Ni respegulas informon fare de Balta Ondo pri la brulego ĉe Vinilkosmo kaj alvokon pri helpo el Ipernity

 

 

Katastrofo ĉe Vinilkosmo

Laŭ la ĵusa informo de Floréal Martorell (Flo), redakciano de La Ondo pri muziko, kun k

Katastrofo ĉe Vinilkosmo

Laŭ la ĵusa informo de Floréal Martorell (Flo), redakciano de La Ondo pri muziko, kun kiu ni hieraŭ vespere diskutis la muzikajn tekstojn en la oktobra Ondo, la pasintan nokton (la 18-19an de septembro) grave damaĝita estis VInilkosmo – unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, starigita kaj administrata de Flo en Donneville, Francio.

Flo skribis:

«La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.

« Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la
incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis
la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato
konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari.
Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris
ĝis la 4a kaj duono.

« Eble cigaredo estis malbone aŭ ili ne malŝaltis la elektron forirante – mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.

« Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por
la Studio de La Trappe, ĉar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo
kaj la diskostokon… La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis,
kelkaj centoj da diskoj estis savitaj, sed mi ne scias en kia stato
estas tiuj kiuj saviĝis .. mi devos ĉion kontroli ĉar ili varmiĝis kaj
poste malsekiĝis pro la amaso da akvo… la tuta sonmaterialo estas
detruita.

« La fajro-brigadistoj faris ĉion, por ke la apuda registrejo kaj
ripozejo ne ekbrulo. Feliĉe, ili sukcesis kaj la studio estis savita,
sed la perdita materialo kruele mankos… Ekzemple mi, ne plu povos
sonreĝisori por koncertoj, kiel mi faris en Festo kaj aliloke, forbrulis
ankaŭ la nova materialo, kiun mi aĉetis por lasta FESTO en Greziljono.

Feliĉe neniu persono estis vundita.»

La redakcio de La Ondo kunsentas kun Flo kaj esperas, ke li sukcesos rapide restarigi Vinilkosmon, kiu laboras por la tuta esperantista komunumo.

 

Fonto: Balta Ondo

___________________________________

___________________________________

 

Karaj, post la fajrego kiu parte detruis Vinilkosmo-n, la kerno de nia Esperanto muzikeldonado, http://sezonoj.ru/2011/09/flo/#more-1296 la plej bona maniero helpi estas aĉeti elŝuteblan muzikon pere de ĝia paĝo

http://www.vinilkosmo-mp3.com/

Ne forgesu, ke helpante Vinilkosmon, ni ankaŭ helpas la Esperantan muzikon, kaj nin mem.

Amike,

Pedro Hernández

 

Fonto: Ipernity