LABORISTAJ BATALOJ EN MAROKO (Moutamid)
LABORISTAJ BATALOJ EN MAROKO (Moutamid)

Ekde antaŭ pli ol unu monato la 850 laboristoj de Smesi-Regie, de la Grupo OCP (Cherifien-a Oficejo pri Fostatoj), kun la helpo de siaj familianoj kaj de multaj gecivitanoj eliras surstrate kiel respondo al la maldungado fare de la entrepreno.

La Grupo OCP estas la ĉefa tutmonda entrepreno sur la merkato pri fosfato kaj derivaĵoj kaj la unua publika entrepreno de Maroko, ĝi atingis la rekordan profiton el 50.600 milionoj da dirhamoj (ĉ. 5.000 milionoj da eŭroj).

Dum la lastaj 10 jaroj okazis plenan restrukturigan procezon ĉe la entrepreno kun amasaj emeritigoj de laboristoj de la OCP kaj ties anstataŭigo per juna laborforto pere de subkontraktoj kiel Smesi-Regie, kiu partoprenas rekte la tutan produktadprocezon de la OCP sed kun pli malaltaj salajroj, sen ferioj nek krompagoj, resume sen la samaj rajtoj ol la laboristoj de OCP sed farante la saman laboron. Post atingi tiun rekordan profiton, la OCP nun klopodas liberiĝi de la 859 laboristoj de Smesi-Regie kun 7 kaj 8 jaroj el servodaŭro por altrudi laborforton senĉese renoviĝantan kun trimonataj kontraktoj pere de subdungado.

Tiuj ĉi maldungoj okazas ĉe entrepreno kun egaj profitoj kaj kun strategia plano pri grandaj investadoj de rekta eksterlanda kapitalo, tio estas, ĉe entrepreno je plena ekspansio.

La sindikato UMT (Maroka Unuiĝo de la Laboro) de Smesi-Regie prilaboris dosieron pri sia lukto, per kiu ili esprimas kaj defendas sian postularon :

1. Integrigon kiel fiksaj en la entrepreno, kio garantius la psikologian kaj profesian stabilecon de la laboristoj.

2. Ilian rajtegaligon kun la laboristoj de OCP, ĉar ili faras la saman laboron.

3. Respekon al la sindikataj rajtoj kaj liberoj.

Kontraŭ ĉiu MAD pagita al laboristo la subdunganto ricevas 1,5 MAD-ojn, t. e. tiuj ĉi entreprenoj eltiris dum la 8 laborjaroj de la 850 laboristoj nun maldungitaj la kvanton el 2841244.480 MAD-oj (ĉ. 28 milionoj da € ―tutsimple kontraŭ esti perantoj.

La 13an de setembro okazis KARAVANO SOLIDARECA kun la maldungitoj de Khouribga, alvokita de la Maroka Asocio pri Homaraj Rajtoj (AMDH) kaj miloj da homoj manifestaciis, sed la polico malebligis al ili atingi la pordon de la entrepreno.

Ekde la 15a de setembro la polico intervenis disiigante la koncentriĝon kaj arestinte 41 laboristojn, kiuj estis juĝataj pro publika malordigo. La 19an ĝi denove disigis koncentriĝon ĉe la urbocentro kaj la laboristoj devis serĉi rifuĝon en la sindikatejo. Ĝis nun fiaskis la intertraktoj, ĉar la OCP asertas, ke la problemo estas de la subdunganto Smesi-Regie kaj rifuzas akcepti la ĉefan postulon : rektan intertrakton de la sindikato kaj la OCP pri la redungo de la 850 maldungitoj.

LA BATALO DAŬRAS.


Fuente: En español : RyN