Unua parto de la broŝuro "La Malbeno de la Praktikismo" verkita de Rudolf Rocker

La prozismo sukcesas


La prozismo sukcesas

Ankoraŭ estas aktualaĵo la eta kaj bela historio rakontita de Gorki: “Pri la praktika pego kaj la mensoga verda fringo”. Sed la poeto estus povinta titoli sian historion kaj eble pli trafe: “Pri la praktika pego kaj la malpraktika verda fringo” sen tio, ke tial li estus devinta ŝanĝi eĉ ununuran vorton el la novelo.

Do la pego ja estis la praktika saĝulo kaj la eta bruna verda fringo, obstina utopiisto al kiu trairis la animon revoj de poeto kaj en kiu la trema aspiro iĝis kanto.

Tial kantis la eta verda fringo apenaŭ sen konscii. Ĝi kantis ĉar ĝi ne povis fari aliaĵon, ĉar la kolo varmiĝis kaj la animo endis liberiĝi de sia superabundo. Ĝi prikantis la aŭroron de nova vivo, malproksiman feliĉon, kiu nur povis atingiĝi per la lukto.

La aliaj birdoj en la arboreto iompostiom silentiĝis kaj aŭskultis la goĵigan kanton. Ĝis kiam ili malkovris, ke nur estis iu verda fringo kantinta tiel. Tiam ilin plenigis io kvazaŭ elreviĝo. Jes, se estus aglo, sed verda fringo –kiel eblas tio!

Sed la eta verda fringo streĉita de la plej arda aspiro, ne mutiĝis kaj el la sagna koro eliris ĉiufoje pli profundaj tonoj, angoro ĉiufoje pli pasia al tiu blua malproksimeco, kie la nova legenda tero staris el la purpuraj onoj de la maro. Kredi nepras, kredi je si mem, post kiam oni tiom dubis pri si, kredi ĝis kiam la tempo plenumiĝos.

Kvazaŭ malproksima antaŭsento malpeze metiĝas sur la koroj de la plumita svarmo, kaj el la kaŝitaj anguloj supreniras arda aspiro al malproksima feliĉo.

Tiam post prudenta malfruiĝo aperas la pego, maljuna sinjoro, kiu “vivas per vermoj kaj amas la veron”. Ĝin ne interesas tiaj kantoj ĉar ĝi estas tute praktika ulo ĉiam baziĝanta sur konkretaj faktoj. Kaj ĝi pruvas al honorinda publiko per ĝuste tiuj faktoj, ke la verda fringo mensogadas, kiam ĝi prikantas malproksiman landon de la redempto.

-“Restu ĉiam sur la tereno de la praktikaj faktoj, moŝtulo. La senpripensa iniciato ankoraŭ ne atingis taŭgan celon. Kiel reale estas la faktoj? Tie, kie finas la arbaro estas kampo, malantaŭ la kampo vilaĝeto”

Tiam silentiĝis momente la pego por pliigi la streĉon de ĝiaj aŭskultantoj; poste per signifoplena rigardo al verda fringo, ĝi daŭrigas sian paroladon: “Ĉe tiu vilaĝeto loĝas Grischka, la birdĉasisto. Tiu estas la unua stacio sur la vojo al revlandon. Malantaŭ tiu vilaĝeto tute probable alifoje ekas arbaro kaj malantaŭ kampo, vilaĝeto, ktp, ktp. Kaj kiel la tero estas ronda, laŭ sciate, se ni sekvos la admonon de la sinjoro verda fringo kaj ni evitos ĉiujn danĝerojn minacantaj nin, fine returnos al loko, kie ni troviĝas nun. Kial do tiu bruo, sinjoroj?”

La ĉarma ebrieco malaperis. Ili koleriĝis pro esti tromplogitaj kaj krome “de iu, kiel tiu”. Poste ili ĵetis duopon el mordantaj vortoj al la kapon de la verda fringo kaj rapide malproksimiĝis. La pego venkis, tute venkis.

 

La enterigistoj de la revolucio

Ho, tiuj pegoj! Tiuj diskretaj, spritaj kalkululoj, kiuj ĉiam estas plensaĝecaj kaj mensogadas per la plej senhonta maniero, se ili senzorge diris iufoje la veron! Ĉiam ili survojas la samajn kaj malnovajn vojojn, kiujn surpaŝis por ili malnovaj generacioj kaj ili mokas la frenezulojn, direktantaj sian ŝipeton tra malkonataj maroj cele trovi ĉe la alia flanko de la grizaj dezertoj el akvo la verdan marbordon, ĉarmanta ilin dum la sonĝo.

Kaj kiam la kuraĝuloj estas formanĝitaj de la tempesto aŭ ilia ŝipeto frakasiĝas je perfidaj rifoj kaj iliaj ruinoj estas ĵetitaj al la malnovan marbordon, tiam la pego konsideras alvenita ĝia favora horo por rezoni. Ĝi sciis, ke tio endis okazi sed tiu, kiu ne volas konsilon, ne povas esti helpita. Kiu aliras al danĝero, pereas en ĝi. Kion ili endis serĉi tie for, kiam oni ofte diris al ili, ke la akvo havis neniujn trabojn? Tio okazas, kiam oni malestimas la konsilon de spertuloj kaj mokas ĉiujn praktikajn faktojn. Kiom da fojoj oni klopodis konvinki ilin pri la nerealigeblo de ilia projekto!, sed ili ne volis, ke malkvietiĝis ilia rondo kaj ignoris ĉiun bone pripensitan averton.

Tamen, kiam kuraĝa argonaŭto iutage atingas alveni per la kilo de sia ŝipeto malproksiman marbordon kaj malfermi al la fratoj de la malnova mondo novan superregadon de la vivo, tio ne maltrankviligas la pegojn. Ili longe sciis, ke tie for devis ekzisti tero kaj ili ĉiam diris ĝin kaj se fine oni malkovris ĝin, estis ilia ekskluziva merito, ke ili permesas neniun senkreditigi ilin. Fari la vojaĝon ĝis tie –tion fine povis fari kiu ajn. Oni nur bezonis rekte marŝi ĝis frapiĝi kontraŭ la alia flanko.

Kia argumentaĉo, bona dio! Kiu ajn ŝipas laŭ iu direkto –la plejgranda parto sen senco nek motivo. Kaj kiam la hazardo iufoje alĵetas lin al stranga marbordo, kial tiom da gestaĉoj? Ankaŭ blinda porko iufoje trovas glanon.

Krome, per la eltrovo neniel estas farita tuto. Oni devas remezuri la novan teron laŭ la kreditigitaj modeloj, oni devas praktike meti palisojn, registri kaj organizi ĝin. Endas fari ĝin io utilebla. Ekzistas sufiĉa laboro por la praktikaj kaj spertaj homoj. Kaj la pegoj malmulte malfruiĝas. Ili ekzamenas ĉiujn aferojn per gesto de graveco, faras multajn saĝajn rimarkojn kaj tiom ordigas ĉion per ruza zorgemo, ke eĉ en la mallumo oni povas trovi ĉion. Estas ilia merito se la nova mondo multege similas al malnova, kiel ovo al alia.

Kaj kiam la tuta vivo denove estas premita laŭ determinaj formoj kaj strikte ordigita tial, ke la nova tero tute odoras praktikajn formojn, goĵiĝas la pegoj kaj fieras pro siaj sukcesoj. Sed en la koro de la individuo nove ardas la malnova aspiro kaj tio incitas lin preteriri – al la malhelajn abismojn de novaj aŭroroj.

Ho tiuj pegoj! Ili troviĝas ĉie, kie aspiro agonias, kie estas stampitaj la idealoj per eta monero kaj la arda impulso estas sufokita en la marĉo de la kutimeco. Kaj tamen ilia fama “praktikismo” estas nur mensogo kaj ilia “sperto” aborto de la spirito. Ili ĉiam repetis la malnovan saĝecon de fonografoj, ĉiam denove gurdis la samajn mortintajn formulojn kaj escepte ĉi tiuj ili nenion lernis el la historio kaj nenion forgesis. Ili ĉiam asertas per malmodesta vanteco, ke ili staras sur la taŭga vojo kaj tamen ĉiam moviĝas, kiel blinduloj sur rondo.

Ili neniam malfermis al la popolo novajn vojojn pri la konado; male, ilia infaneca limiĝo rompis la flugilon al ĉiu nova aspiro, ĉiam malkuraĝe falis sur la luktantoj kaj impulsantoj en kies koroj ardis la fajro de la entuziasmo kaj ili baris ĉiun eliron per “praktikaj principoj”.

Ĉiam, kiam naskiĝis nova ideo en la popolo, la pegoj tuj citis la funebran ĉaron kaj akordigis ĉiujn preparaĵojn por la entombigo. Ilia prudenta praktikismo kaj ilia nomita spertado neniel stimulis ajnajn idealajn aspirojn devenantaj el popolo, kvankam ili pretendis servi ĝin; sed ili senigis ĝin de la vivanta spirito de la impeta impulso kaj de tiu nevenkebla fido en la venko de kaŭzo, kiu estas la ununura, kiu povas konkerigi la mondon al ideo.

Neniam ili atingis estigi en la popoloj tiun spiriton, kiu maturigas faktojn kaj devigas la homojn rompi malantaŭ ili la pontojn unuiĝantaj al ili kun ilia estinteco. Ĉiam ili estis pretaj firuze negocii la idealojn kontraŭ lentotelero kaj nenia respekto malhelpis al ili malfidi kontraŭ tridek monoj la teron de la redempto.

Ilia praktikismo ĝis nun konsistis el la malpliigo de la ideoj, la premsufoko de la grandaj aspiroj en la kerno de la amasoj, kiuj ĉiam estis portintaj ĉiun veran progreson en la homarhistorio. Ili ĉiam konfuzis la enhavon kun la formo kaj oferis la kvaliton kontraŭ la kvanto. Por atingi nedaŭrajn “sukcesojn” ili makulis ĉiujn idealajn penson kaj senton per la salivumo de sia mizerkora ofendo; ili ankaŭ ne rimarkis, ke iliaj supozaj sukcesoj estis konkeritaj koste de ideoj kaj la amasoj estis apartigitaj pli kaj pli de sia unua celo.

Ilia “praktikismo” cedigis ilian spiriton kaj maljunigis ilian animon. Ili kredis konstrui tamen ili nur hisis sian flagon sur mizeraj ruinoj. Ili ĉiam alkroĉiĝis al la eksteraĵoj, kvankam ili tial lasis perei la spiriton de kaŭzo. Tiel ili iompostiom fariĝis la plej firma bastiono de malnovaj anakronismaj sistemoj kontraŭ kiuj ili ŝajnis lukti.

Vere la fama praktikismo, kiu ĉiam estis kaj estas preta interkonsenti devontigojn kun la subtenantoj de la malnova mondo kaj ties institucioj putrintaj pro la putradvermoj, ĉiam estis la fatalo de ĉiuj grandaj kaj veraj popolaj movadoj, kiuj skribis sur siaj flagoj la socian amasliberiĝon.

Tiaj movadoj neniam estis ruinigitaj de la persekutoj starigitaj de la despotisma arbitreco. Male, la persekutoj plu disvolvigis la kuraĝon de la individuoj kaj plifortikigis iliajn fortojn dum malmola lukto kontraŭ la perforto. Ĉiuj vere grandaj movadoj, kiuj fontis el la popolo kaj estis inspiritaj de revolucia entuziasmo, trapasis la murojn de la malliberejoj kaj pendumilojn kaj eŝafodojn por elteni ilian provon. Ne, la tiraneco sola ankoraŭ povis ne elradikigi efektivan amasmovadon kaj ties martiroj, finpretigitaj de manoj de la ekzekutisto ĉiam montriĝis de eksterordinara naturo. Oni povis mortigi ilin tamen iliaj voĉoj eliris el la tombejoj kaj fosejoj kaj instigis la fajron de la ribelo en la popolo.

Se tiuj movadoj tamen pereis kaj ilia impulseco subite fiaskis estis pro tio, ke eliris malamiko el iliaj propraj vicoj. Estis la martelado de la pegoj, la sukceso de la praktikismo tiu, kiu konsumis iliajn radikojn kaj enmetis al ili la ĝermon de la dekadenco kaj la morto. Tiu praktikismo, kiu neniam estis reale praktika, baldaŭ ŝtopis la fontojn de ilia origina potenco kaj, kiel Delila iĝis la fatalo por Ŝimŝon, kiam ŝi fortranĉis liajn harojn, tiel mortigis la praktikismo de la pegoj tiujn ecojn kaj sentojn de la amasoj, kiuj estis ĝis tiam la neelĉerpebla fonto de ilia forto.

Estis la praktikismo de la ekstera sukceso tiu, kiu ĉiam drinkigis la ĉiajn eblistojn kaj malproksimigis ĉiufoje pli kaj pli la originajn celojn de movado. Kiam oni klopodis penetri en la instituciojn de ekzistanta socia sistemo kaj plenumi ene de ili “praktikan laboron”, estis tranĉita la esenca nervo de la movado kaj oni kondamnis ĝin al malrapida malvigliĝo kaj senglora morto. La absurda ideo pri tio, ke oni unue devas konkeri la instituciojn de superregado de socio fondita sur la sklaveco kaj la sovaĝa perforto por atingi la finan celon, ĉiam infektis la puran spiriton de ĉiu movado kaj atakis ĝiajn radikojn.

Ĉiu nova socia kulturo disvolvas siajn unuajn ĝermojn en la kerno de la malnova socio, kiel disvolviĝas la infano en la korpo de sia patrino; kiel la freŝa planto devas enprofundigi siajn maldikajn radikojn en la teron antaŭ ol ĝi povas rompi la malluman envolvaĵon kaj bani sian verdon en la sunlumo. La infano kaj la planto ekzistas antaŭ naskiĝi kaj disvolvas laŭ sia maniero la antaŭajn kondiĉojn de sia posta vivo.

La sociaj movadoj estas la kerno el kie fontas novajn kulturojn kaj ili nur venkos en siaj aspiroj se ili kapablas krei per propra forto specialajn manierojn de ekzisto kaj se scias eviti ĉian fandiĝon kun la konsumiĝantaj organoj de socio komdamnita al la morto. Do ĉiu organo nur plenumas la komision, kiu al ĝi donis vivon; ĝi ne povas laŭkaprice ŝanĝi siajn esenciajn funkciojn kaj servi por aliaj celoj.


Fuente: Esperantigita de Jesuo González