Tria kaj lasta parto de la broŝuro "La Malbeno de la Praktikismo" verkita de Rudolf Rocker

Numtempe ripetiĝas la samaj fenomenoj en la granda movado de la socialismo.

Numtempe ripetiĝas la samaj fenomenoj en la granda movado de la socialismo. Kiam la Unua Internacio alvenigis sian alarmon al la ĉiulandaj malriĉuloj kaj senherediguloj, ĝia varbado trovis profundan kaj goĵan eĥon en la ĉi-teraj laboremuloj, kiuj devis cedi siajn ŝultrojn al jugo de la sklava laboro kaj, kiujn ilia urĝega zorgo pri la ĉiutaga pano neniam lasis libere.

Ili konstruis palacojn sed endis loĝi kun sia gefilaro en mallumaj truoj, plenigitaj de malsanoj kaj pasigi senĝojan ekzistadon. Ili boris putojn en la internaĵojn de la tero kaj ĉiuhore riskis siajn vivojn por malkovri kaŝitajn trezurojn kaj eltiri ilin al la taglumo kaj apenaŭ sufiĉe havis por kvietigi sian urĝan malsaton ĉiam kaŝobservanta antaŭ iliaj pordoj. Ili teksis tre belajn ŝtofojn kaj muarajn silkojn sed estis devigitaj kovri siajn nudajn korpojn per mizeraj ĉifonoj.

Elpelitaj de la ĝojoj kaj progresoj de la moderna vivo, ili devis malĝoji sian ekzistadon en malbonodoraj fabrikoj, plenigitaj de la senkonsola kadenco de la maŝinoj, neniam sekuraj ĝis kiam la morto ordonis la ripozon al iliaj lacegaj korperoj. Estis nenia eliro, nenia fuĝo ĉar la destino ekzilis ilin al mondo en kies feraj pordoj estis skribitaj la vortoj de la granda florencano: “Rezignu ĉiun esperon tiuj, kiuj eniras”

Tiam sonis la krio de la Internacio vekante esperojn kaj promesojn tra la landoj kaj admonis la laboristojn de la kampoj kaj fabrikoj kunveni en granda federacio, kiu rompus iliajn katenojn kaj alportus ilin al plej bona estonto. La individuo devis enradikiĝi en la federacio por rompi la ligojn de la dependenco kaj liberigi la laboron. Endis konkeri novan mondon, kie la superregado kaj la ekspluatado ne havus pli spacon kaj la utilan laboron kaj la posedon de ĉiuj varoj kundividus ĉiuj homoj. La ŝvito kaj la sango de la ekzilitoj ne plu devus supernutri senutilajn parazitojn kaj la nekalkuleblaj varoj ĉiutage kreitaj de la laboremaj manoj devus utili al la necesoj de ĉiuj. La tero reestus hejmo por la homoj.

La granda aspiro denove cirkulis tra la mondo, denove penetris la homojn la spirito, denove revigliĝis la espero pri erao de redempto.

Sed la redempto ne devis alveni al la subpremitoj de supre, nek pere de la superregantoj. Ĝi devis esti la verko plej persona kaj, sciante tion, skribis la Internacio sur sia ruĝa flago tiujn malhumilajn vortojn: la emancipado de la laboristoj devas esti verko de la laboristoj mem.

Nenio pri paneroj falitaj el la tablo de la riĉuloj, nenio pri plorpetoj al la falsa kompato de la posedantoj, nenio pri almozo! La rajto estis, kion oni postulis. La laboremulo ne plu devas plenumi en la socio la rolon de la kompatinda Lazaro. La idealo de sociala justeco revigliĝis en la amasoj kaj trairis iliajn korojn per sakra entuziasmo. Nova erao alproksimiĝis kaj la proprietuloj mem devis konstrui la pontojn al la tero de la estontenco.

En la urboj kaj vilaĝetoj unuiĝis la malriĉuloj per aliancoj kaj la federacio etendis siajn retojn super regionoj kaj landoj, super ĉiuj limlandoj. Estiĝis nova komunumo, kiu ĉiulande trovis fruktodonan grundon kaj disĵetis la semon el kiu burĝonus la estonteco.

Miloj da novaj kreantaj ideoj, kiuj estis esprimiĝontaj dum la konstruo de la nova socio cirkulis tra la cerboj de la laboremaj amasoj. La malĝoja premo, kiu tiom da tempo pezis sur la animoj estis mildigita, ĉio, kio profunde ĝermis kaj bolis, ricevis esprimaĵon kaj formon kaj metode kuniĝis. Ekis nova renversiĝo de ĉiuj valoroj, la socialismo estis la idealo de la ĉi-teraj rifuzitoj kaj je la krepuska malproksimeco ardis la aŭroro de nova tago.

La respekto antaŭ la povoj de la estinteco kaj ties defendantoj ruiniĝis. La neŝancelebla fido pri la proksima liberiĝo redonis al ĉiuj la sekurecon kaj la konfidon en ili mem. La valoro de la interna konvinkiteco denove okupis sian lokon kaj kuraĝe eltenis ĉiujn altrudajn rimedojn de la regantoj.

Ĉu gravis, ke la posedantoj rigardis per evidenta malfido kaj kreskanta timo la divastigon de la nova asocio, ke la regantaro naskis leĝojn de rajtolimigo kaj enterigis la partianojn de la Internacio en la malliberejoj? La spiriton, kiu ĉi tie fontis el tio profunda kaj estis nutrita de esencaj fontoj, ili neniam povis superregi kaj ĝi pruviĝis pli forta ol la sovaĝa perforto de la superregantoj.

La nova evangelio fontinta por la malriĉuloj divastiĝis kiel la vento kaj la senigitoj de la frukto el sia laboro suspektis la potencon kuŝantajn sur iliaj laboremaj manoj, potenco pri kiu, ĝis tiam, ili ne konsciis. Do estis ilia laboro, kiu ĉiutage junigis la socion kaj subtenis ĝin viva. Ili havis la levilon de ĉiu okazaĵo sur siaj fortaj manoj kaj tio, kio iĝis intima sensaĵo de la poeto, kiam li personigis la laboristaron en tiu tondranta ciklopo alportinta al la valo la ŝipon en kiu ŝipis la reĝo, malrapide maturiĝis en la amascerboj.

 

La praktika socialismo

Sed tiam oni ekaŭdis la marteladon de la pegoj, kiu falis en la koroj de la senheredigitoj, kiel la nigelo sur la freŝa prisemita kampo.

Oni volis esti “praktikemuloj”, konkeri la ŝtaton, penetri en la instituciojn de la burĝa socio, partopreni en la leĝaro kaj oni avertis kontraŭ la ripetoj.

Per saĝa gesto kaj pretendema konduto fortikigis la “praktikemuloj” per la “konkretaj faktoj”, la konvenecon de siaj spertitaj metodoj. Ili ŝajnigis posedi ununuran socialismon, kiun ili nomis “scienca” por pligravigi siajn konceptojn. Tio ĉiam allogas kaj krome aspektas bonege. Diru al “stultulo de la vilaĝo”, ke du plus du estas kvin kaj li ridis pri vi; sed pruvu ĝin “science” kaj li tute kredis vin.

Kompreneble, la metodo de la pegoj estis la ununura, kiu povis alporti la socialismon, la tuta cetero estis nematuraj fantazioj kaj nepraktika utopiismo.

Sufiĉas, asertis la pegoj, ke kuraĝa samideano plenumu sian devon, kiel elektanto kaj formetu la realigon de la socialismo al sia sperta reprezentanto, kiu plej bone konas la kondiĉojn kaj staras je plej taŭga pozicio, danke al siaj riĉaj spertoj, por ĝuste trovi tion justan. Ĝenerale estas tute absurdaĵo paroli pri socia revolucio post “science” pruvi, ke la socialismo nur venos tiam, kiam la “kondiĉoj estos maturaj” por ĝi. Sed bedaŭrinde rekoni tion ne povas ĉiu ordinara mortemulo. Pro tiuj kialoj estas konsilinda komisii specialan komitaton el speciale kapablitaj kunuloj, por profiti la oportunan momenton, cele scii, kiam venos la bezonaj kondiĉoj aŭ matureco. Certe estas mallumaj elementoj dubantaj pri tia speciala kapableco, sed ĉiu science instruita persono povas konfirmi al tiuj infanemaj kapoj: al kiu dio donis funkcion, li havigis al li la bezonajn raciajn talentojn por tio. Sed intertempe endas plenumi “praktikan laboron” kaj tre zorgeme ekzerciĝi en la regarto por ĉiam esti preta kaj avertita kontraŭ ĉiuj okazaĵoj.

Havi tro urĝon estas tio plej danĝera por la realigo de la socialismo. Finfine, Romo ne estis konstruita dum unu tago. Ĝenerale ne taŭgas pripensi tro tiujn aferojn. Bona samideano subtenu striktan disciplinon kaj formetu la pensfunkcion al siaj spertaj reprezentantoj.

Multe kritikis la pegoj tiujn, kiuj ĉiam alvokis la kvaliton de la laboristoj, kiel produktantoj kaj parolis ilin pri rekta agado kaj ĝenerala striko. Jam la glora Nazio, ili diris, science pruvis, ke la ĝenerala striko estis absurdo kaj li certe sciis tion. Krome oni devis ne forgesi, ke per tiuj agadoj multaj personaj necese timiĝis, kio tute certe ne taŭgas al la sanon. Oni ne devas preteriri la evoluon, sed permesi, ke ĉio trankvile daŭrigas sian vojon por ne malordi la naturan ordon de la aferoj.

Kaj la pegoj realigis grandegan “praktikan laboron”. Ili estis tiom nelaceblaj je la konkero de la povo, ke de ilia socialismo nur restis nekolora trinkaĵaĉo. Ĉio, kion maturigis entuziasmaj profetoj kaj kuraĝaj luktantoj en la amasoj antaŭ jardekoj, falis viktimo de la “praktikismo” kaj velkis, kiel la folioj dum la aŭtuno.

Kien alvenis ilia influo, ili ĉie refreŝigis la brilon de la ŝtato kaj vekis en la koroj de la subprematoj la kredecon pri porŝtata solvo de la sociala problemo, kiu ĝis hodiaŭ ĉiam iĝis fatalo. Plie: la hierarĥio de la ŝtato servis al ili, kiel modelo por la kreo de iliaj propraj organizoj kaj la “centralizado de la fortoj”, kiu ĉiam estis la venko de tio meĥanika sur la spirito, iĝis por ili netuŝebla dogmo. Ĉiu persona iniciato, ĉiu interna konvinko enradikiĝanta en la sento de homrespondeco, estis sufokitaj en ĝermo kaj anstataŭ ĝi, oni metis la malluman filistran saĝecon.

Sub la influo de la pegoj degeneris la vivantan doktrinon de la socialismo en partio, kiel alitempe la kristanismo en eklezio. Poste ekis la granda morto de la idealoj, la transformo de la spirito en morta fido pri la literoj de la leĝo post kio neniu aspiro restis. Apenaŭ la orelo ankoraŭ kapablas senti ĝin inter la monotona martelado de la pegoj, “kiuj vivas per vermoj kaj amas la veron”.

Ho, tiuj pegoj, tiuj kruelaj enterigistoj de ĉiu interna impulso, ĉiu arda fido en la valoro kaj justeco de iu kaŭzo, pro kiu la individuo rajtas ĝoje morti! Ili fieras stari per ambaŭ piedoj sur la tero kaj nur enradikigas en la koto kaj akvujoj de la marĉo. Ilia tiel nomita “praktikismo” nur estis la mizerkoreco de tiu, kiu faris paperkornetojn, la naŭza trompo de la brokantisto. Ili mensogas per mil lingvaĵoj kaj principe blasfemis.

Kie la okuloj de la divenisto vidas en la reva malproksimeco novan teron, la pego kaŝobservas en la fundo kaj kalkulas la rikolton. Kie nova vero cirkulas per bolantaj pensoj tra mil cerboj, tuj aperas la pego kaj alarmas la fajrobrigadistojn. Per nobla kuraĝo ĝi supreniras en la krucon de la redemptoro kaj proklamas: Mi estas pli granda –kaj ĉefe pli saĝa ol tiu, kiu estas sube mi. Tiu montris al vi, kiel oni povas oferi la vivon pro idealo. Sed mi montras al vi, kiel oni povas vivi por la praktika agado kaj sen danĝero esti kruĉigita.

Kie nobeluloj ĝuas, tie festadas sukcesojn la pegoj; kie la spirito ekputras, tie predikas la pego. Ĝi troviĝas ĉie, kie estas vermoj kaj oni povas ami la veron laŭ praktika maniero, sen fordoni sin al vanaj iluzioj.

“Devas esti en nia sango io el la pegoj, kio ĉiam haltigas nin, kiam ekas la martelado en la arbaro”

Ĉu alvenos la tago, kiu ni liberiĝos de la pegoj kaj la malbeno de la “praktikismo”?


Elŝuti la plenan broŝuron (pdf)


Fuente: Esperantigita de Jesuo González