individuaj liberecoj en Maroko koncentriĝis la sabaton, 12an de oktobro de 2013 antaŭ la maroka Parlamentejo en Rabato por organizi kolektivan kisadon. La sama asocio memnomita «Unuiĝinta Organizo de homaj rajtoj kaj publikaj liberecoj «, kiu jam prezentis denuncon kontraŭ la tri junuloj de Nador, daŭrigas sian agadon kaj ĉi-foje prezentas denuncon kontraŭ la tri organizantoj de la kiso, inter ili Ibtissame Lachgar, fondintino de MALI (Alternativa Movado por la Individuaj Liberecoj), pro «atenco kontraŭ la pudoro kaj la fido de la islamanoj kaj manko de respekto kontraŭ la maroka leĝdona institucio”.

 

Saharana grupo – Aït Melloul:

La Prokuroraro de Agadir apelaciis la decidon de la Tribunalo, kiu estis kondamninta la saharanan politikan malliberulon, Sidi Bouamoud, al kvar jaroj de nerevokebla malliberejo je novembro de 2012. La tribunalo, kunvokita la 21an de oktobro de 2013, prokrastis la juĝon ĝis nedecidita dato. Ni memoru, ke Sidi Bouamoud estas kondamnita en la sama juĝafero ol Mahfoud Elhait.


Grupo de esprimlibereco, sindikatistoj kaj ĵurnalistoj:

La ĝenerala Prokuroraro de Marakeŝo apelaciis la senkulpigon de la politika kaj sindikata aktivulo Hamid Majdi farita de la Tribunalo de unua instanco de Marakeŝo. Hamid Majdi denove prezentis antaŭ la tribunalo de apelacio je la 21a de oktobro de 2013 kaj lia juĝo prokrastis ĝis la 30a de decembro de 2013. Ni memoru, ke li estas sindikatestro (CDT – Demokratia Konfederacio de la Laboro) en Ouarzazate kaj li estis apoginta la ministojn de la regiono, kiuj protestis kontraŭ la kondiĉoj truditaj de la minaj entreprenoj apartenantaj al la grupo MANAGEM. Pluraj ministoj estis detenitaj kaj kondamnitaj al diversaj punoj de malliberejo.

 

Grupo de studentoj (UNEM)

La politikaj malliberuloj de la UNEM – Nacia Unuiĝo de Marokaj Studentoj daŭrigas malsatstrikon en la malliberejoj de Ain Kadous de Feso kaj Toulal 2 de Meknes por la plibonigo de iliaj kondiĉoj de aresto kaj speciale por la rapida okazigo de iliaj juĝoj. Ilia sanstato difektiĝas tago post tago sen tio, ke la malliberejestraro intervenas. Urĝas publike demandi al la marokaj aŭtoritatoj pri ilia situacio kaj mobilizi nin.

Fine, je la 16a de novembro plenumiĝos jaro de post la internacia kampanjo de patroneco organizita de ASDHOM. Pro ĉi tiu motivo, la ASDHOM organizos, en Nanterre (Parizo), vesperkunveno de solidareco kun la viktimoj de malobservoj pri la homaj rajtoj en Maroko.


Fuente: Esperantigita de Jesuo González