Dua parto de la broŝuro "La Malbeno de la Praktikismo" verkita de Rudolf Rocker


La kristanismo, socia tendenco.

Faru ekrigardon al la granda amasmovado, kiu preparis sin antaŭ du mil jaroj ĉe la Mezoriento, Eŭropo kaj Nordafriko. Ĝi minacis la fundamentojn de la romia imperiismo, kiu etendiĝis tra ĉiu konata tero kaj suĉis, kiel grandega vampiro, la sangon el la venoj de tuta mondo. Romio katenis naciojn kaj gentojn; al ĝiaj muroj aliris ĉiuj riĉaĵoj el la tero; ĝia volo estis la supera leĝo. La subpremitaj gentoj faris nekalkuleblajn klopodojn por rompi siajn katenojn, kuris al la morto kontraŭ tiu fera volo, kiu ŝajnis nesuperebla, kiel la cezarpovo.

Tiam estiĝis tiu stranga movado, kiu certe montris nenian programan unuiĝon, sed ĉie estis kondukita de la samaj celoj: kontraŭstari Romion kaj subfosi ĝian povon.

Etaj komunumoj, novaj frataroj, strangaj sektoj kaj revoluciaj movadoj ĉie disvolviĝis kaj divastiĝis per neatendita rapideco inter la mizeruloj kaj subpremitoj de la romia imperio. Ili luktis kontraŭ la romiaj juro kaj povo, atakis la bastionojn de la sklaveco, predikis la virinliberigon kaj skribis sur siaj flagoj la ĉiuhoman egalecon.

Kiel dinamito agis la nova movado en la fundamentoj de la romia cezarismo. Ekis la granda aliiĝo de ĉiuj valoroj. La malnovaj dioj perdis sian influon kaj neniu pastra povo poste kapablis reakiri sian malaperitan ĉiopovon. La fido pri la neŝanĝeblo de tio ekzistanta naskiĝis el homa animo kaj esperoj neniam havitaj malfermigis al si vojon el la profundaĵoj.

Ĉu tiam gravis la blinda rabio el la imperiestroj? Ĉu gravis, ke oni ĵetis tiujn “kristanojn”, kiel oni malestime nomis ilin, al la bestoj el la dezerto kaj la arbaro; ke furioza frenezulo uzis ilin, kiel vivantajn torĉojn por lumigi Romon? La sango el la martiroj faris miraklojn, disradiis novan spiriton tra la mondo kaj donis fajron de la tombejoj kaj la kruco al la ribelaj fajreroj en la koro de la humiluloj kaj malfortuloj. La kruco iĝis simbolo kaj ĝia vidado impulsis pli kaj pli homajn amasojn al movado, kiu fine disfalis ĉiujn digojn kaj superverŝis la malnovan mondon.

En la subteraj kavernoj kaj galerioj de la katakomboj de Romo kunvenis la nova komunumo, la nova alianco de la ekzilitoj kaj forpelitoj. Iu membro unuiĝis al alia, sub sango kaj larmoj estis kunfandiĝinta nova komunumo, kies portantoj estis ekscititaj de pura superhoma entuziasmo. De tie elmigris miloj da homoj al ĉiuj landoj por divastigi la novan doktrinon kaj anonci al la ĉi-teraj sklavoj, ke alproksimiĝis la tempo de la redempto.

Ĉu utilis la torturiloj de sovaĝaj ekzekutistoj kaj la furioza kolero de la Cezaroj? Kreiĝis fido, kiu povis transloki montojn kaj allogis amasojn en kiuj ardis per klara flamo la malluma deziro.

La fiera Romio, kiu dum tempo estis nutrita per la lakto de lupino, ĝis tiam eltenis ĉiujn ŝtormojn. La sango de la lupino cirkulinta en ĝiaj venoj, faris ĝin nevenkebla. Reĝlandoj kaj urboj falis sub la sovaĝaj batoj de la imperiaj ungegoj, kiuj sange kaj ŝire penetris en la homarkorpon.

Romio tute venkis la arabojn kaj Kartago neniam plu ekzistis; la reĝlando de Kleopatra ĉesis ekzisti. Jerusalemo ruine disfalis. La venkintaj agloj de la romiaj legioj trairis landojn kaj marojn kaj speguliĝis sur la akvoj de malproksimaj riveroj. Nenio povis alfronti tiun Povon.

Tiam, estiĝis el kerno de la popoloj movado, kiu disponis neniun legion, havis nenian povon en la ŝtato, nur havis tiun nesubmeteblan fidon pri la venko kaj justeco de sia kaŭzo. Kaj tiu fido kapabligis siajn membrojn por apartigi ĉiun timon de iliaj koroj kaj elteni la plej terurigajn. Neniu povo sur la tero atingis bridi la fatalan invadon de la romiaj amasoj alkutimiĝintaj al sukceso. Tamen per ĝia sindonemo rompiĝis la armiloj de la perforto, malfortiĝis la despota perforto de la Cezaroj.

Kaj la brilo de Romio paliĝis, la putrado, kiu mordetis la radikojn de ĝia grandeco ĉiufoje manisfestiĝis pli klare. La propagando de la ribeluloj elŝiris al ĝi el la vizaĝo la majestan maskon kaj montris ĝin je ĝia duondekadenco. Estiĝis Potenco pli forta ol la glavpovo kaj la arbitreco de la tiranoj, potenco enradikiĝinta en la spirito kaj aginta per spiritfaroj. Kontraŭ tiu povo devis frakasiĝi la malnova mondo, kiel ŝipo sen stirilo kontraŭ la akraj rifoj.

 

La premsufoko de la kristanismo.

Estis tiam, kiam ekis la martelado de la pegoj en la movado mem kaj tion, kion ne povis atingi la plej teruraj persekutoj, ebligis la metodoj de la praktikemuloj kaj insidemuloj.

La timemuloj kaj senkuraĝuloj, la akompanantoj aliĝantaj al ĉiu granda amasmovado, ekgrupiĝis sub la standardo de la pegoj. Oni parolis pri praktika agado kaj avertis kontraŭ senpripensaj iniciatoj. “Ĉiam per kvieteco, moŝtuloj!”, diris la pegoj. “La bonaj aferoj postulas tempon”. Kaj ili ekkalkulis kaj ekfaris ĵonglajn ludojn per la “konkretaj faktoj”, kiuj ebriigis la kapon de la aŭskultantoj. Kelkaj homoj iĝis pli malebriaj kaj aliaj jam ekhontiĝis pro sia ebrieco. La fortaj radikoj de la entuziasmo iompostiom ekvelkis; la arda impeto, kiu potence ardis al ĉielon de nekonataj profundaĵoj, malrapide estingiĝis kaj estis anstataŭitaj de praktikaj konsideroj. Sed ju pli elradikiĝis la granda fido de la amasoj, des pli maltime kritikis la pegoj tiujn nepraktikajn revulojn, kiuj volis starigi sur la ruinoj de la malnova mondo regnon de libereco kaj egaleco.

“Utopion! Utopion!” kridis la pegoj. “Klopodendas penetri en la institucioj de la nuntempa socio kaj provi iompostiom allogi iliajn defendantojn. Necesas la praktika laboro. Oni devas konservi la antaŭjuĝojn de la oponantoj kaj observi iliajn ideojn. Nur tiel eblas allogi ilin al nia kaŭzo”.

Kaj tiam oftiĝis, ke la kristanismo ekzistis ne nur por la malriĉuloj kaj mizeruloj; ankaŭ la ceteruloj rajtis ĝui ĝiajn benojn. Kaj ju pli praktika iĝis la movado, des pli eĥon trovis en la vicoj el la privilegiuloj. Ĝis kiam, fine, kronita mortiganto deklaris la kristanismon ŝtatreligio kun la laŭdo de la pegoj.

Ho, la pegoj mensogis, kiam ili asertis, ke ilia spertita metodo sukcesus. La doktrino, kies simbolo estis la kruco, la doktrino de la mizeruloj, persekutitoj kaj ekzilitoj iĝis ŝtatreligio kaj la emperiestro mem aliĝis al ĝi. Kia venko!

Kaj, tamen, mensogis la pegoj, senhonte kaj premsufokante la novan doktrinon. Do ili mortigis la spiriton, sufokis per mortaj manieroj la vivantan fidon, kiu reproduktis la esperojn de la plej malriĉuloj kaj tio, kion la Cezaro moke rekonis, kiel novan religion, estis malplena envolvaĵo, amaseto de cindroj, kie jam ardis eĉ ne sola fajrero.

Tiam maturiĝis la kristana doktrino ĝuste por la Eklezio. La praktikismo de la pegoj morteme venkis la malnovajn idealojn. Nova cezarismo, kiu elprenis la manieron de superregado el la orienta despotismo, leviĝis sur la “trono de Petro”. La evoluo finiĝis. El la doktrino de origine revolucia movado, oni faris instrumenton por la superregado kaj sklaveco de la amasoj.

 

La reformacio, revolucia tendenco

Kaj denove repetiĝis la samaj fenomenoj en tiu movado, kiu trairis tutan Eŭropon kaj finis ekstere per la venko de la nomita Reformacio, kiu ja estis io pli ol ribelo kontraŭ la elkreskaĵo de la roma Eklezio, kiel ofte volis kredigi nin kontentiĝemaj historiistoj.

Tiuokaze ankaŭ oni ne povas paroli pri unuiĝa movado sed tuta ondo el movadoj, kiuj eliris el la amasoj kaj aperis en la pli diversaj landoj, havinte nur komunan aferon: ke ili ribelis kontraŭ la aŭtoritato de la Eklezio kaj estis persekutitaj de ĉi tiu per la plej kruela maniero.

Kiel la antaŭeklezia kristanismo kunfandiĝis al la malriĉuloj kaj subpremitoj en la lukto kontraŭ la cezarismo de la romia imperio, tiel tiu nova movado kunfandiĝis la sklavitaj kaj afliktitaj amasoj en la lukto kontraŭ la cezarismo de la roma Eklezio. Kaj kiel la unua, ankaŭ tiu movado havis tute internacian karakteron kaj ne estis limigitaj de determinaj landlimoj.

Oni ne devas interpreti tiun movadon simple, kiel lukton inter diversaj teologiaj tendencoj, kio nur estis iu el ĝiaj neeviteblaj fenomenoj. Ne, kio ĉi tie ardis el la kerno de la amasoj kaj movigis ĉi tiujn estis io malsama. Tio estis la deziro de regno proksima al la redempto: la ribelo kontraŭ la tempa kaj eklezia povo, estis la volo, kiu venis ĉi tie konvinkita kaj malakceptis ĉiun aŭtoritaton, klopodanta limigi la liberan penson, baziĝante sur supozataj privilegioj.

Tiu movado ekzistis longe antaŭ ol estis bruligitaj Hus1 kaj Jerónimo2, antaŭ ol la aŭgustenana monaĥo de Wittenberg3 najlis siajn teziojn sur la pordo de la katedralo, faro al kiu poste oni atribuis gravecon neniam havinta kaj kies malmulta enhavo estis multe superita de la luktantoj de tiu periodo.

Ĝi naskiĝis el la sama spirito, kiu iufoje inspiris la kristanajn komunumojn kaj vekis al nova vivo la gnostikanojn4 kaj manikeistojn5 de la unuaj jarcentoj, kiu ardigis per ĉiokonsumaj flamoj la ribelon de la armenoj dum la oka jarcento kaj agis poste per nenumereblaj herezaj sektoj kaj revoluciaj movadoj. Estis la spirito, kiu naskis la kredon je la miljara reĝlando de Kristo, la kredon je la miljara reĝlando de la paco, la libereco kaj la komuna posedo predikitaj de Joacchino de Fiore6 kaj Amalrico de Bena7, kiu movis la langojn de la Fratoj de la libera spirito8 kaj cirkulis, kiel sekreta fluaĵo tra ĉiuj herezaj kaj revoluciaj movadoj de la Mezepoko.

Tio estis la spirito, kiu revivis en la diamatoj9 ĉe Bulgario kaj Bosnio, kiu animis la katarojn10 ĉe Italio, Francio kaj Hispanio kaj impulsis ilin al la lukto kontraŭ la miljara maljusteco. Tio estis la spirito, kiu havis mil nomojn kaj tamen estis la sama afero. Kies portantoj estis nomitaj ĉe Francio valdenanoj11 kaj albigensoj12, ĉe Italio humiliatoj13 kaj fratoj de la apostoloj, ĉe Flandrio beginoj14 kaj begardoj, ĉe Nederlando kaj Sviso anabaptistoj15, ĉe Anglio flustrantoj16; kiu vivis ĉe Germanio en la “fratoj de la komuna vivo”17 kaj en cent aliaj sektoj, kiu donis al la taboritoj18 ĉe Bohemio superhomajn fortojn dum iliaj longaj kaj sagnaj luktoj kontraŭ la imperiestro kaj la eklezio kaj faris al la moravaj Fratoj kaj partianoj de P. Chelcicky19 malakcepti la Ŝtaton, kiel verkon el Satano.

Tio estis la spirito, kiu inspiris al la ekscitiĝemuloj de Zwickau20 ilian esencan spiron, kiu kreis en la “Bundschuh”21 kaj la Armen Konrad22 la sekretajn fratarojn el la kamparanoj de Sudgermanio, kiu penetris per sakra fajro en la gravulegon de Tomaso Muncero23.

Kaj kiel iam la romiaj Cezaroj amase mortigis la kristanojn, tiel la princoj kaj papoj premsufokis po miloj la portantojn de la novaj doktrinoj. La inkvizitoroj trairis la herezan landon kaj la fajroj ne volis plu estingiĝi. Kompletaj krucmilitiroj estis organizitaj kontraŭ la diamatoj kaj albigensoj. Miloj estis mortigitaj, entutaj urboj bruligitaj, sed por kion utilis ĉio tio? La postvivantoj trairintaj la landojn, kiel fuĝintoj ĉie ligis bonajn rilatojn kaj trovis en la amasoj, kiuj devis ĉiutage cedi al jugo, bonan grundon por iliaj ideoj.

Estis, kvazaŭ la tuta tero ŝvitis ribelaj ideoj tra ĉiuj siaj poroj. La sango de la martiroj, kiuj sentime iris la morton, estis kiel sagna semo kaj anstataŭigis en la popolo moderigitajn fajrerojn de ribelo per ardaj flamoj. Centfoje venkita, la movado ĉiam releviĝis per nesubmetebla energio el ĉiuj sangobanoj ricevitaj de ĝi. La spirito penetris en la amasoj –nenion tiam povis nek la rado de la ekzekutisto nek la fajro de la inkvizitoroj.

Estis signoj kaj mirakloj kaj oni kredis per arda aspiro je la veno de la miljara reĝlando. La respekto antaŭ la potenculoj de la tero malaperis kaj nerespekteme sonis la luktokanto de la grupoj de John Ball24 tra la vilaĝetoj de Anglio:

“Kiam Adamo plugis kaj Evo teksis

kie estis la nobelulo?”

La movado iompostiom kreskis ĝis iĝi lavango, kiu minacis la malnovan mondon per detrua falo. Princoj kaj nobeluloj ĉie vidiĝis ĉirkaŭitaj de malamikaroj kaj la eklezio perdis iun pozicion post alia.

 

La fino de la reformacio

Sed la fatalo alproksimiĝis. La pegoj aperis sur la supraĵo kaj admonis per gestoj de graveco la praktikan agadon. Lutero, Melanktono25, Kalvino26, ktp al kiuj numtempe oni nomas grandajn reformulojn, konkuris kontraŭ la ekscitiĝemuloj, kiuj revis pri miljara reĝlando kaj vekis per siaj paroladoj la entuziasmon en la popolkoro. Oni klopodis kvietigi la entuziasmon per ŝpruĉoj de malvarma akvo kaj direkti la sencon de la movado al fama kalkulo, kiu devis agi en ĝi, kiel la ĝermo de la morto.

Lutero, kiu iam tondris kontraŭ la baronoj kaj nomis la princojn “la plej grandaj frenezuloj kaj la infanoj plej malbonaj sur la tero”, subite malkovris sian praktikan koron, do la pego vekiĝis en li kaj turniĝis per kolera malameco kontraŭ ĉiuj siaj antaŭaj kunmarŝintoj. Kiel ĉiuj pegoj momente li klopodis kunaliĝi al ambaŭ partoj sed kiam la provo devis fariĝi per la ekzemplo, li singardeme aliĝis al la partio el la mastroj kaj humiliĝis, kiel lakeo de la princoj.

“Ĉu ŝanĝoj? Certe” – diris la pegoj – “sed ĉio per modereco kaj celo”. Lukti en Romo kontraŭ la ĉiesulinoj de Babilonio estas divolo, sed ribeliĝi kontraŭ la povo de la princoj kaj baronoj estas peka iniciato kaj kreas neniun partianon por la bona kaŭzo.

Kaj ili atingis por la “bona kaŭzo” partianojn inter la princoj, la baronoj kaj la riĉaj civitanoj por kiuj la protestantismo estis ĉapitro tiel taŭga, kiel alitempe la kristanismo por Konstantino “la Granda”27. Tiel ili enplantis en la potenca movado la spiriton de la malkonkordo kaj la interna diseriĝo kaj subfosis ĝiajn fundamentojn pro la saĝa iniciato de la “praktikemuloj”.

Muncero bone sciis tion, kion li faris, kiam li ĵetis al la kapon de la “Fripona Doktoro de Wittenberg”, kiel li nomis Luteron, vortojn de furioza krudeco.

Sed kiam inter la kamparanoj, kiuj vivis en malmola servuto kaj krome devis toleri, ke iliaj torturantoj kovris per salo iliajn vundojn, la ribelo iĝis ĉiokonsuma flamo kaj ili pretiĝis ataki la kastelojn de siaj mastroj, la pegoj furiozis ĉar estis ne aprobitaj iliaj praktikaj metodoj kaj estimulis la princojn mortigi la kamparanojn, “kiel rabiajn hundojn”. Cent tridek mil kamparanoj mortis dum tiu popolribelo; kaj kiam la ribeluloj estis venkintaj, la pegoj faĉile faris sian ludon.

Kiel alitempe iliaj prauloj aliigis la kristanismon, kiu estis la kaŭzo de la popolo, en kaŭzo de la Cezaroj, tiel la Reformacio iĝis afero de la princoj kaj la regantaj kastoj.

La Reformacio venkis, sed la spirito, kiu iam vigligis la amasojn, estis premsufokita, sufokita per sango. La pegoj kaj la insidemuloj mortigis ĝin, kiel Kaino sian fraton Habelon. Tiam oni konsideris veninta la momento por levi la novan Eklezion, kiu ne estis malpli fanatika ol la Eklezio de Romo. La spirito mortis kaj, kio restis de ĝi ne povis nomiĝi alimaniere ol la malo de la spirito.

 

1 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Hus

2 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Jeron%C3%BDm_Pra%C5%BEsk%C3%BD

3 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lutero

4 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Gnostikismo

5 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Manikeismo

6 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Joakimo_el_Fiore

8 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Libera_Spirito

10 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Katarismo

11 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Valdenanoj

12 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Albigensismo

14 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Begino

15 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Anabaptismo

18 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Taboritoj

19 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Chel%C4%8Dick%C3%BD

20 Anabaptistoj

23 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Tomaso_Muncero

24 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/John_Ball

25 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Filipo_Melanktono

26 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalvino

27 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Konstantino_la_1-a_de_la_Romia_Imperio


Fuente: Esperantigita de Jesuo González