La politikuloj, sukcesintaj ĉe la balotadoj, ne estas tiuj, kiuj regas, ili estas nur pajlhomoj, kiuj vivas el dolĉigi al ni la pilolon de la decidoj, kiujn prenas la veraj registoj de la mondo : la financistoj kaj la plurnaciaj entreprenoj.

Tiujn, kiuj prenas la plej gravajn decidojn, kiuj tuŝas nian estonton kaj la estonton de la homaro mem, ni ne elektis demokratie, sed ili sin altrudas per la povo de “sia” mono.

Ja, ni vidis kiel la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Ban...

La politikuloj, sukcesintaj ĉe la balotadoj, ne estas tiuj, kiuj regas, ili estas nur pajlhomoj, kiuj vivas el dolĉigi al ni la pilolon de la decidoj, kiujn prenas la veraj registoj de la mondo : la financistoj kaj la plurnaciaj entreprenoj.

Tiujn, kiuj prenas la plej gravajn decidojn, kiuj tuŝas nian estonton kaj la estonton de la homaro mem, ni ne elektis demokratie, sed ili sin altrudas per la povo de “sia” mono.

Ja, ni vidis kiel la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Ban…

La politikuloj, sukcesintaj ĉe la balotadoj, ne estas tiuj, kiuj regas, ili estas nur pajlhomoj, kiuj vivas el dolĉigi al ni la pilolon de la decidoj, kiujn prenas la veraj registoj de la mondo : la financistoj kaj la plurnaciaj entreprenoj.

Tiujn, kiuj prenas la plej gravajn decidojn, kiuj tuŝas nian estonton kaj la estonton de la homaro mem, ni ne elektis demokratie, sed ili sin altrudas per la povo de “sia” mono.

Ja, ni vidis kiel la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Banko altrudis ilian leĝon al Grekio, al la Zapatero-a registaro kaj al la pintkunveno ĉe Toronto. Kiam vi balotis pro la IMF ? Kiam vi partoprenis referendumon pri la decidoj, kiujn oni prenu, por eliri la krizon ? La kapitalo altrudas sian diktatorecon kaj la politiko estas farso.

Estas krizo, ĉar la ekonomia proceso havas neniun demokratian kontrolon. La “eliron” el la krizo pagas ni gelaboristoj, ĉar la politikuloj estas nenio krom ĉarlatanoj dungitaj de la kapitalistoj. Kaj ni gelaboristoj esperas la solvon el la manoj de tiuj, kiuj kreis la problemon, ĉar ni timas alfronti la veron kaj ni preferas lasi nin trompi per la amaskomuniloj.

La vero estas, ke la kapitalistoj riĉiĝas pagigante al la laboristoj krizon, kiu jam daŭras 100 jarojn. La vero estas, ke la kapitalismo estas nenio krom trompo al la gelaboristoj kaj al la popoloj. La vero estas, ke la kapitalismo estas la krizo de la homaro.

Nur, kiam la popoloj regos sin mem, nuligante la ŝtaton kaj flankenlasante ĉiajn politikulojn, kaj faros kolektivan proprieton el la produktrimedoj kaj la laborproduktoj, tiam la ekonomio povos esti demokratie regata kaj la organizado de la socio respondos al la komunumaj interesoj anstataŭ al tiuj de la trompistoj kaj la spekulaciistoj.

Dum la kapitalo elsangigas vin, ne esperu salvon el la politikuloj. Nur la memorganizo de la socio montras
eliran vojon
.


Fuente:

En español

En català