El grito de los trabajadores de la compañía automobilística Ssangyong
El grito de los trabajadores de la compañía automobilística Ssangyong

Laboristoj kaj entreprenistoj de Ssangyong Aŭtomobila Kompanio (sub. Ssangyong) interkonsentis, ke ili akceptu maldungon de 52% da laboristoj kaj sensalajran provizoran eksiĝon de 48% en la 6a de Aŭgusto, 2009. Kaj la striko okupacianta fabrikon dum 77 tagoj longedaŭrintaj finiĝis. Mia amiko LEE Changguen(projekta fakestro de Laborsindikato de Ssangyong) kaj ĉirkaŭ 100 laboristoj estas tuj arestitaj de policanoj. Nuntempe 68 laboristoj estas enkarcerigitaj.

Iu maldungiĝita laboristo provis sinmortigi, kiu ricevis severan esploron de polico en la 20a de Aŭgusto. ĉar lia spleno malboniĝis pro subprema esploro de polico daŭrinta ĝis tagiĝo. Dum la periodo de striko 6 laboristoj kaj familianoj perdis siajn vivojn.

La kaŭzo estas malfidela forvendado de korea registaro kaj kreditoraro

Shanghai Aŭtomobila Industria Korporacio (sub. Shanghai) de Ĉinio transprenis la Ssangyong-n. ĉar Daewoo Grupo, kiu estis la patrina grupo de Ssangyong, bankrotis kaj volis vendi ĝin. Korea registaro kaj kreditoraj bankoj decidis ne laŭ kontrolpovo de Ssangyong, sed laŭ pagopovo. Do ili forvendis ĝin al spekula kapitalo, kiu plej multe pagas monon.

Rezulte post transpreno dum 4 jaroj Shanghai maldungis ĉirkaŭ 2,000 laboristojn tute ne inventante novan aŭton. Ili ne interesiĝis pri normaligo de Ssangyong, sed interesiĝis pri forŝteli teknikojn de Ssangyong. Finfine Shanghai forrifuzis administran rajton de Ssangyong en Januaro, 2009. Kaj Ssangyong subiris sub laŭleĝa kontrolo en Februaro.

Entreprenistaro de Ssangyong publikigis restrukturadan planon, kiu maldungas 2,646 laboristojn (37% de tutaj laboristoj en Ssangyong) en la 8a de Aprilo, 2009. Laborsindikato de Ssangyong postulis garantii totalan dungon per dividi laboron, invento de novan aŭton, peto al Korea Disvolviĝa Banko por urĝa financa subteno, ktp. Sed oni eĉ ne konsideris postulon de laborsindikato. Post forrifuzo de administra rajto de Shanghai ekde tiam laboristoj ne gajnis salajron dum 5 monatoj ĝis Majo.

Perforto de polico kaj kompania kanajlo

Entreprenistaro de Ssangyong deklaris maldunga plano de 2,405 laboristoj ne kunsentante kun laboristoj en la 8a de Majo. Kaj laboristoj sinĵetis en striko en la 21a de Majo. Laborsidikato postulis, ke korea registaro enĵetu publikan financon al Ssangyong kaj faru publikan kompanion same kiel en Usono prezidento Obama enĵetis publikan financon al GM kaj faris publikan kompanion.

Sed ankaŭ ĉi tiu postulo estis ignorita. Kaj sekvis polica perforto. Laboristoj okupaciis fabrikon kaj sinfermadante strikis. Post unu monato entreprenistaro de Ssangyong obstrukcis liveradon de akvo, gaso, elektro al laboristoj kaj eĉ blokis eniradon de kuracista teamo ekde la 20a de Junio.

Batalpolicanoj pafis TASER GUN (pafilo de elektroŝoko, kiu estas danĝera por homa vivo)-n al vizaĝoj de laboristoj. Polico elverŝis larmigan likvon, kiu forfandas eĉ STYROFOAM (ŝaŭmita plastikaĵo)-n, per helikoptero al laboristoj. Multaj laboristoj estis vunditaj. Iu laborista piedo ekputris pro diabeto, ĉar kuracista teamo kaj medikamentoj ne povis eniri.

Kial nur laboristoj devas fariĝi kiel viktimo ?

Plejmulto de amaskomunikiloj emfazis nur la scenon de rezistantaj laboristoj per katapulto kaj flambotelo. Tamen ili silentis pri, ke entreprenistaro mobilizis kompaniajn kanajlojn kaj uzis perforton. Kaj neniu inter policanoj kaj la kanajloj estis punitaj.

Laboristoj spertas la plej grandan malliberiĝon post 1997. Krome polico eĉ procesis kontraŭ laboristoj pri kompenso de la perdoj, kiu postulas 548,000,000 koreaj ŭonoj(ĉirkaŭ 440,000 Usonaj Dolaroj a ŭ 307,000 Eŭroj).

Kial ne respondecas registaro kaj kreditoraro, kiu malfidele forvendis Ssangyong-n al Shanghai ? Kial nur laboristoj ĉiam davas maldugiĝi kaj fariĝi kiel viktimoj ?


Fuente:

Originalo ĉe Solidareco

Original en Solidareco