Internacia Amnestio : Eliri el la ombroj
Internacia Amnestio : Eliri el la ombroj

Internacia Amnestio pritaksas, ke la senkomunikiga reĝimo ĉe la hispana leĝaro perfortas tiel teorie kiel praktike la devigojn akiritaj de Hispanio pro la internacia leĝaro pri homaj rajtoj. Neniu alia lando de la Eŭropa Unio eltenas arestan reĝimon kun kiel rigoraj limigoj al la rajtoj de la arestitaj personoj. La senĉesaj denoncoj pri torturo kaj pliaj mistraktadoj far de arestitoj, kiu restis je reĝimo de senkomuniko montras la gravajn sekvojn, kiujn povas havi tiu aresta reĝimo.

Internacia Amnestio petas al la hispana parlamento, ke ĝi nuligu la nunan leĝaron pri la aresto je reĝimo de senkomuniko kaj ke ĝi garantiu la efikan protektadon de la rajtoj de ĉiuj personoj senigitaj el libero, kiel estas estarigita de la internaciaj normoj.

Internacia Amnestio rekomendas al la hispana ministro pri Justico, ke li :

  • finigu la uzon de la aresto je senkomunikiga reĝimo, nuligante tuj la artikolojn 509an, 520bis-an kaj 527an de la Leĝo pri Krima Juĝado, kiuj permesas kaj reguligas la uzon de la aresto je reĝimo de senkomuniko ; kaj sinsekve :
  • garantiu, ke ĉiu persono senigita el libero ĝuas sian rajton konsulti private propraelektan advokaton kaj sian rajton al ĉeesto de advokato dum la esplor-demandado kaj la deklaracioj ekde la komenco de la aresto kaj dum la tuta tempo de la gardado.
  • garantiu, ke ĉiu arestita persono ĝuas la rajton esti esplorita de propraelekta kuracisto, kiam ili petas tion ;
  • garantiu, ke ĉiuj arestitaj personoj povas efektivigi sian rajton sciigi aŭ sciigigi senprokraste la fakton kaj lokon de la aresto al familiano aŭ propraelekta persono.

Fuente: Amnistía Internacional