La manifestantoj ĉe la placo Taksim en Istanbulo alfrontas sin kontraŭ la islama komponanto, kiu regas kune kun Erdogan. Ili konsideras ĝin kiel minacon al laikeco kaj civilaj rajtoj. Sed tio estas la natura rezulto de la fino de la kemalisma aŭtoritatismo, laŭ la nederlanda verkisto Ian Buruma.

La kontraŭregistaraj manifestacioj, okazantaj en la urboj de Turkio, povus esti konsiderataj kiel amasa protesto kontraŭ la politika islamo. Tio, kio komenciĝis kiel amaskunveno kontraŭ la planoj subtenataj de la ŝtato fordetrui malgrandan parkon en Istanbulo por konstrui novan komercocentron, rapide fariĝis konflikto de principoj. Je unua rigardo, la konflikto ŝajnas reprezenti du tre malsamajn ideojn pri la moderna Turkio: la laikan kontraŭ la religia kaj la demokratian kontraŭ la aŭtoritatema.

La kontraŭregistaraj manifestacioj, okazantaj en la urboj de Turkio, povus esti konsiderataj kiel amasa protesto kontraŭ la politika islamo. Tio, kio komenciĝis kiel amaskunveno kontraŭ la planoj subtenataj de la ŝtato fordetrui malgrandan parkon en Istanbulo por konstrui novan komercocentron, rapide fariĝis konflikto de principoj. Je unua rigardo, la konflikto ŝajnas reprezenti du tre malsamajn ideojn pri la moderna Turkio: la laikan kontraŭ la religia kaj la demokratian kontraŭ la aŭtoritatema. Komparojn oni faris kun “Occupy Wall Street” (Okupu Wall Street), kaj la homoj eĉ parolas pri iu ‘Turka printempo. «

Estas klare, ke multaj turkanoj, ĉefe en grandaj urboj, estas lacaj de la ĉefministro Recep Tayyip Erdogan, lia ĉiufoje plej aŭtoritatema regadstilo, lia rigida gazetarkontrolo, la limigoj altruditaj al la konsumado de alkoholo, lia emo konstrui novajn kaj grandegajn moskeojn, la aresto de politikaj disidentoj kaj nun lia tiom perforta reago al la manifestacioj. La homoj timas, ke laikaj leĝoj estos anstataŭitaj de la ŝario-leĝo kaj la fruktoj de la laika ŝtato de Kemal Atatürk estos nuligataj de la islamismo.

Al tio oni devas aldoni la problemon de la alevoj, religia minoritato ligita a la Sufiismo kaj Ŝijaismo. La alevoj, kiuj estis protektitaj de la kemalisma laika ŝtato, profunde malfidas Erdogan-n, ĉar ili sentis sin tre ofenditaj pro tio, ke li pensis doni al nova ponto, konstruata super la rivero Bosporo, la nomon de Sultano, neniiginta ilin je la deksesa jarcento.

Sekve la religio ŝajnas esti en la kerno de la turka problemo. La politika islamo estas konsiderata de ĝiaj kontraŭstarantoj kiel esence kontraŭdemokratia. Tamen, la aferoj ne estas tiom simplaj. La kemalisma laika ŝtato estis ne malpli aŭtoritatema ol la popolisma kaj islamisma reĝimo de Erdogan. Krome, ankaŭ estas signifoplene, ke la unuaj manifestacioj, okazintaj en Istanbulo ĉe la Plazo Taksim, estis pro komercocentro kaj ne pro moskeo. La timo pro la ŝario rilatas al la kolero produktata de la avida vulgareco de la entreprenistoj kaj konstruistoj subtenataj de la registaro de Erdogan. Ne estas dubo, ke ekzistas forta maldekstremo en la Turka Printempo.

Tial anstataŭ temi pri la problemoj de la moderna politika islamo, kiuj estas konsiderindaj, estus pli fruktodone studi la konfliktojn estiĝintajn en Turkio el numtempe elmodiĝinta vidpunkto: la diferencoj inter sociaj klasoj. La manifestantoj tiel liberalaj, kiel maldekstraj ofte apartenas al la plej okcidentema urba elito, rafinita kaj laika. Tamen Erdogan estas ankoraŭ tre populara en la kampara kaj provinca Turkio, tio estas, inter la malpli instruitaj, pli malriĉaj, konservativaj kaj religiaj homoj.

Malgraŭ la personaj aŭtoritatemajn tendencojn de Erdogan, tre evidentaj, estus eraro taksi la aktualajn protestojn, kiel nuran konflikton inter demokratio kaj aŭtokratio. Ja la sukceso de la popolisma Partio de la Justeco kaj la Disvolvado de Erdogan kaj la pligranda ĉeesto de religiaj simboloj kaj kutimoj en la publika vivo estas la rezulto de pli granda demokratiiĝo en Turkio. Kutimoj, kiel ezkemple la virinoj portantaj vualojn en publikaj lokoj, kiuj estis forigitaj de la laika ŝtato, reaperas ĉar la kamparaj turkanoj havas pli influon. La junaj virinoj aliras al la urbaj religiaj universitatoj kaj la voĉdonoj de la konservativaj turkanoj de la provincoj ankaŭ valoras.

La alianco inter entreprenoj kaj religiaj popolistoj ne estas mirinda en Turkio. Multaj el la novaj entreprenistoj samkiel multaj el la virinoj portantaj vualojn, devenas el la vilaĝoj de Anatolio. Ĉi tiuj provinculoj kaj novaj riĉuloj abomenas la eliton de la malnova Istanbulo tiom, kiom la entreprenistoj de Teksaso aŭ Kansaso malamas la liberalajn elitojn de Nov-Jorko kaj Vaŝingtono.

Tamen diri, ke Turkio estas hodiaŭ pli demokratia ne signifas, ke ĝi estas pli liberala. Ĉi tiu problemo ankaŭ reliefiĝis en la Araba Printempo. Doni voĉon al ĉiuj homoj estas io esenca en ajna demokratio, sed tiuj voĉoj, precipe en revoluciaj tempoj, malofte estas liberalaj. Kion ni vidas en landoj kiel Egiptio, Turkio kaj eĉ Sirio estas tio, kion la granda brita liberala filozofo Isaiah Berlino priskribis, kiel la neakordigeblon de egalaj bonaĵoj. Estas eraro kredi, ke bonaĵojn ĉiam akordiĝas, ĉar kelkfoje ili kolizias inter si. Tio nun okazas en la dolora politika transiro ĉe Meza Oriento. La demokratio estas bona, kiel la liberalismo kaj la toleremo. Ideale ili devus koincidi sed en la plimulto el la mezorientaj landoj ne tiel okazas. Fakte, pli demokratio povas signifi malpli liberalismon kaj toleremon.

Estas facile simpatii kun la ribeluloj, kiuj kontraŭstaras la diktatoradon de Bashar al Assad en Sirio, ekzemple. Sed la alta klaso de Damasko, la laikaj viroj kaj virinoj, kiuj ŝatas la muzikon kaj okcidentajn filmojn, membroj de religiaj minoritatoj, kiel kristanoj kaj alevoj havus multajn malfacilaĵojn por postvivi se Bashar foriras. La baazismo estis subprema, diktatora, ofte eĉ brutala, sed ĝi protektis minoritatojn kaj laikajn elitojn.

Ĉu estas kialo por subteni diktatorojn, ke ili kontrolas la islamismon?

Ja ne. La perforto de la politika islamo devenas en granda parto el tiuj reĝimoj tiom subpremaj kaj ju pli longe ili regas, des pli perfortaj estos la islamismaj ribeloj.

Tio ne estas kialo por subteni Erdogan-n kaj la konstruistojn de la komercocentro kontraŭ la manifestantoj, ĉar ili rajtas protesti pro lia manko de respekto al la publika opinio kaj lia strikta kontrolo de la gazetaro, sed konsideri la konflikton kiel pravigitan lukton kontraŭ la religia esprimo estus same erara.

Plej granda videbleco de la Islamo estas la nepra rezultato de plej granda demokratio. Neebligi, ke tio finigu la liberalismon estas la plej grava problemo alfrontata de la loĝantoj de la Meza Oriento. Erdogan estas ne liberala, sed Turkio daŭre estas demokratio. Ni esperas, ke la protestoj kontraŭ lia registaro ankaŭ faru pli liberala la landon.

 

http://gara.naiz.info/paperezkoa/20130609/407210/es/Las-paradojas-democracia


Fuente: http://gara.naiz.info/paperezkoa/20130609/407210/es/Las-paradojas-democracia