Unua parto de la broŝuro La liberecana komunismo verkita de Isaac Puente je la 1933a kaj esperantigita de Jesuo González

La tutmonda ekonomia krizo, simptomo pri la morto de la kapitalisma socio


La tutmonda ekonomia krizo, simptomo pri la morto de la kapitalisma socio

Al la sociaj organismoj okazas same ol al la homoj: ili penante naskiĝas batalante kontraŭ multnombraj obstakloj kaj danĝeroj; kreskas kaj disvolviĝas ĝis atingi determinitan limon kaj post ĉi tiu limo ili ekdekadencas, kadukiĝas kaj mortas.

Ĉi tiu limo de disvolviĝo estas determinita en ĉiuj vivantaj estaĵoj de la profitado de la asimilita nutraĵo, alivorte, de la malpliigo de la konsumado, kaj la maljuneco ekas tuj kiam ekestas nekapableco por utiligi aŭ detrui la ingestitan nutraĵon.

Ĝuste ĉi tio nun okazas al la kapitalisma socio. Ĝi havis sian plej grandan apogeon kaj ekspansion dum la industriismo, per la regado de la maŝino kaj la kontribuaĵoj de la tekniko. Ĝi atingis produkti enormajn kvantojn da ĉiaj varoj al nekredeblaj prezoj kaj ĉiufoje pli kaj pli malhavante la laboron de la laboristo. Ĉi tiu kresko havas limon, kiun ni nun tuŝas: produktiĝas pli granda kvanto da varoj, ol kiom povas engluti la merkato kaj malmankas tiom la brakoj, ke la maldungitoj estigas verajn armeojn el malsatuloj en ĉiuj industrie progresintaj landoj.

Malmankas varoj: oni devas bruligi 8 milionojn da tritiksakoj ĉe Nordameriko, por subteni la prezojn en la merkato. Oni bruligas la kafon ĉe Brazilo, en la fajrejo de la lokomotivoj. Oni fermas fabrikojn, paralizas la minejojn. Kaj oni tutmonde kalkulas ĉirkaŭ 30 milionoj la kvanton da devige sendungadaj laboristoj. La kapitalismo, sen atingi funkciigi la tutan meĥanikan progreson hodiaŭ permesatan de la tekniko, sen elpremi la tutan sukon el la raciigo de la laboro kaj sen tio, ke la Scienco produktas la perfektigon, kiun ĝi promesas, la kapitalismo, mi ripetas, sufokiĝas; ĝi deklaras sin nekapabla daŭre pliigi kaj malplikostigi la produktadon kaj daŭre permesi la vivon al la tuta homaro. Se ĝi devas daŭre vivi, estos nur, kiel kaduka institucio, rezignante la progreson kaj kondamnante al la malsato armeon el milionoj da homoj.

Kondamnas ĝin al morto ĝiaj evidentaj kontraŭdiroj: ju pli abundas la varoj, des pli malsato ekzistas. Ĝi malpermesas en ĉiuj landoj la kontraŭkoncipadon pro timo, ke la loĝantaro malpliiĝas kaj ĝi fermas la landlimojn, havas ĉiufoje pli sendungitoj kaj revas pri tutmonda buĉado, kiu ĝin liberigus la troon da loĝantaro. Kaj ĝi rezignas la politikan progreson, la demokratigon de la registaroj kaj la liberaligon de la landoj, post prostitui la demokration kaj la liberecon, ĵetante sin en brakoj de la diktatorado, pliigante la tiranecon de la ŝtato kaj kondamnante la popolojn al la malnobliga sklaveco per la faŝismo.

 

La klaskonscienco de la laboristaro, vivsimptomo de la naskiĝanta socio

Ĉiam, kiam estaĵo aŭ vivaĵo ekruiniĝas por morti aŭ malaperi, estas ĝermo kaj naskiĝo de la novaj vivaĵo aŭ estaĵo, kiu devas anstataŭi ĝin ĉar, en la naturo, nenio perdiĝas nek detruiĝas, ĉio aliiĝas kaj profitas sin tiel la materio, kiel la energio.

La filozofio estis la unua, kiu diris al la laboristo: «vi estas homo senposedigita de ĉiuj rajtoj, ĉar jam dum la naskiĝo vi trovis la tutan heredaĵon de la Naturo disdonita; vi estas sklavo de la ŝtatorganizo, kiu prigardas per siaj institucioj por ke vi ne ribelu; vi estas ekspluatato, elpremata per la manoj de la kapitalismo, kiel citrono, kiun oni ĵetas, kiam ĝi ne donas sukon». Tamen estas la vivo, la fatalaj cirkonstancoj en kiuj li hodiaŭ vivas kaj lia pasigita historia sperto, kiuj al li diras per voĉo pli konvinka ol tiu de la filozofio, ke li estas manligita kaj prirabita estaĵo, kiu havas nenion por perdi kaj ĉion por konkeri.

La ŝtato akaparas en ĝiaj manoj la tutan povon eltirita el la individuoj kaj subtenas sin pro la forto de la salajrataj servantoj, fratoj perfidaj al ilia klaso. Ĝi subtenas lin en la malklereco per la opio de la religio aŭ la laika instruado. Ĝi incitas lian brutigan patriotismon por ĵeti lin al la militaj masakroj. Ĉio estas fundamentita sur lia malsovaĝeco de klaso, lia jarcenta naiveco, lia ega kredemo de antaŭdestinita stultulo por ĉiaj trompoj. Tiel estas, en ĉi tiu stato de malnobliga servuteco, kiam la Kapitalismo lin uzas por riĉiĝi per lia ŝvito kaj rafine ekspluati lin.

La emancipa movado de la laboristaro, direktita de la filozofio kaj la ideologiaj konceptoj de nova socio, naskiĝis dum la plej malfavoraj cirkonstancoj kaj devis elteni la plej furiozajn atakojn kaj eviti la plej allogajn deviojn kaj trompojn. La politikistoj per iliaj programoj de opozicio, plenaj el la plej blindigaj promesoj, steriligis multnombrajn penadojn kaj malŝparis la tempon per turniroj de babilaĉado kaj kuroj de karierismo, kiuj neeviteble finas per la altiĝo de la babilaĉulo sur la ŝultroj de la naiva elektanto. Per multaj elreviĝoj, trairante ĉiujn falsajn vojojn, li iom post iom atingas orientiĝi kaj trafi la ĝustan direkton.


La lukto jam estas starigita

Kapitalisma socio, kiu alkroĉiĝas al diktatoradaj ŝtatmanieroj kaj estas ĉiutage pli enprofundigita en la ekonomia krizo, en la nekapableco ekvilibrigi la ekonomion. Kaj ĉiufoje pli kaj pli vigla kaj ribelema laboristaro, kiu klopodas disfali la malnovan konstruaĵon, por fondi sur ĝiaj ruinoj reĝimon el pli grandaj sociaj justeco kaj egaleco, pli racian kaj homan. Decida lukto inter tio, kio ne rezignacias morti kaj defendas sin per la tuta krueleco de ĝia organizita perforto kaj tio, kio batalas por naskiĝi liberiĝante de la rubaĵoj, kiuj ĝin volas sufoki. En la Naturo, tio nova ĉiam sukcesis kontraŭ tio malnova, tio naskiĝanta kaj nekonkreta kontraŭ tio kaduka kaj kun elfarita formo. Oni ne bezonas esti profeto por antaŭdiri la estontecon.

La rajto de malplimulto ĝui la socian riĉecon kontraŭ la malsato kaj la senigoj de la plimulto nur povas fundamenti sin sur la forto. La ekonomia ĥaoso de la kapitalismo, kiu respektege kultas la oron, oferante al ĝi la vivon kaj la sanon de la homo, nur povas persisti baziĝante sur la cezarismo de la ŝtata institucio. La nuntempa sklaveco, kiun oni pezigas sur la laboristaro, nur povas teni sin per la rigideco de la ŝtatorganizo.

Alfrontante ĉiujn elaĉetantojn, malkonsentante la koncerton de laŭdantaj voĉoj, la Anarkiismo prezentas la ŝtaton, kiel la fundamentan kaŭzon de la ekspluatado de la laboristo kaj la homa malfeliĉo.

 

La ŝtato

Temas pri io pli ol la landregistaro. Ne gravas la kromnomo per kiu oni nomas ĝin. Monarkio aŭ respubliko, diktatorado aŭ demokratio, la ŝtato estas kompleksa institucio enradikiĝinta en la vivo de regno, kiu metas la ungegon sur ĉiuj homaj aktivecoj, por kredigi, ke nenio povas fariĝi sen ĝia interveno. Ĝi havas konstitucion laŭ kiu ĉiuj civitanaj rajtoj estas kondiĉitaj al la volo de la ordonanto. Kodoj, kiuj havas punon por ĉia individua eksterlimiĝo kaj punas ĉion, kio povas malpliigi la atribuojn de la povo. Juĝistaro komisiita administri tiun farson de Justeco. Malliberejoj por enfermi en ilin tiujn, kiuj aŭdacas agi per si mem aŭ ribeliĝi kontraŭ tio starigita. Policistoj, armitaj grupoj, salajrataj pistolistoj kaj fusilistoj kiuj, kiel la ekzekutistoj, mortigas kaj mistraktas, kiam oni ordonas ilin. Kaj laste, armeo, kiu laboras por la paco preparante sin por la milito kaj estas lernejo pri brutigo por ĉiuj utilaj civitanoj.

La civitano devas eviti fari ĉion, kion la ŝtato malpermesas kaj plenumi ĉion, kion la ŝtato ordonas. El ĉi tio konsistas la ordo. Ne estas aktiveco, kiu ne estas katalogita kaj skemigita. Ĉiuj liaj rajtoj estas skribitaj kun ĉi tiu aldono «escepte okaze, ke la aŭtoritato konsideras ĝin…», kio samvaloras nei la certigon kaj garantion de rajto.

La individuo estas sklavo de ĉi tiu strukturo. Ene de ĝi li restas sen iniciato, libero, voĉo kaj pravo. La ŝtato lin protektas, kiam li rezignaciante akceptas havi malsaton kaj volas leĝe ekspluati bezonantajn homojn.

Por allogi lin al la ludo kaj akomodi lin al sia tiranado, ĝi iufoje proponas al li la iluzion elekti la regantojn, la arbitraciantojn de ĉi tiu institucio. Ĉiu civitano povas riĉiĝi, se li gajnas la loterion. Ĉiuj povas esti potenculoj, se ili sukcesas esti elektitaj por la komando. El ĉi tio konsistas la demokratio. Dum multaj jaroj, la malkontentuloj kaj senherediguloj prirevis plibonigi sian vivkondiĉon ŝanĝante la registaron. Ankoraŭ estas, kiu revas pri la konkeron de la ŝtato, afero pri kiu ne diferencas la porŝtataj komunistoj kaj la faŝistoj. Regato de Mussolini vivas tiel katenita, kiel regato de Stalino. La doktrino pli-mapli estas la sama: Mussolini proponas la maksimuman rigidecon de la ŝtato por kateni la laboristaron mortigante ties ribelecojn. Lenino uzas la saman diktatoradon kontraŭ la kapitalismo, sed la laboristaro ankaŭ rezultas katenita. Kio ambaŭokaze triumfas estas la ŝtato. Kion oni ambaŭokaze sufokas estas la individua libereco.

La solvo por la laboristaro, sklavo de la ŝtato kaj ekspluatita de la kapitalo, estas la anarkiisma principo: la forigo de la ŝtato. Nur laŭ ĉi tiu direkto ĝi povas emancipiĝi kaj liberiĝi.

Ĉar la malico de la ŝtato dependas ne de la individuoj estrantaj ĝin, nek de la malico de la monposedantaj homoj. Ĉe la povo, ĉiuj homoj estas same malamindaj kaj despotaj. Ĉe la posedo de la riĉecoj, ĉiuj estas senbridaj kaj nesatigeblaj, ĉiuj forgesas la suferojn de la malsatulo. Kiel la alkoholo, ili estas veneno por la homo al kiu alportas nenian virton, donas nenian perfektecon, sed kontraŭe, al li ensorbas la cerbon, farante al li perdi lian spontaneecon kaj homdignon.

Tio, kio kunigas la homojn, estas, kion ili komune havas.

La komunumo pri loĝejo, nutraĵoj kaj korinklinoj estas la origino de la familia kuniĝo. La komunumo pri restadejo kaj interesoj kunigas inter ili la najbarojn de vilaĝo kaj samoficajn profesiantoj. La komunumo pri patrujo kunigas la samteritoriajn loĝantojn, samlingvajn parolantojn aŭ kiuj havas saman ligilon al la klimato.

Kontraŭe, kio disigas la homojn, estas la privata posedaĵo, tio via kaj tio mia. Inter fratoj, la posedo de objekto aŭ la divido de la heredaĵo. Inter najbaroj, la rivalaj havaĵoj. Inter samlandanoj, la malsamaj moro aŭ klimato. Kaj la malunuiĝo estas des pli granda kaj la malamo des pli intensa, ju pli akra estas la niveldiferenco kaj ju pli maljusta la divido de aĵo. Sekve la privata posedaĵo de la naturaj aŭ kreitaj de la homo varoj estas ĉefa kaŭzo de malamikeco kaj ĝismorta milito, kiam ĝi atingas la amplekson de koleriga neegaleco, kiun ni hodiaŭ bedaŭras. Same okazas pri la povdivido, troamasigita de iuj, kaŭzante perdojn al tiuj, kiuj restis sendefendaj. Kaj same okazas pri la scidivido, koncentrita en tiuj, kiuj havas akademian diplomon, kaŭzante perdojn kaj koste de tiuj, kiuj povis ricevi nenion.

La socia paco, la paca kaj spontanea kunvivado aspiritaj de la homo, nur povas esti atingota farante, kiel plej eble komuna la ĝuon de la riĉeco, la povo kaj la scio. Por ke ĉi tiu ĝuo komuniĝu sin, necesas, ke neniu ĝin posedas kaŭzante perdojn al aliulo kaj ĉiuj havas aliron al la parto, kiun ili bezonas aŭ ŝatas utiligi.

Al ĉi tio direktiĝas la komunismo nomita de ni liberecana aŭ anarkiisma, por diferenci ĝin de la socialisma aŭ porŝtata, kiu en Rusio komunigis nek la kapitalon, nek la povon, nek la scion, tri aferoj monopoligitaj de la bolŝevisma ŝtato, lasante por la laboristo la devigon labori, pagi kaj nutri la parazitojn.

La homa frateco nur povas baziĝi sur la komunumo de interesoj, la komuna posedo de la naturaj varoj kaj la komuna subteno de la laborŝarĝo.

 

La aspiroj de la homo

La homo enportas en si mem nesatigeblajn dezirojn de bonstato, libero kaj scio. Tiu estas la impulso, kiu produktas senĉesan progreson kaj lin movas al la plej bravaj agoj.

Bonstato baziĝanta sur la eblo kontentigi la bezonojn de lia organismo, liberiĝante de la ŝarĝo de la laboro kaj la malkomfortoj de la vivo.

Libero por disponi pri si mem, laŭ la marĝeno, kiun la Naturo al li lasas libera, sen trovi barilon aŭ kapricon el siaj proksimuloj.

Malsato pri konado kaj enpenetri en la misterojn de la naturo kaj la konkerojn de la scienco.

Ĉi tiuj tri aspiroj estas neitaj al la laboristaro kaj, laŭ ĉi tiu ordo, starigas la stimulon de ĝia emancipiĝo. Unue, la rajto vivi, kontentigi la pli urĝajn necesojn. Poste, disponi pri sia vivo, sia iniciato kaj povi ordigi, sen neniaj premoj, siajn proprajn aferojn. Laste, kompletigi ĉi tiujn konkerojn per la scio. Por ĉiuj individuoj, la ordo de prefero ne estas la sama, sed varias de unuj al aliaj, konsente kun ilia karaktero aŭ ilia esenco. Ekzistas tiu, kiu oferas sian liberecon kontraŭ manĝi, sentante sin tre bone en la kazerno aŭ la malliberejo aŭ servante la ŝtaton, kaj tiu, kiu preferas la liberecon antaŭ ĉio, rezignante la komfortojn kaj la bonstaton.

Kultivi la tri kaj la senton de la propra digno, kio nur estas la superestimo pri si mem, estas, kiel oni intensigas la ribelemon de la individuo kaj, kiel oni lin instigas ribeli kontraŭ la ŝtato kaj la kapitalisma socio, kiu apogas sin sur ĝi.

 

Resumante

Maksimumigi tion, kio komuna devas esti inter la homoj estas tio, kion konsistigas la KOMUNISMO. Estas malpliigi ĝin, alivorte prostitui ĝin, voli redukti ĝin al kripo, kiel faris la bolŝevismo. Estas falsa vojo tiu de la konkero de la ŝtato, ĉar ĝi reprezentas ĝian neadon kaj ĉar definitive la ŝtato estas la konkeranto, kiu koruptas la bone intencajn homoj per la allogo de la komando, kio drinkas samkiel la alkoholo. La povo devas esti komuna, por ke ĉiu povu protekti en ĝi sian propran liberon. La KOMUNISMO, por povi nomiĝi tiel, devas kromnomi sin ANARKIISMA. Tiel tion ankaŭ komprenis tiuj, kiuj asertis, kiam ili starigis ĝin en Rusio, ke ili aliris al la anarkio kaj senkulpigis la diktatoradon kiel provizoran, kion ĉiam zorgis diri ĉiuj tiranoj.

 

Skizo pri libereckomunisma socio

Ĉi tiu baziĝas sur la individuo ĵaluze gardante lian sendependecon. Li havas ĉiujn rajtojn, ĉar neniu konstitucio, nek kodo ilin garantias al li. Li asocios kun la aliuloj, ĉar la homo nature estas societema kaj ĉar li atingos avantaĝojn per la kolektiva vivo. Izolite neniu individuo povas produkti tiom, kiom li bezonas, nek esti sufiĉe por si mem. Robinson (Crusoe) estis Robinson per la forto. La homo volas liberiĝi de la laboro, kiu ĉiam apogis sin sur la sklavo. La moderna sklavo devas esti la maŝino. La komuna laboro estas malpli malagrabla, pli tolerebla ol la izolita laboro; oni plejbone akceptas ĝin, ĉar neniu liberiĝas de ĝi; ĝi pliproduktas ĉar ĝi kompletigas la kapablecojn kaj neŭtraligas la neperfektaĵojn.

La homo libere asociiĝas, ĉar li faras tion pro propra stimulo, kun kiuj li volas: por produkti tion bezonatan; por diskuti pri komunaj aferoj; por elvolvi edukajn aŭ kulturajn agadojn; por disvolvi ĉian ajn entreprenajn iniciatojn.

 

Ju pli aferojn ili komune havas aŭ ĝuas, des pli granda estos la kuniĝo inter la individuoj. Pro havi la saman restadejon, la samajn terojn kaj naturajn riĉaĵojn kaj dividi identajn bezonojn, asociiĝos la homoj per la intimeco donita de la ĉiutaga kunvivado en ĉiu loĝloko, konsistigante la liberajn urbon aŭ komunumon, kiuj havas sian kolektivan esprimon per la asembleo, per la ĝenerala kunveno, kie ĉiuj havas la samajn voĉon kaj privilegiojn, elmontras kaj ekzamenas la opiniojn. Ĉi tiu estas spontanea kaj enradikigita institucio, komuna al ĉiuj popoloj, malgraŭ la misformo pri ĝi plenumita de la politiko kaj la enmiksiĝo de la ŝtato. Tiel, kiel ene de la komunumo, ĉiu individuo konservas sian sendependecon kaj memstarecon por laŭkaprice ordigi tion, kio ekskluzive lin koncernas, la loĝloko federaciiĝas kun aliaj, laŭ la sama esenca postulo kaj la sama sentita bezono, bezonante nenian altrudantan premon kaj ĝi ilin ankaŭ konservas, ĉar nenia fremda povo kompromitas ĝian memstarecon kaj ĝian lokan sendependecon. Tiel stariĝas la provincoj aŭ la distriktaj kaj regionaj konfederacioj, unue devigitaj de ekonomiaj bezonoj: por la produktado kaj dissendo de la bazaj necesaĵoj.

La loka asocio neŭtraligas la homajn neegalecojn, kompensante la mallaboremulon per la aktivemulo, la fortulon per la malfortulo kaj la manĝemulon per la sobremulo, ebligante la generaliĝon de tipo de meza bonstato ene de ĉiu loĝloko. La federacio de la loĝlokoj korektas per la abunda alporto de iuj loĝlokoj, la malabundecon aŭ mankon de aliaj, ĝeneraligante tra la lando mezan tipon de bonstato, sen la neegalecoj altruditaj de la grundo aŭ la klimato.

Alia potenca asociiga impulso estas la identeco pri laboro, la komunumo de ofico kaj profesiaj zorgadoj, kio hodiaŭ konsistigas la sindikatojn. Ene de la tre popolitaj urboj, la loka asocio estos konsistigita de grupigoj pli malgrandaj de industrio, branĉo aŭ ofico, kiuj gravos por la kolektiva ordigo de la ekonomio.

Por ke asociiĝu kaj interkompreniĝu la homoj kaj por ke ili laboru per interkonsentita maniero en ĝenerala bonstato en kiu la individuo devas avantaĝe partopreni, ne necesas la premo de aŭtoritato, nek la sankcio de kodo. Samkiel ne necesas internacia kodo, por ke ĉiuj landoj kunlaboru pri la savo de la esplorvojaĝo de Nobile, perdita ĉe la Norda Poluso, nek necesas, ke leĝo tion altrudas por ke estaĵo ĵetu sin al la akvo riskante sian vivon, por savi eĉ nekonatan estaĵon.

La homa socio eblas ĉar la viro estas societema besto. La ŝtato nur estas supermetita veruko, kiu oni povas amputi sen tio, ke okazas nenia katastrofo kaj produktante neimageblan malpezon al la socio suferanta ĝin. Se la homo estas alirebla per la persvado, ne estas kialo por altrudi al li la perforton. La perforto nur necesas, kiam la kialo ne gravas kaj, kiam, kiel nun, necesas, ke iuj akceptas labori por ke aliaj ĝuu kaj iuj rezignas ĉion por ke aliuloj nenion malhavu.

La leĝoj – jam tion rekonas eĉ kiuj ilin ĝuas–, ne faras kutimojn. Male, estas la kutimoj, kiuj per la neesprimita rekono atingas forton de leĝoj. Same okazas pri la sano de la homo. Hodiaŭ, antaŭ ekzemplo de kampulo, kiu okdekjaraĝa vivas sana, sen bezoni la kuraciston, neniu pretendas, ke la medicino estas la garantio de la sano; tamen per la paso de la jaroj, kaj laŭ la vojo sekvita de ni, la sano enmiksiĝos en ĉiuj niaj agoj, oni iutage diros, ke la homoj vivas sanaj danke al la servemaj prizorgoj de la kuracistoj.

Spontanee starigita socio el la libera individuo, kiu estas preta protekti per pafilo sian sendependecon kontraŭ ajna aŭtoritatema danĝero, sed ankaŭ estas preta, pri ĉi tio ne estas kontraŭdiro, prokrasti ĝin pro la kolektiva konveneco. Ne estas kontraŭdiro, kiel ne estas inter la plej enradikiĝintaj instinktoj en la homo, inter la egoismo, kiu estas la instinkto de konservado de la individuo kaj la altruismo, kiu estas la instinkto de konservado de la speco. Estas ĝuste la egoismo, kiu nin faras esti societemaj, kiam ĝi estas protektita per la kolektivo, kaj la altruismo, kiu nun al ni faras ribeli kontraŭ la kapitalisma socio.

Kuraĝi min diri, kiel estos la nova socio estus fanfaroni pri romana imago, kiun mi ne posedas aŭ skizi vojon al la libera organizo de la vivo, ion, kion mi ne povas pretendi, kiel anarkiisto respektema pri la spontaneeco kaj la libera iniciato. Kiel diras pri la knabo la pedagogoj respektemaj kun lia personeco, la anarĥia socio estos, kio ĝi devos esti, se ni prizorgos eviti, ke ĝi perdiĝos.

Hispanio, kiu ŝajnas esti la plej preparita lando por eksperti la liberecanan komunismon, estas preta prediki per la ekzemplo.

 


Fuente: Esperantigita de Jesuo González