SATeH publikigis eseon pri la poeto Miguel Hernández: LA POETO MIGUEL HERNÁNDEZ EN LA KADRO DE LA ARĜENTA EPOKO.


ligilo al la paĝaro de SATeH: http://www.nodo50.org/esperanto/

ligilo al la eseo pri Hernández: http://www.nodo50.org/esperanto/artik103.htm


La pasinta jaro havigis tri unuarangajn centjarajn jubileojn al la tuta hispana maldekstrularo, sendepende de niaj amoj kaj emoj ene de ĝi: ni jubileis pri la fondiĝo de la anarĥi-sindikatisma sindikato CNT, pri la naskiĝo de la “poeto-paŝtisto” kaj “poeto de l’ popolo” Miguel Hernández kaj pri la establo de la Studenta Restadejo.

Kaj mi komencas ĉi modestan omaĝon – la kvinan: senlace mi gloros lian bonhomecon kaj la “furioze homecan”(1), enorman, pulsadon de lia poezio – al la figuro de nia “kamarado plej kara”(2) komentante la signifon de la Studenta Restadejo en la kadro de nia histo

La pasinta jaro havigis tri unuarangajn centjarajn jubileojn al la tuta hispana maldekstrularo, sendepende de niaj amoj kaj emoj ene de ĝi: ni jubileis pri la fondiĝo de la anarĥi-sindikatisma sindikato CNT, pri la naskiĝo de la “poeto-paŝtisto” kaj “poeto de l’ popolo” Miguel Hernández kaj pri la establo de la Studenta Restadejo.

Kaj mi komencas ĉi modestan omaĝon – la kvinan: senlace mi gloros lian bonhomecon kaj la “furioze homecan”(1), enorman, pulsadon de lia poezio – al la figuro de nia “kamarado plej kara”(2) komentante la signifon de la Studenta Restadejo en la kadro de nia historia memoro, kiun la diktatoro Franco(3) provis per ĉiuj rimedoj elradikigi, kaj pri kiu niaj nuntempaj “demokratoj” deziras, ke ni forĵetu ĝin en rubujon. Kaj tion ili faras pro la fakto, ke nia memoro denuncas ilian tendaron, elterigas niajn mortintojn sur la surfacon de la vojoj kaj revenigas niajn intelektulojn el ostracismo.

La Studenta Restadejo estis kreaĵo de la “Junta para Ampliación de Estudios” (Konsilio por Stud-Vastigo), konsilio naskiĝinta en 1907 pro iniciato de la “Institución Libre de Enseñanza” (Libera Instru-Institucio), unu el la pokaj bastionoj kontraŭ la obskurantismon, la superstiĉon kaj la kulturan mizeron, kiuj emanadis el tia legio da sociaj parazitoj, el tia “lukse vivtenata konkubino”(4) nuntempe kostanta al ni ĉiuj po dek mil milionojn da eŭroj ĉiujare, el tia senĉese aktiva bremso kontraŭ la antaŭeniĝon de la homaro – nur en 1992 ĝi agnoskis, ke Tero orbitas ĉirkaŭ Suno! –, el tia spirita sekcio de la plej ranca reakciularo – kun honorindaj kaj tre respektindaj esceptoj, cetere disdegnataj kaj persekutataj de siaj propraj estroj kaj estraroj –, el tia kancero nomata katolika eklezio, kiun ni hispanoj trasuferis kaj trasuferas plue, kaj kiu laŭlonge de la tuta deknaŭa jarcento kaj, grandparte, ankaŭ de la dudeka, estis unu el la ĉefaj kialoj de nia izoliĝo el la civilizita mondo, kaj kies skandalaj ankoraŭaj potenco kaj influ-povo en la dudekunua jarcento tute ne rilatas al la reala nombro de ĝiaj faktaj anoj, se dekalkuli la neŭtralan plejmulton da praktikantoj de sociaj kutimoj (ekzemple, entombigoj) kiuj, jam de longe truditaj kaj akaparitaj de la eklezio, nuntempe konfuziĝas kun la tradicio preter konsciiĝo pri ilia religia karaktero.

Legi la plenan eseon: http://www.nodo50.org/esperanto/artik103.htm