KIAL PAROLI PRI LA ORIGINOJ DE LA 8A DE MARTO

Ĉar estas tre bona preteksto por paroli pri la historio de la virinmovadoj, konkrete pri la movadoj el klaslaboristaj virinoj, kiuj de antaŭ longe mobiliziĝas por liberigi sin de la labora nestabileco, la masklismo kaj la ĉiutaga kaj kutima perforto. Tial ĉi tiu dosiero preteriras la 8an de marto kaj disvastiĝas klarigante diversajn virinmovadojn.

Paroli pri la 8a de marto estas paroli pri la klaslaboristaj virinoj, la strikoj kaj ribeloj plenumitaj, organizitaj kaj iniciatitaj de la virinoj. Kaj gravas paroli pri tio ĉar oni senigis signifon je la 8a de marto, oni faris el ĉi tiu dato unutagan lukton aŭ nuran memorfeston. Kaj tio havas negativajn konsekvencojn.

Esplorante de kie devenas la festado de ĉi tiu dato, ni trovas multe pli ol kio ŝajnigas, ĉar tio ebligas al ni rompi kun la bildo de la virinoj, kiel viktimoj aŭ elĵetitoj, havigi al la kontraŭkapitalisma feminismo kondukilon ne aperintan en la historiaj libroj kaj klarigi la travivaĵojn de la laboristinoj ene de iliaj organizoj. Ne nur temas raporti pri la antaŭ longe okazintaj faktoj, temas pri la preno, kiel referenco, de aliaj tekstoj, kiuj ne estas la ĉiamaj, tiuj de la grandaj potenculoj kaj iom enprofundiĝi en la vojojn de la HERstory.

Kio estas la

Kio estas la herstory?

La Herstory baziĝas sur la principo, ke la historio estas farita inter ĉiuj kaj, ke estas neeble, ke la virinoj faris nenion pli ol vidi okazi la faktojn tra la fenestro. Estas la aro da feminismaj esploroj (kaj esploradiloj), kiuj de antaŭ jaroj realigas laŭdindan taskon reakirante gravulinojn el la historio, historiajn rakontojn (tiel de la grandaj faktoj kaj ribeloj, kiel de la ĉiutagecoj) rakontitaj kaj verkitaj de la tiamaj virinoj. Samtempe, ĝi montras al ni manieron malsama al la tradicia konsideri la historion. Tio ne nur proponas al ni tute malsaman rigardon al tiu, kiun ni ĉiam havis, krome ĝi havigas al ni kialojn per historiaj dokumentoj. Eĉ, tre ofte, kiel estas la okazo de la faktoj pri la 8a de marto, oni malkovras en la dokumentoj akceptitaj kiel veraj, ke tio, kion oni rakontis al ni ne estas tute ĝusta, ke oni postlasis gravajn datumojn sur la vojo, kiuj tute ŝanĝas la perspektivon. Kaj se ili ŝanĝas la perspektivon, disfalas la kliŝoj.

La herstory gravas ĉar ĝi permesas kunigi la ĉenerojn de ĉeno kaj renversi la tezon dirantan, ke la feminismo aŭ, plej bone dirite, la lukto de la virinoj por esti traktitaj kiel personoj, ne havas daŭrigon tra la tempo. Sekve, ĝi permesas al ni komenci el io. Ni jam ne estas eksterterulinoj kaj jam havas avinojn el kiuj lerni tiel teorie, kiel praktike. De la virinaj manifestacioj kontraŭ la militemaj kaj pornaskemaj politikoj de Aleksandro la Granda kaj la okupadojn de la forumoj faritaj de la romaj virinoj, ĝis la sole inaj herezoj, la virinoj, kiuj rompis la teron kaj estris najbarajn kunvenojn, la retoj de mezepokaj sanigantinoj kaj arbitraciantinoj, la ribeloj de la remences1 kaj la sklavinoj, la debatoj komencitaj je la 14a kaj 15a jarcentoj pri la starigado de mizoginaj normoj kaj akademiaj enhavoj, kiam la Disputo de la Sinjorinoj2… Ĉiuj ĉi tiuj rakontoj nuntempe ankoraŭ vidataj, kiel novaĵoj, ne nur donas al ni pli inajn nomojn, havigas al ni alian kolektivan sencon, alian historian linion, aliajn ĉiutagecojn. Ni tiel ŝanĝas la pensmanieron.

Ni diris, ke paroli pri la Internacia Tago de la Laboristino havas multan enhavon, tamen kiuj estas la aksoj pri kiuj pripensi antaŭ ol tute enprofundiĝi en la faktojn?

1.-La rakonto, kiu restis gardita en nia mallonga socia memoro, tiu de la virinoj mortintaj bruligitaj en la fabriko, ne estas la origino kaj krome ĝi prezentas al ni obeemajn, submetiĝantajn kaj viktimigitajn laboristinojn.

2.- La rolo de la virinoj en la historio kaj, en la priparolata okazo, de la sindikatanaj kaj revoluciaj laboristinoj estas malmulte analizita aŭ forlasita en malĉefa loko.

3.- Oni ignoras, kiu komencis la strikojn kaj ribelojn, kiujn retoj de socia solidareco ili konstruis aŭ kiujn internaciajn ligojn ili starigis.

4.- Kaj tiel la rakontantoj de la burĝa kaj laborista historio desegnis tre virigitan mondon en kiu ankoraŭ ne superas sin la graveco esti grava. Do, ne nur mankas parto de la historio, sed mankas analizi kial ankoraŭ superregas misa ideo pri la virinoj aŭ la seksafero.

5.- Laste ni devas memorigi, ke la fakto, ke kolektivo ne havas aliron al sia propra historio, estas potenca ilo por neebligi ĝian organizon, la ellaboradon de propraj parolado kaj konscienco kaj por daŭrigi la konstantan (kaj blokantan) senton de senpoveco aŭ individuigo.

Sed ni ripozu iom de la teorio kaj ni vidu iomete la historion…

«Mi tenas, ke la versioj pri la 8a de marto de 1857 kaj 1908 estas malveraj (…) Ke neniam estis memorfestenda striko je marto de 1908; ke la restarigo je 1910 de la Internacia Tago de la Virino havis tute malsaman celon kaj; ke la vero pri la 8a de marto enskribiĝas en enterigita pasinta feminismo, aŭ falsita kaj kaŝita de la legendo per tuta pasiego”. Reneé Côté. La journée Internationale de Femmes ( 1984)

KIO OKAZIS ENE DE LA BRULIGITA FABRIKO?

«Iuj knabinoj kriis, aliaj frapis la pordon per la pugnoj, aliaj klopodis rompi ĝin (…) Oni ne povas priskribi, kiel mi sentis dum mi estis tie surstrate rigardante. Mi povis vidi la korpojn, sed ne la vizaĝojn. Ni esperis, ke la retoj povus savi iun, sed ili ne sufiĉe taŭgis por iu, kiu saltis de tioma alteco” The Independent, 20an de Aprilo de 1911, p.840-41. Citita en John F. McClymer, The Triangulo Strike and Fire (Florida: Harcourt Brace College Publishes, 1998 ), 89-90.

Ja veras, ke brulis fabriko. Bone, tio vera estas, ke pli ol unu ateliero brulis, tamen la brulego, kiu eniris en la historion kaj, ke oni tradicie rilatis kun la festado de la 8a de marto, ja ekzistas.

Kion diras la tradicia versio? Ke la 8an de marto de 1908 brulis fabriko en Novjorko kaj, ke ĉi tiu brulego, laŭ la plej maltimaj versioj, estis kaŭzita de la mastro ĉar la laboristinoj strikis kaj enfermiĝis en la konstruaĵo.

Sed tio estas ne tute vera, la 8an de marto de 1908 estas registrita neniu brulego, nek striko (fakte estis dimanĉo). Sed, esplorante ĉi tiun miton, ni trovas la verajn originojn de la festado, kiuj estas multe pli signifaj.

Estas tre rimarkinda fakto: kutime laŭ la eŭropa historiografio oni kunligas la 8an de marto kun la brulego, sed laŭ la amerika la mito temas pri manifestacio de la laboristinoj de la teksa sektoro, kiu estis forte subpremita.

Ĉi tiun manifestacion oni datas en du malsamaj datoj laŭ la versioj: 8an de marto de 1857 aŭ 8an de marto de 1908. Ĉi tiu diferenco de fontoj kaj datoj devus nin pensigi, kiam ni datas la brulegon?

Se ni turnas nin al la rakonto de ĉi tiu, unue ni devas diri, ke tiutempe ĉi tiu speco de brulegoj estis tro kutimaj, sed tiu, kiun oni rilatas kun la memorfesto de la dato, okazis la 25an de marto de 1911, en la fabriko nomita Triangle Shirtwaist Company, kiu estis lokita en la Lower East Side de Novjorko, en la lastaj tri etaĝoj de deketaĝa konstruaĵo, kiu estis konita, kiel Asch Building kaj staris sur la stratangulo de Green Street kun Washington Place. La plimulto da personoj, kiuj tie laboris estis enmigrintaj knabinoj aĝintaj inter 16 kaj 24 jaroj. La konstruaĵo Asch Building ne estis pli malbone ol la aliaj de la areo: ĝi havis la altecon de 41 metroj, lignan strukturon, nur du alirajn ŝtuparojn kaj nur unu el ili atingis la terason, la pordoj internen malfermiĝis kaj la koridoroj kaj ŝtuparoj estis mallarĝaj, krome ĝi ne havis kontraŭbrulegajn rimedojn kaj la strataj ŝprucigiloj nur povis taŭge akvumi ĝis maksimume sep etaĝoj de alteco. Ĉi-kuntekste ni povas diri, ke la 99% de la urbaj atelieroj estis deklaritaj nesekuraj.

La personoj, kiuj laboris en Triangle, la plimulto virinoj, estis enpremitaj en tri etaĝoj, unu el la du solaj alirpordoj al la strato fermita per ŝlosilo, 200 kudromaŝinoj en ĉiu etaĝo ordigitaj laŭ vicoj po unu virino por kudromaŝino kaj kaduka elektra instalaĵo. La sabaton 25an de marto de 1911 je la 16:46 komenciĝis brulego en la 8a etaĝo, kiu pereigis 146 personojn, la plimulto knabinoj. La ĉeestantaj atestintoj parolis pri granda bruo, rompitaj vitroj kaj knabinoj saltantaj tra la fenestroj. La postvivantinoj parolis pri knabinoj premplatigante sin malantaŭ la fermita pordo, klopodante eliri kaj pri la malmulta efikeco de la retoj de la fajrestingistoj, ĉar ili ne estis faritaj por savi iun saltanta de tiu alteco.

La laboristinoj ne havis sufiĉan konon pri la angla lingvo kaj ne konis la konstruaĵon, ĉar oni ne permesis al ili moviĝi de sia loko. Ili ne komprenis la malmultajn afiŝojn aŭ mapojn, kiuj indikis la elirejon kaj ili tuj ekpanikis. La brulego estis unu el la plej teruraj, kiu oni memoras pro la kvanto da viktimoj.

La Women’s Trade Union League (WTUL) kaj la International Ladie’s Garment Workers Union (ILGWU)3, la plej gravaj teksaj sindikatoj organizis agojn de protesto post ĉi tiuj okazaĵoj. Ankaŭ iuj virinbalotrajtistinaj grupoj kuniĝis.

La juĝo al la mastroj, en kiu oni ne juĝis la kondiĉojn de laboro de la knabinoj nek tiujn de la konstruaĵo, estis trompo. La defendadvokato deklaris, ke ne estis atestoj pri tio, ke la alirpordo al la strato estis fermita de la mastroj (malgraŭ estis konita, ke tion faris ili por malhelpi, ke la knabinoj forkurus aŭ ŝtelus). La ĵurio, konsistigita de viroj ĉar la virinoj ne povis esti ĵuriano, deklaris senkulpaj la mastrojn.

La faktoro kaŭzinta, ke oni memoris tion estis, ke la viktimoj estis tre konataj en la areo: ili estis la ĉefrolantinoj de la Uprising of the Twenty ThousandThe Uprising of the Thirty Thousand4, ĝenerala striko daŭrinta dek tri semajnojn, ĝis tiam la plej grava nur plenumita de virinoj. Ĉi tiu striko ankaŭ estis kontesto al kiuj pensis, ke la virinoj ne povis organiziĝi nek plenumi longan kaj senkompatan lukton. La kialoj de la striko estis diversaj. La personoj, kiuj loĝis kaj laboris en la Lower East Side estis plimulte enmigrintoj konsideritaj de la dungantoj, kiel facile ekspluateblaj. La virinoj estis plimulto en la teksa sektoro. Ili laboris minimumon da 56 horoj semajne, kiu povis atingi 70 aldonante la kromajn, sen socia protekto kaj rajtoj. Malgraŭ la ekzisto de la filio 25 de la ILGWU, malmultaj virinoj aliĝis. Ĉiu virino havis malsamajn kialojn por ne aliĝi, multaj gvidis sin per strikta katolika moralo kaj/aŭ atendis la geedziĝon por forlasi la laborejon, ĉefe okaze de la knabinoj de italaj, latinaj aŭ rusaj originoj; okaze de la “praloĝantinoj”, ili opiniis, ke ilia rasa kaj kultura avantaĝo faris nenecese aliĝi.

La striko komenciĝis je septembro de 1909, ĝuste en la Triangle Shirtwaist Company. Kaj al ĝi kuniĝis 40.000 laboristoj en Novjorko, Ĉikago, Roĉestro, Klevlando kaj Filadelfio. Ili haltigis la tutlandan teksan sektoron. Ili petis pli bonajn salajrojn kaj laborkondiĉojn, malpliigi la labortagon kaj la kromajn horojn kaj la rekonon de la sindikataj rajtoj. La 22an de novembro oni organizis mitingon en Lower East Side, kie oficiale komenciĝis la ĝenerala striko danke cetere al la spontanea interveno de Clara Lemlich (arestita sep fojoj de la polico). Ŝi malfermis al si vojon inter la homamaso, kiu aŭskultis la mitingon kaj diris “mi estas laboristino, unu el kiuj strikas kontraŭ la netolereblaj laborkondiĉoj. Mi estas laca aŭskulti oratorojn… ni estas ĉi tie por decidi ĉu ni strikos aŭ ne. Mi prezentas proponon por tuj deklari la ĝeneralan strikon”

La sekvan tagon 15.000 virinoj jam strikis kaj la maŝinaro de la WTUL ekfunkciis: pikedoj, monpunoj, kaŭcioj, flugfolioj… Estis dek tri malmolaj semajnoj dum kiuj miksiĝis la malsato kaj malvarmo kun la subpremo kaj insultoj. La 15an de februaro de 1910 ILGWU deklaris la strikfinon. Iuj fabrikoj interkonsentis kaj aliaj, kiel Triangle, ne. Ĉi tiuj estis la virinoj de Lower kaj la ĉefrolantinoj de bedaŭrinda brulego registrita de la historio.

Ni trovas nenian postan memorfeston, sekve ĉi tiu brulego ne estas la origino de la 8a de marto. Sed, ĉu al vi ne ŝajnas bonege tio pri la ĝenerala striko de la virinoj de la teksa sektoro kaj la interveno de Clara Leimlich? Estas nur malgrandaj elementoj el kio tiam okazis.

Por diveni, kiu estas la origino de la 8a de marto ni devas viziti diversajn lokojn kaj esplori: la germanan kaj amerikan socialismojn, la virinbalotrajtismon kaj la rusan revolucion.

LA VIRINMOVADO DE LA GERMANA SOCIALISMO

Nenia virinmovado, kiel tiu gvidata de Zetkin, povis sukcese teni sian feminisman radikalan orientiĝon post kiam ĝi estis integrita ene de la strukturo organizita de GSP5, pli granda, reformisma kaj krome mastrita de viroj” Honeycutt, “Clara Zetkin: A Socialist Approach” 141.

Jam de la 19a jarcento, la virinoj aliĝadis al la sindikatoj kaj partioj. Se ekzemple en Balearaj Insuloj la aliĝo de virinoj estis al la ILA6, okaze de Germanujo, la socialisma partio de Liebknecht kaj Luxemburg akceptis multajn virinojn ene de si, ĉefe motivigitaj pro la lego de Bebel kaj iom malpli de Marx kaj Engels. Tiel ĉirkaŭ ĉi tiu politika movado stariĝis movado el laboristinoj, kiu traktis per multa intereso la specifikecojn de la patriarka socio kaj la konsekvencojn, kiujn havis por la virinoj la kapitalisma sistemo.

Lily Braun, Ottilie Baader aŭ Marie Juchacz estis elstaraj gravulinoj ĉe la impulso de la feminismo de laborista klaso, sed la virino, kiu ĉefis la stimuladon pri la festado laŭ internacia nivelo de porvirina depostula tago estis Clara Zetkin. Ŝi estis unu el la elstaraj membroj de la germana movado el socialismaj virinoj, sub la protektado de la Germana Socialdemokratia Partio, tre elstarigita en la 2a Socialisma Internacio.

La GSP estis la fiero de la 2a Internacio ĉar estis kiu havis pli aliĝintojn, disciplinon kaj klasparoladon. Estis unu el la plej progresemaj ĉe la parolado pri la virinrajtoj. Tiel, je 1914 ĝi nombris 175.000 aliĝintinojn kaj favoris la kreon de potenca movado el socialismaj virinoj, Frauenbewegung. Ĉi tiuj virinoj vidis esperon en la socialismo kaj tute sciis, ke ili ne volis aliancojn kun la burĝinoj por atingi siajn rajtojn. Krome, la ĉefaj gvidantinoj de la virinmovado havis fortan feminisman konsciencon. Krom la klasparolado, ili parolis pri divorco, aborto, ambaŭseksa kunedukado, egalaj salajroj, la socialigo de la hejmaj laboroj… Sed iliaj virkunuloj ne estis favoraj al ili.

Zetkin ankaŭ impulsis la ĵurnalon Die Gleichheit por instrui la virinojn pri klasaferoj. Krome, ŝi luktis por la rajto al la voĉdono de la virinoj en la 1a Internacia Konferenco de Socialismaj Virinoj de 1907, kiu koincidis kun la 2a Internacia kaj klarigante, ke ili ne kunlaboros kun la burĝa feminismo ĉar la voĉdono ne estis la celo, sed ilo, oni fondis la International Women’s Bureau7

El ĉi tiu momento Zetkin ekmalkonsentis kun SPD, kiu englutis kaj malfondis la organizojn de virinoj ene de la propra partio lasante ilin sen aŭtonomeco. La opinidiferencoj inter Zetkin kaj la partio preteriris la afervirinojn, fakte, ĉiufoje pli lokita en la pli maldekstrema tendenco de SPD, ŝi decidis ne apogi la militon, tiel falante kune kun multaj kamaradinoj en malfavoro. Oni fermis Die Gleichheit kaj ĝi iĝis interna revuo de la partio dediĉita al la modo kaj la familio kaj Zetkin fine aliĝis al la Germana Komunisma Partio kaj vojaĝis en Sovetion.

Sed la alia rimarkinda propono de Zetkin, kiu interesas nin, estis prezentita de ŝi en la 2a Internacia Konferenco de Socialismaj Virinoj de 1910 kaj estis la kreo de la internacia tago de la virino, sed ne estis originala propono de la movado de germanaj socialismaj virinoj, ĝi devenis de la Woman’s Day8, kiun la amerikaj socialistinoj festis de 1908 por peti la inan voĉdonrajton.

NORDAMERIKO, LA VIRINBALOTRAJTISMO KAJ LA LABORISTINOJ

La ina voĉdono ne estis la klasafero pretendita de la socialistoj; vere estis temo, kiu devigis al la aktivuloj de la partio plenumi la egalecajn idealojn, kiujn ili deklaris aŭ se ne ili mem malkovriĝus, kiel mensogantoj” Buhle, Women and American, 240.

La nordamerika virinbalotrajtisma movado lernis el la metodoj de la brita. Kiam la aboliciisma konvencio de Sèneca Falls je 1848, virinoj kiel Lucretia Mott aŭ Elisabeth Cady Stanton impulsis la depostulon pri la voĉdonrajto de la virinoj, ĉar eĉ ne en la aboliciismaj movadoj oni povis egalece debati. Sinsekve, okazis diversaj disiĝoj ene de la virinbalotrajtismo. Iuj virinoj adoptis rasisman paroladon, kiam oni aprobis la voĉdonrajton por ĉiuj viroj sed ne por la virinoj, aliaj koncentriĝis al la civiliza komisio de la virinoj, kiel anĝeloj de la hejmo kaj sekve de la socio kaj aliaj serĉis aliancon kun la laboristinoj.

La afero estas, ke la virinoj celis ion pli ol sindikata apogo aŭ deklaro de intencoj aŭ la apogo de la mezklasaj virinoj. La amerikaj laboristinoj intencis kunigi la liberigon de klaso kun tiu de la virinoj. La virinoj grupiĝis ĉirkaŭ la sindikatoj kaj la socialisma partio. En la kamparaj areoj, ili organiziĝis en inaj kluboj kaj pliebligis retojn de intervirina frateco en la pli industriaj areoj, klopodis enpenetri en la partion por devigi malpli senentuziasmajn kaj atestajn decidojn kaj serĉi apogojn. Dume la Amerika Socialisma Partio malmulte atentis pri la rajtoj de la virinoj kaj nur interesiĝis pri la movado de socialismaj virinoj, kiam ĉi tiu multe kreskis kaj fortikiĝis, la virinoj iom-post-iom faris sian apartan vojon eldonante revuojn kaj tenante aŭtonomion organizan kaj de mobilizo.

Tiel la socialistinoj kaj sektoro de virinbalotrajtistinoj havis certan kontakton, kvankam ili ne kune laboris, ĉar la socialistinoj decidis ne kunlabori kun la burĝaro kaj konsideri la voĉdonon, kiel ilo kaj ne celo. Ili kontaktadis kun Zetkin kaj la eŭropaninoj. Je 1908, dum la nacia kongreso de la Amerika Socialisma Partio (ASP), ili proponis la fondon de la Woman’s National Committe9 por kunordigi la virinojn kaj kampanji por la voĉdono rilatigante ĝin kun la klasbatalo. Oni ankaŭ interkonsentis, ke ĉiu lasta dimanĉo de februaro, oni festus la Woman’s Day por kampanji por la voĉdono kaj rajtoj de la virinoj. Je 1909 oni jam festis ĝin en diversaj urboj kaj ĝi koincidis kun la strikoj de la teksa sektoro. La ASP propagandis por pliigi la aliĝantaron kaj ĉefe por eviti, ke la virinoj aliĝis al la burĝaj organizoj. Fakte, en la Woman’s Day oni atingis doni voĉon al la strikantinoj de la Uprising of the Twenty Thousand kaj unuigi paroladon pri klaso kaj rajtojn de la virinoj. Ĉi tiuj lastaj dimanĉoj de februaro, iĝintaj sukcesaj tagoj de la virino, estis proponitaj de la amerikaninoj al la 2a Konferenco kaj apogita kaj defendita de Zetkin, la propono estis akceptita: la Internacia Tago de la Virino aŭ de la Virinoj.

Same okazis al la movado de socialismaj virinoj kiel al tiu de Zetkin, englutita kaj fermita de la partio mem.

KIAL LA 8an DE MARTO?

Ni devas reveni al la 2a Konferenco kie, inter aliaj aferoj, oni volis pliebligi la kontakton inter socialistinoj laŭ internacia nivelo. Oni konkludis, ke oni devis fari internacian tagon de la virino, sed sen preciza dato, kiu nomiĝus Internacia Tago de la Virino, kun nure politika programo el depostuloj pri politikaj rajtoj por la virinoj, kun multe da klasenhavo kaj mempotenciĝo de la laboristinoj.

La unua eŭropa festado okazis la 19an de marto 1911, en diversaj lokoj (Aŭstrujo, Germanujo, Danujo, Svedujo…) kaj varieblaj datoj, dependante de la disponeblo de ĉiu virinmovado kaj ĝi multe sukcesis. Tiel ja fortiĝis la interligoj.

Ne estis fiksita la dato je la 8a de marto, tamen marto ja estis la plej uzita monato, ĉu pro la amerika referenco pri finoj de februaro aŭ ĉar marto havis revolucian enhavon, do la Revolucio de 1848 kaj tiu de la Komunumo de Parizo de 1871 havas marton, kiel referencon. La unua fojo, kiam oni elektas la 8an de marto estas la jaro 1914 kaj oni ĝin regule festis en Germanujo, Rusujo kaj Svedujo ĝis la komenciĝo de la Dua Tutmonda Milito, kiu devigas al la virinmovadoj dediĉi siajn fortojn al aliaj aferoj, tial ni ne scias ĉu la intenco estis daŭrigi la 8an de marto, kiel oficialan daton de la Internacia Tago de la Virino.

LA VIRINOJ DE LA RUSA REVOLUCIO

Ĉi tiu estas la tago de nia solidareco, la tago en kiu la laboristinoj rompante kun malnovaj ligoj de submetiĝo, sklaveco kaj humiligo, fiere kuniĝas kun la vicoj de la internacia laboristaro por la batalo kontraŭ la komuna malamiko -la kapitalo-. Laboristinoj! La registaro sendis niajn filojn al la krucumado por la kapitalo. Sekve, konstruu viajn proprajn organizojn, kuniĝu kun la ateliero kaj la fabriko, la oficejo kaj la vendejo kaj ridu en la vizaĝon de la nesatigebla kapitalo: ĉesu sangverŝadon! Ĉesu militon! Portu la kriman aŭtokration antaŭ la juĝistaro!” Bolŝevisma proklamo, citita de Stites, The Women’s Liberation Movement, 287

Jam komence de la 20a jarcento Nadezhda Krupskaya kaj la revuo Iskra eldonas verkojn kaj artikolojn, kiuj temis pri la virinoj. Sed estis Alexandra Kollontaj la plej rimarkinda laborista gvidantino, la pli legita kaj aŭskultita pri la rilato inter la lukto de la virinoj kaj tiu de klaso en tiama Rusujo. Unue ŝi aliĝis al la menĉevistoj, ŝia unua kontakto kun la revolucio estis dum la sanga dimanĉo, kiu elĉenigis la revolucion de 1905. Sed ĉi tiu ribelo malmulte plibonigis la virinkondiĉojn.

Kollontaj laboris por eviti, ke la burĝaj virinbalotrajtistinoj monopoligis la paroladon pri la rajtoj de la virinoj. Je 1908 al la 1a Kongreso de Ĉiuj Rusaj Virinoj ŝi sendis delegitaron el laboristinoj, kiu kontraŭstaris interklasan movadon el virinoj kaj laboris por solidigi la organizojn de laboristinoj.

Firma defendantino de la rajtoj de la laboristinoj kaj de la bezono de la ina sendependeco, ŝi skribis artikolojn, kiuj ne estis bonvenaj inter ŝiaj kamaradoj. Per Pravda kaj Rabotnitsa ŝi, Inessa Armand, Anna Elizarova, Krupskaya kaj Lilina Zinovieva impulsis la festadon de la Internacia Tago de la Virino la 23an de februaro, kiu laŭ la eŭropa kalendaro koincidis kun la 8a de marto.

Al ili okazis same, kiel al Zetkin: kiam ili denuncis la burokratiĝon kaj aŭtoritatismon, ili estis apartigitaj kaj la revuoj fermitaj tiel, kiel la Zenothdel (pli-malpli la sekretariaro pri virinoj). Malgraŭ la laboro farita por la salajra kaj labora egaleco, la kunedukado, bona seksa edukado, la divorco, la aborto… ili estis apartigitaj. Iliaj tezoj pri la sendependeco de la virinoj, kiuj jam devis dependi de neniu viro, pri la negeedziĝintaj paroj kaj la amo inter kamaradoj estis tre malbone ricevitaj de iliaj virkunuloj.

Kvankam Kollontaj partoprenis je la International Women’s Bureau kaj kunlaboris kun Die Gleichheit, oni havas nenian novaĵon pri Internacia Tago de la Virino en Rusujo ĝis la 23a de februaro/8a de marto de 1913. Oni instigis, per artikolo eldonita de Pravda, la laboristinojn fari agojn kaj manifestaciojn dum tiu tago por protesti kontraŭ la bedaŭrindaj viv- kaj labor-kondiĉoj al kiuj ili estis submetitaj. La agoj kaj la policaj atakoj okazis en Sankt-Peterburgo, Kievo, Samara kaj Tbiliso.

En la artikolo aperinta en Pravda ni trovas la ŝlosilojn, kiuj difinos la 8an de marto: la festado nur farita de laboristinoj por mobilizi ilin. Dum parto de la kamaradoj, tre granda parto, konsideris, ke tio estis maniero dividi la laboristan klason, la alia parto, la virinoj, kiuj devis lukti trioble, ĝin vidis, kiel manieron kunigi klason en kiu la virinoj estis ekspluatataj de la mastro kaj ankaŭ de la edzo, la patro, la frato, ktp. Kaj tio ja estigas inajn malmobilizon kaj rompon. La afero estas, ke kun aŭ sen la aprobo de la partio, la tago de la laboristinoj tre sukcesis.

La virinmovado rapide kuniĝis kun la bolŝevismo, kiam ĝi kontraŭstaris la militon kaj daŭre festis, en la sama dato de la 8a de marto, la Internacia Tago de la Virino ĝis 1917.

La rusaj virinoj estis aktivaj agantoj kaj iniciatintoj de la konata, kiel Rusa revolucio, tamen daŭrigante la intencon esti movado aŭtonoma de la organoj de partio pro la supraĵa kaj indulgema trakto, kiun ili ricevis de la organoj kaj la kamaradoj, ni ne trovis ilin en la sekretariaroj, ni trovis ilin sur la stratoj, agante kiel agitistinoj, ribelantinoj kaj ĉefrolantinoj.

Kaj ni ankaŭ ne scias certe ĉu la starigo de la dato estas omaĝo al la rusaj revoluciulinoj aŭ simple estas koincido, kvankam la tekstoj de la internaciaj kongresoj tion indikas, do oni vidas la intencon omaĝi ĉi tiujn rusajn virinojn.

Tio vera estas, ke la originoj de la 8a de marto estas klara interligo de emancipigaj deziroj de la laboristinoj klare enkadrigitaj en historia kaj revolucia kunteksto multe pli ampleksa en kiu la virinoj, ne nur kuniris kun la viroj, sed ili faris sian propran vojon, kreis sian paroladon kaj kunvokis siajn proprajn ĝeneralajn strikojn kaj revoluciojn.

Ĉio, kion la komunistinoj atingis, poste perdiĝis pro la kreskanta malkonsento inter la gvidantinoj de la virinmovado kaj la bolŝevisma partio. Finfine oni ĉesigis la rajton pri la aborto kaj la divorco, kaj oni tiom malantaŭeniris, ke la festado de la 8a de marto, kiel jam fiksita dato laŭ internacia nivelo iĝis la tago de la patrino.

LA MALPLENIGO

Jam fiksita la dato de la 8a de marto, ĉi tiu memorfesto de la internacia tago de la virino daŭre festis dum la milito. Sed la nova-malnova ordo englutis la politikan, feminisman kaj revolucian enhavon de la 8a de marto:

Je la jaro 1945, s-ino Roosevelt profitis ĉi tiun daton por anonci novan tutmondan ordon per la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj elstarigis la rolon, kiun oni supozis, ke la virinoj devis havi laŭ ĉi tiu nova situacio. Ŝi inaŭguris la malplenigon de politika enhavo de la 8a de marto kaj la alvoko, tute ne nova, por ke la virinoj estu pacgardistoj, kia ajn prezo. La 8a de marto restis solvita kaj enhavita en la ampleksa kaj nepreciza kadro de la ekonomia “disvolvo” laŭ monda nivelo.

REVENO AL LA KIALO

La festado de la 8a de marto devenas ne de izolita fakto sed de multe pli ampleksa socia kaj politika kunteksto, kiun oni kaŝis kaj malplenigis. Ni denove trovas historian sinsekvon preterlasitan, kiun ni bezonas reakiri por ŝanĝi la perspektivon, vidi la kontraŭdirojn, sed ankaŭ konscii pri la malvera orfeco historia kaj politika, kiu ĉiam ĉirkaŭas la virinojn kaj la feminismon.

Ni povus serĉi tra ĉiuj historiaj ĉapitroj kaj vidus sufokata sub la pezo de la vorto de la gravuloj tutan historion, kiu ne devus esti paralela, sed bedaŭrinde estas. Tamen ni ĉiam trovas skribaĵojn sur la marĝenoj por rekonstrui.

La kreo de malvera mito por klarigi la festadon de la 8a de marto aŭ la manko de ĝenerala iniciato por klarigi de kie ĝi devenas donas al la historiistinoj, kiuj faris la esploron, multe pli kredeblecon. Kiujn konkludojn ni povas eltiri de la historio pri la memorfesto krom bedaŭri la mankon de rigoreco, kiam oni priskribas la historiajn faktojn?

1.- La pli valora kaj kiu tute pravigas la laboron de la herstory sendube estas la konfirmo pri tio, kion ĉiuj ni jam sciis: la virinoj partoprenas je la historio de la komencoj de la tempoj, ni kreas solidarajn retojn, organizas nin, faras ribelojn, kreas paroladon, skribas, internacie kunordiĝas. Ni ne komencas de nulo, faras nenion novan, estas farante tion, kion faris niaj avinoj kaj tio nuligas la sentojn de orfeco, kvankam ni devas elterigi kaj elterigi.

2.- La granda kvanto da virinoj, kiuj organizis strikojn nur el laboristinoj, kiuj faris agitadon sur la stratoj kaj en la laborejoj, kiuj plenigis de aliĝantoj la sindikatojn, kiuj paroladis, ili solaj sen kuratoroj, pri kiel forigi la kapitalismon, ankoraŭ pli firmigas nin pri la kredo, ke oni bezonas forigi la kliŝajn ideojn pri la virinoj. Denove, la strikoj el virinoj antaŭ jaroj kaj jaroj ekzistas kaj fariĝas.

3.- Ke la virinmovadoj jam havis la konvinkon, ke labori laŭ maniero aŭtonoma de la grandaj strukturoj faciligis al ili la lukton kontraŭ la patriarka reĝimo kaj la specifaj perfortoj plenumitaj de la kapitalismo sur ili. Sekve, la aŭtonoma organizo fare de la virinoj ankaŭ ne estas nova.

4.- Sed, la debatoj estas tiuj ĉiamaj…

….LA ĈIAMAJ DEBATOJ

Kiun spuron ni povas sekvi pri niaj samlandanaj laboristinoj, kiuj havus la rigardon de la feminismo? Ĉu ni povas diri, ke nialande ne estis sekvado de ĉi tiu tiel potenca movado de laboristinoj? Kion ozakis kun la feminismo, pli konkrete, la ĉi-tiea tiama feminismo de klaso?

Ni devas konscii, ke por klarigi ĉi ĉion ni bezonus alian dosieron, tamen ni povas komenci farante iujn notojn en ĉi tiu skribaĵo. Ĉi tie ne ekzistis virinbalotrajtisma tendenco laŭ la bildo de la brita aŭ amerika. Estis ja virinoj, kiel Concepción Sablejo aŭ Carme Karr kaj inaj asocioj, kiuj postulis la rajtojn pri la ina voĉdono, sed ni ne trovas virinojn katenitajn al la pordoj de la parlamento aŭ farinte faststrikojn por postuli la civilajn rajtojn.

La aparteco, kiun ni trovas en nia areo klariĝas per diversaj faktoroj. Estas multaj diferencoj inter areoj, tiel laŭ kataluna nivelo, kiel laŭ hispana nivelo, tio estas, ne spertis la samajn cirkonstancojn la virinoj de la andaluzaj grandbienoj aŭ tiuj de la malgrandaj galegaj kamparaj komunumoj aŭ tiuj de la industria Katalunujo aŭ la pireneaj vilaĝetoj. Sed tio, kio pli atentigas nin estas la nekontinuecoj en la moderniĝoj kaj evoluoj, do estas multaj paŝoj antaŭen kaj malantaŭen en malmulta spaco da tempo. Al tio oni aldonis la fakton, ke la leĝaj modifoj por la egaleco de la virinoj fariĝis el la vidpunkto de la bezono revizii la tiamajn leĝojn ne pro tio, ke oni vidis la bezonon proponi la aferon pri la seksa apartigo en la edukado nek, ke okazis ribelo aŭ feminisma kaj socia premado pri tio. Tiel oni komprenas, ke la pensmanieroj ne ŝanĝiĝis kaj, ke la leĝaj plibonigoj ankoraŭ enhavis klaŭzojn, kiuj insistis inter aliaj aferoj pri la obeemo al la edzo.

En kunteksto de pli-malpli severaj diktatoradoj, kie la katolika eklezio ankoraŭ havis multe da politika, ekonomia, leĝa kaj socia povo ne povis okazi la sama kunteksto, kiel ekzemple en Germanujo. Sed ĉu tio volas diri, ke ne estis forta movado el laboristaj, kontraŭkapitalismaj kaj feminismaj virinoj? Tute male.

Veras ke, laŭ la ĝeneralaj historiaj rakontoj, unue ni trovas feminismon el la virinoj de bonstataj klasoj, kiu penas klarigi al la virinoj de la laboristaj klasoj, ke esti surstrate por ĉefroli ribelojn ne taŭgas por knabino. Ili devenis de la tendencoj tiel regeneristaj10, kiel katolikaj, kiu klopodis forigi la analfabetecon, ĉefe la ina. Sed iafoje ŝajnis, ke la ĉefa celo estis eduki la virinon por ke ŝi estu la perfekta edzino. Kvankam oni malaprobis la senutilan edukadon ricevitan de la junulinoj de meza kaj alta klaso kaj la nulan ricevitan de la virinoj de laborista klaso, oni ne akceptis en la plimulto da politikaj rondoj, ke la virinoj povis esti aktivaj agantoj en la sociaj ŝanĝoj kaj ribeloj. La forto, kiun atingis la ILA kaj la sindikatoj fonditaj de anarkiistinoj, ĉefe en Barcelono, kaj la konstanta virinaliĝo kaŭzis, ke la virinoj reprezentintaj la kleristan feminismon, kiel Dolors Monserdà, Francesca Bonnemaison, alivorte, la virinoj de la Ligo11, klopodis endoktrinigi la knabinojn pri la almozo kaj la idealo de katolika kaj kataluna virino pere de inaj lernejoj, almozaj agoj, artikoloj en la revuo Feminal aŭ fondante sian propran konservativan sindikaton de la nadlo.

Aliflanke, la aliaj virinoj, kiuj ĉefrolis senkompatan lukton por la ina voĉdono, la respublikaninoj (Dolors Bargalló, Reis Bertral, Llibertat Picornell) tre celis la mezklasajn virinojn kaj el ĉi tiuj rondoj estiĝas iniciatoj, kiel la Klubo Ina kaj de Sportoj de Barcelono. De la malpli konservativaj tendencoj devenas Pardo Bazán, Concepción Sablejo, Maria Cambrils aŭ Berta Wilhemi.

Ni scias, ke la plimulto de paroladoj kaj iniciatoj celis la voĉdonon kaj la edukadon, sed en nia memoro de laboristinoj kaj feministoj, ni havas pionirinojn, havas virinojn de fabriko, oratorinoj (Guillermina Rojas, Belén Sárraga, Teresa Claramunt, Suceso Portales, Lucía Sanchez Saornil Kyralina, Lola Iturbe, Teresa Mañé, Amalia Domingo Soler, Ángeles López de Ayala, Amparo Poch… kaj ĉiuj, kiujn mi forgesas kaj ĉiuj aliaj anonimaj), kiuj meritas apartan kaj pli profunda studon, kiun ni iutage faros. Ili, pionirinoj de la klasfeminismo kaj fondintinoj de sindikatoj de virinoj kaj de Mujeres Libres12 havigis al la laborista movado paroladon kaj praktikon malsamajn, pionirajn kaj antaŭtempajn. Eble ni vere ne konscias pri la parolada kaj praktika nivelo de la du Teresa-j, pri la graveco de Teresa Mañé kaj Teresa Claramunt por la virinoj kaj la anarkiismo.

Se ni povus plilongigi la tekston, ni povus paroli pri ĉiuj movadoj de kontraŭfaŝismaj virinoj dum la 1930aj jaroj, pri ĉiuj Loles Dinamiteras13, pri kiel la lukto por la voĉdono ne estis prefero ĉar ili estis liberecanaj virinoj kaj ne kredis je la leĝa kaj civila sistemo naskiĝinta por kaj de la burĝaro, pri kiel ili kredis je la aŭtonomeco de la virinorganizoj, pri kiel ili faris debatojn inter feminismo de la egaleco kaj de la diferenco… Sed ni ĝin faros, ĉar finiĝas la spaco.

Revenante malantaŭen, kiel en la okazo de la virinoj, kiuj komencis la festadojn de la 8a de marto, ili skizas sian vojon el ribeloj kaj strikoj plenumitaj kaj iniciatitaj de virinoj jam de la 19a jarcento, kiuj restis forviŝitaj de la memoro; ni nun nur memoras kaj mencias kelkajn:

La grupoj de barceloninoj armitaj per vaskoj, kiuj je 1820 luktis kontraŭ la absolutismo.

Je 1835 centoj da virinoj de Barcelono bruligis monaĥinejojn kaj mortigis la reprezentanton de Madrido. Aliaj laboristinoj bruligis la fabrikon El Vapor. Samjare la aŭtoritatoj eldonis proklamon dirante, ke la virinoj, kiuj partoprenos je publikaj protestoj estus konsideritaj, kiel publikaj virinoj (ĉiesulinoj). Sed ili daŭrigis.

Dum la Progresema Dujaro ili ĉie plenumis protestojn, petante panon kaj liberecon. La tumultoj kaj brulegoj okazintaj en Kastilio estiĝis pro la senlaboreco, la plialtigo de la prezoj de la nutraĵoj kaj la inflacio.

Je 1830 ĉirkaŭ 3.000 cigaristinoj de Madrido forlasis sian laborejon kaj atakis la fabrikon kaj ties direktoron, ĉar iliaj viv- kaj labor-kondiĉoj estis teruraj .

Je 1870 jam estis 8.000 virinoj aliĝintaj al la Sindikato de Manufakturoj, 5.000 al la Hispana Regiona Federacio14, kiu jam parolis pri socia revolucio, anarĥio kaj kolektivismo. De la ILA jam estis tiam du rimarkindaj sektoroj el virinoj en Valencio kaj Palma de Majorko kaj ĝi jam ekĉeestis en Andaluzio.

Je 1891 la laboristinoj de Barcelono jam aŭtonome organiziĝis kaj la 1an de majo ili faris amasajn asembleojn kun reprezentoj de ĉiuj sektoroj. Ĉiuj oratoroj estis virinoj: ĉemizistinoj, bindistinoj, ŝuistinoj, servistinoj, tajlorinoj, teksaj laboristinoj… En antaŭaj asembleoj, dum aprilo jam estis reprezentintaj 47 diversajn grupojn de laboristinoj, oni parolis pri anarĥio kaj elstaris Teresa Claramunt, kiel konata oratorino.

Montrante feminisman konsciencon, intence organiziĝis nur virinoj por eviti la ĝenon de la viraj misuzoj kaj trudoj.

Sekvante la influon de Claramunt, unu el la plej brilaj anarkiistinoj, inter 1905 kaj 1921 estis pli strikantaj virinoj ol viroj.

Je 1913 ĉirkaŭ 13.000 laboristinoj strikis en Barcelono (striko de la Constància) por peti la labortagon de 9 horoj, la noktajn vicojn de 8 horoj kaj plialtigon de salajro.

Dum la unua granda milito ili preteriris la sindikatajn kaj laboristajn postulojn kaj starigis novajn formojn de organizo inkluzivante la tutan komunumon: en Barcelono, Malago, Kordovo, Vigo, Madrido kaj Alakanto ili plenumis la rektan agon kaj atakis disdonejojn de nutraĵoj ĉar ĉi tiuj malabundis kaj estis tre multekostaj. Ili organizis la disdonon laŭ loka nivelo samtempe, kiel ili organizis la sindikatan lukton.

Kaj longa ktp.

 

Skribi pri la 8a de marto estas fari memoron, multan memoron, sed ankaŭ estas preteriri por esti konsciaj, ke ni ne estas solaj, ke ni ne estas la unuaj kaj, ke la debatoj, kliŝoj, miskonoj kaj bataloj ankoraŭ estas la samaj. Esperante povi dividi multajn pli informojn, rakontojn kaj pripensadojn, plaĉas al ni doni al vi iom da bibliografio, kiu ne nur estas, kiu inspiris nin skribi tion, sed estas ankaŭ komunigi la historion de la laboristinoj.

BIBLIOGRAFIO

Álvarez González, Ana Isabel: La originoj kaj la festo de la Internacia Tago de la Virino, 1910-1945 Universitato de Oviedo 2000, Colección Alternativas, KRK ediciones, Oviedo 1999

Peñarrubia, Isabel: Inter la plumo kaj la tribuno. La originoj de la feminismo en Majorko (1869-1890), Publicacions l’Abadia de Montserrat, Biblioteca Serra d’Or, Barcelono 2006

La ekapero de la virino en la katalunismo ( 1931-1936 ), enkonduko kaj elekto de tekstoj de Arnau González i Vilalta, Publicacions l’Abadia de Montserrat, Biblioteca Serra d’Or, Barcelono 2006

Nash, Mary: Ruĝulinoj. La republikaninoj en la Enlanda Milito. Taurus, Historia, Alfaguara 2006 Tradukintino, Irene Cifuentes

Pradas Baena, María Amelia, antaŭparolo de Teresa Abelló: Teresa Claramunt. La barcelona ruĝa virgulino. Biografio kaj skribaĵoj, Virus editorial, Barcelono 2006

Fontanillas, Antonia kaj Torres, Sonya: Lola Iturbe. Vivo e idealo de anarkiisma luktantino, Virus editorial, Barcelono 2006

…..Kaj ĉefe, la lernejo de la avinoj de la praavinoj de niaj avinoj…..

Ĉi tiu libreto estis ellaborita de Liberecenaj Virinoj de la ĜKL kaj la sekretariaro pri la virino de ĜKL Katalunujo

Esperantigis el la kataluna, Jesús González.

1 La milito de la Remences estis popola ribelo kontraŭ la aristokrataraj premadoj, kiu komenciĝis en Katalunujo je 1460.

2 Depostula intelektulara movado, kiu aperas en la mezepoka Eŭropo (1399) por rebati la okcidentan mizoginan tradicion.

 

3 Ligo de Sindikatoj el virinoj kaj Internacia Unuiĝo de Teksaj Laboristinoj.

4 La ribelo de la 20.000-uloj aŭ la ribelo de la 30.000-uloj

5 Germana Socialdemokratia Partio

6 Internacia Laborista Asocio

7 Internacia Oficejo pri la Virino

8 La tago de la virino

9 Tutlanda Komitato pri Virinoj

 

10 Regenerismo: hispana intelektulara movado aperinta je finoj de la 19a jarcento, kiu pripensis la kaŭzojn de la dekadenco de Hispanio, kiel regno.

11 Regiona Ligo: politika partio de Katalunujo fondita je aprilo de 1901, de konservativa kaj porkataluna ideologio.

12 Liberaj Virinoj: virina organizo ene de la hispana anarkosindikatismo.

13 Lola Dinamitera: fama milicanino al kiu eĉ oni dediĉis samnomitan kanzonon. Ŝi estas menciita en la libro Ruĝulinoj de Mary Nash.

14 Hispana sekcio de la Internacia Laborista Asocio aŭ Unua Internacio.

 

 


 

 


Fuente: Esperantigita de Jesús González