La hispana Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL) informas pri tio, ke la PRD-a ŝtatestro ĉe Ĉiapaso, Juan Sabines Guerrero, kaj ties registara sekretario, Noé Castañón León, per la ŝtata polico kaj la grava kunlaborado de PRI-a sekvantaro, prenis la instalaĵojn de la Bluaj Akvaj Akvofaloj.

La interveno kaŭzis plurajn agresojn kaj la areston de 117 kampuloj, inter ili neplenaĝuloj kaj unu handikapulo de la municipo de San Sebastián de Bachajón, "Alia Kampanjo"-anoj.

Tiu ĉi perforta interveno
interrompas du jarojn de rekupero kaj ekspluatado de la enspezigaj
instalaĵoj, fare de la Bachajón-aj gekampuloj, kiuj donas aliron al
la turistoj ĉe la natura spaco. Samtempe tiu ĉi situacio permesas,
ke turismaj internaciaj kaj naciaj entreprenoj altrudas la lokan

Tiu ĉi perforta interveno
interrompas du jarojn de rekupero kaj ekspluatado de la enspezigaj
instalaĵoj, fare de la Bachajón-aj gekampuloj, kiuj donas aliron al
la turistoj ĉe la natura spaco. Samtempe tiu ĉi situacio permesas,
ke turismaj internaciaj kaj naciaj entreprenoj altrudas la lokan
ekspluatadon,
enkodukante
la predadon de la ekosistemo serĉe de la tuja ekonomia profito por
siaj privataj monujoj.

La homrajta institucio,
FRAYBA, denuncas, ke
oni
aplikis
al la arestitaj
gekampuloj la kutimajn procedojn je tiu ĉi situacioj kiel: ili estis
nek helpitaj de defendadvokato, nek helpitaj de tradukantoj pri
indiĝenaj lingvoj; male, ili estis minacitaj de «meti nian
kapon en akvoplena sako kaj forpreni niajn testikojn» aŭ de
esti «bruligitaj».

La Ĉiapasa
Ŝtata Juĝistaro ĵus liberigis 107 el la arestitaj kampuloj; tamen,
laŭ informoj de la FRAYBA, dek kampuloj, inter ili unu neplenaĝulo
kaj unu handikapulo, ĉiuj ili «Alia Kampanjo»-anoj, estis
malliberigitaj.

Ankaŭ, kamparuloj de la
Mitzitón-a komunumo, «Sesa Deklaro de la Lacandona-a
Praarbaro»-anoj, kiuj manifestiĝis por la libereco de du
politikaj arestitoj de sia komunumo kaj samtempe solidariĝas kun la
Bachajón-a agresita komunumo, estis agresataj per militklugoj de
anoj de la kvazaŭmilitista organizaĵo «Aloj de Aglo».
Sekve de tiu ĉi agreso estas unu danĝera kluga vundo kaj du pliaj
pro frapoj.

ĜKL denuncas kaj kondamnas
la atakon al la gekampuloj de Bachajón kaj Mitzitón pro paceme
defendi sian vivmanieron kaj postulas la liberecon de la arestitaj
kampuloj kaj la redonon
al
ili
de
la kontrolo de la enspezigaj instalaĵoj, kiuj donas aliron a la
natura parko de la Bluaj Akvaj Akvofalo tiel, kiel iliaj teroj

kaj teritorio.

La sindikato ĜKL apogas kaj
partoprenas
la
memmastruman
organizadon de la tero, kiun plenumas la kampuloj de San Sebastián
Bachajón kaj aliaj meksikaj komunumoj.

ĜKL komunikas ke, la
venontan merkredon, 16an de februaro, estas alvokita internacia
solidareca agado por postuli la liberecon de la Bachajón-aj
politikaj gearestitoj kaj solidarece kun aliaj agresitaj kampuloj.

PERMANENTA SEKRETARIARO DE LA
ĜKL-a KONFEDERACIA KOMITATO

Esperantigita de Gonĥuro

En español:
http://www.rojoynegro.info/articulo/sin-fronteras/cgt-denuncia-las-detenciones-10-campesinos-bachajon-la-agresion-mitziton