Ekde la pasinta 21a de decembro, kiam oni malhelpis la manifestacion por la Okupitejo Rote Flora en Hamburgo, la polica perforto okupis la centrajn kvartalojn de la urbo. Per la preteksto de agresoj al la policanoj fare de grupoj de maldekstraj junuloj, la aŭtoritatoj deklaris kaŝitan senrajtan staton, kiu permesas al ili priserĉi kaj aresti iun ajn personon sen kaŭzo.

Rote Flora (“Ruĝa Flaŭro”) estas socia kaj kultura maldekstra ejo en Hamburgo, kiu estas okupita kaj memadministradita de la jaro 1989. La proprietulo de la konstruaĵo metis limtempon al la aktivuloj de Ruĝa Flaŭro, ordonante ilin forlasi ĝin antaŭ la 20a de decembro. Neniu dubis, ke ili ne akceptos ĝin, ĉar “Rote Flora bleibt“ (Ruĝa Flaŭro restas!).


Rote Flora (“Ruĝa Flaŭro”) estas socia kaj kultura maldekstra ejo en Hamburgo, kiu estas okupita kaj memadministradita de la jaro 1989. La proprietulo de la konstruaĵo metis limtempon al la aktivuloj de Ruĝa Flaŭro, ordonante ilin forlasi ĝin antaŭ la 20a de decembro. Neniu dubis, ke ili ne akceptos ĝin, ĉar “Rote Flora bleibt“ (Ruĝa Flaŭro restas!).

La sabaton 21an de decembro oni kunvokis sur la stratoj de la centro de Hamburgo manifestacion kun triobla celo: tute klarigi, ke iu ajn klopodo de eldomigo de la socia ejo okazigos homamasan reziston; denunci la aferon pri nemoveblaĵa spekulado okazanta en la apuda kvartalo de Sant Pauli, kie la loĝantoj de bloko de loĝejoj konata, kiel Esso estas devigotaj forlasi siajn hejmojn antaŭ la risko de disfalo de la konstruaĵoj por esti anstataŭitaj de nova bloko de luksaj apartamentoj; kaj laste la rajto de restado por la rifuĝintoj alvenintaj de Lampedusa.

Per la mobilizado de ĉirkaŭe 3.000 policanoj pretekstante, ke povis esti perfortaj partoprenantoj la aŭtoritatoj malhelpis la manifestacion, kiu jam estis komunikita kaj estis tute leĝa. Malgraŭ la polican premon, 7.300 personoj laŭ la polico kaj pli ol 10.000 laŭ la organizantoj, kunvenis en la centro de Hamburgo. Kiam la komenco de la manifestacio nur estis trairinta malmultajn metrojn estis atakita de la polico, kiu uzis gason pipro, bastonojn kaj akvokanonojn por disigi ĝin. Ĉi tio kaŭzis gravajn tumultojn en la centro de la urbo, la plej gravaj el la lastaj jaroj laŭ la polico kaj centoj da vunditoj, iuj el kiuj bezonis hospitalan prizorgon. Same, 16 personoj estis arestitaj. Endas elstari, ke la polico deklaris la centron de Hamburgo, kiel danĝeran zonon, kio laŭ la germana leĝaro signifas serion da specialaj permesoj, kiuj rajtigas la Policon por priserĉi kaj aresti iun ajn personon sen neniu konkreta suspekto. Same, pluraj centoj da manifestaciantoj pasigis pli ol 4 horojn ene de kettle (polica barilringo), ĉirkaŭitaj de policanoj, sub la libera ĉielo, sen manĝo kaj pluvante.

En la komunikaĵo alvokinta la mobilizon, la aktivuloj de tiu socia ejo diris: “Rote Flaŭro estas nur unu el la multaj lokoj, kiuj nuntempe spegulas la konfliktojn okazantajn en la urbo”. Ĉi-sence, antaŭ la deviga eldomigo de Esso, oni depostulas, ke ĉi tiu konstruaĵo estu riparita, tiel evitante la malkonstruon de la bloko de konstruaĵoj kaj novan epizodon de elitigoi en la longa proceso okazanta ĉe la kvartalo de Sant Pauli. Koncerne al la situacio de la ĉirkaŭe 300 rifuĝintoj, kiu atingis Hamburgon komence de ĉi tiu jaro devenintaj de landoj, kiel Sirio, Egiptio aŭ Libio, kaj kiuj luktas por ilia rajto restadi en la urbo, la citita komunikaĵo diris “ĝis nun, la aŭtoritatoj neis al ili la rajton restadi, per la minaco esti deportitaj al Italio, kvankam granda nombro el ili registris sin antaŭ la aŭtoritatoj kaj prezentis sian peton pri azilo”.

 

i El la angla, gentrification, estas proceso de urba aliiĝo per kiu la devenaj malriĉaj loĝantoj de difektita kvartalo estas iom post iom anstataŭitaj de aliaj pli riĉaj.

 


Fuente: Esperantigita de Jesuo González