La resistencia hondureña rechaza las elecciones bajo condiciones de golpe de estado
La ĝeneralaj balotoj alvokitaj por la 29a de novembro, sen restarigo de la laŭkonstitucia ordo, estus la laŭleĝigo de la militista perforto kontraŭ la ŝtato, tial ne akceptindaj, klarigas la alianco de popolaj fortoj per komunikaĵo.
La resistencia hondureña rechaza las elecciones bajo condiciones de golpe de estado

La ĝeneralaj balotoj alvokitaj por la 29a de novembro, sen restarigo de la laŭkonstitucia ordo, estus la laŭleĝigo de la militista perforto kontraŭ la ŝtato, tial ne akceptindaj, klarigas la alianco de popolaj fortoj per komunikaĵo.

La Nacia Fronto Kontraŭ la Puĉo ĉe Honduro rifuzis hodiaŭ la okazigon de balotoj je la venonta 29a de novembro sub la kondiĉoj de puĉo.
Laŭ tiu ĉi senco ĝi decidis malagnoski la kampanjon, la proceduron kaj la rezultojn de la balotadoj, se la laŭkonstitucia ordo ne estas restarigata kaj se la laŭrajta prezidento, Manuel Zelaya, ne estas reenoficigata.
Ĝi alvokas la Demokratian Union, la sendependajn kandidatojn kaj tiujn, kiuj ne estu puĉistoj el la Liberala Partio kaj el la Socidemokrata Noviĝo kaj Unuiĝo al tio, ke ili «prenu politikan sintenon, kiu estu kohera kun la decido de la Fronto».

Ĝi kondamnas la militistigon de la balota procezo fare de la propuĉaj armeo kaj polico. Ilia armita ĉeesto, ĝi aldonas, enmetas kroman eron el partipolitika perforto kaj ankaŭ firmigas la kondiĉojn de malinkludo, mallumo kaj subpremo malfavore al la partoprenantoj.
La Fronto rediras sian alvokon por la starigado de Nacia Konstituiga Asembleo, kiu estu popola, partoprenema, inkludiga kaj demokratia.
Ĉe gazetara konferenco surstrate la ĝenerala sekretaro de la Unuigita Federacio de Laboristoj, Israel Salinas, rimarkis, ke balotoj sub laŭfakta registaro estos nek travideblaj nek fidindaj.
Li aldonis, ke la Fronto, ampleksa alianco el p
opolaj organizaĵoj kaj progresemaj partioj, prenis neniun decidon bojkoti la pribalotan kampanjon.

Li rimarkis, ke la popola rifuzo al tiuj, kiuj komencis voĉkaptajn agojn, estis decido de la komunumoj mem, en kiuj ili prezentiĝis.
La plej tuŝita de tiuj popolaj agoj estas la prezidenta aspiranto de la Liberala Partio, Elvin Santos, kiu estis ricevata per putraj ovoj kaj tomatoj de homoj, kiuj kulpigas lin kiel puĉiston.

La prezidento de la laŭfakta reĝimo, Roberto Micheletti, diris la lastan mardon, ke la balotoj okazos kun aŭ sen la aprobo de la internacia komunumo, kiam li rifuzis paktitan solvon por la nacia krizo.


Fuente: Originalo ĉe Vtv