Se ni provas konkretigi en unu baza kaŭzo la kaŭzojn de ĉiuj malbonoj suferataj de la homoj ĉe la nuntempa soci–strukturo, ĉi tiun unuan fonton oni povas esprimi per nur unu vorto: aŭtoritato –ekonomia, politika kaj spirita. Tiuj tri fundamentaj formoj de la aŭtoritato –esprimo de unu kaj sama principo: la rajto de regado de l’ homo super la homo– estas prezentitaj en la tri historiaj institucioj, kiujn anarkiismo refutas: la proprieto, la ŝtato kaj la eklezio. La proprieto reprezentas la ekonomian regpovon, la ŝtato –la politikan, kaj la eklezio –la spiritan regpovon. Tiuj tri sociaj institucioj, parazitaj elkreskaĵoj sur la homsocio, havas malsaman agon, sed, de la momento kiam ili aperas sur la historia scenejo, plej ofte ili sin manifestas kiel aliancanoj, malgraŭ tio ke ili iafoje rivalas kaj militas inter si por superregado. Finfine ili ĉiam venas al paco kaj interkompreniĝo por sklavigi la homon. La »teritorio« de tiuj tri institucioj de la aŭtoritato ne estas rigore limsignitaj, malgraŭ ke ĉiu el ili prezentas determinitan formon de regpovo. Ofte okazas, kiel ni vidos, ke estiĝas iu interplekto kaj samtempa praktiko de ĉiuj formoj de regpovo fare de unu aŭ alia el tiuj institucioj. Tiel la eklezio ofte strebas ne nur esti »pastisto de la animoj«, sed ankaŭ praktiki politikan ordonpovon, kiel ankaŭ partopreni en la ekspluatado de l’ homo, kiel proprietulo kaj kapitalisto. La proprieto kaj kapitalismo ankoraŭ pli ofte praktikiĝas samtempe kun la ekonomia aŭtoritato, politika kaj spirita povo. Same la ŝtato –la plej tipa formo de la regado super la homo– neniam en la daŭro de la tuta historio homa ĉesigis la strebadon al koncentrado en siaj manoj, kaj nur en siaj manoj, de la super la homoj plena regado politika, intelekta kaj ekonomia. Tia estas ĝia fundamenta tendenco, kiu ĉiam pli realiĝas en la nuntempa epoko. Tial la anarkiistoj ne ĉesante ataki ĉiujn formojn de aŭtoritato, diference de la marksistoj, atribuas unuaecan gravecon al la ŝtatdetruo en la procezo de la socia rekonstrŭo.


La ŝtato

La problemo pri la ŝtato, el ĉiuj problemoj, kiujn ĝis nun studis la anarkiisma mondkoncepto, estas la plej bone ellaborita. La anarkisma priŝtata koncepto, kompare kun ĉiuj aliaj sociaj doktrinoj kaj movadoj, estas la plej bone argumentita. Tion ĉi ne povas ne konfesi ĉia bona historiisto, ĉia senpartia kaj honesta esploristo de la sociaj doktrinoj kaj movadoj, kiujn konis la homaro. La anarkiisma kritiko, la anarkiisma rifuzo de la ŝtato estas tiel bone argumentataj, ke sub iliaj batoj ĉiuj fleksiĝas. Estas interesa kaj karakteriza la tiurilata sinteno, unue de ĉiuj, kiuj opinias sin liberaluloj kaj demokratoj, kaj due de la marksistoj. Se ni penetras atente en la kritikon fare de la unuaj kontraŭ faŝismo, hitlerismo kaj ĉiuj totalismaj sistemoj ĝenerale, kaj especiale kontraŭ la bolŝevisma diktaturo, ni vidos, ke ĉiujn siajn argumentojn ili prunteprenas el la arsenalo de la frakasa anarkiisma kritiko kontraŭ la ŝtato. Ili ankaŭ nekaŝite emfazas, kvankam nur per vortoj, sian preferon al la persono kaj ties necedeblaj rajtoj, en la konflikto de tiu ĉi kun la ŝtato. Tio ĉi estas tiom evidenta, ke eĉ iuj anarkiistoj povas trompiĝi, ĝin akceptante kiel sinceran pozicion de t.n. liberaluloj. Koncerne la marksistojn, kiujn oni povas rajte konsideri la plej bonaj, la plej logikaj, la plej plenaj esprimantoj de la ŝtata ideo, ili neniam povis kaj neniam povos eliri malgraŭ tuta sia dialektiko, el la senelirejo, en kiun ilin metas la anarkiisma priŝtata kritiko. Kiel unua adaptiĝis al tiu kritiko MARKSO. Post li ENGELSO, antaŭdirante la estontan sorton de la ŝtato post la socia revolucio, determinis ĝian lokon en muzeo apud »spinbastono kaj bronza hakilo«. La granda demagogo LENIN rapidis en la tempo de ruslanda revolucio, alte proklami la saman promeson pri la muzea destino de la ŝtato en iu estonto, kiun, simile al siaj instruantoj, li forgesis determini. En hodiaŭa tempo la jugoslavaj stalinistoj estas tiuj, kiuj alkuras al la laŭmoda proklamo pri la iompostioma detruiĝo de la ŝtato, enkondukante nur per vortoj ian komunuman malcentralizon kaj laboristajn konsiliojn en la administradon de la ekonomio. Malmultaj povas esti trompitaj de tiuj pozoj –kaj plej malmulte la jugoslavaj kamparanoj kaj laboristoj, ĉar la problema »detruiĝo« de la ŝtato absolute neniel tuŝus ties fostojn: la armeon, la policon, la tribunalon. Ĉi–lasta kondamnis je trijara mallibero alian, eble pli sinceran, teoriiston de tiu marksisma »detruiĝo« de la ŝtato: ĜILAS. Tamen estas vero, ke tiuj iel trudataj babiladoj pri »detruiĝo« serioze ĝenas la moskvajn satrapojn, kiuj fidelaj al STALIN ne kuraĝas kaj ne deziras plu rememori eĉ pri la malnovaj formuloj; unu el ĉi tiuj de LENIN el Ŝtato kaj Revolucio –la plej demagoga, eble– tekstis : »Se ekzistas ŝtato, ne estas libero, se realiĝos la libereco, la ŝtato malaperos«.

La serioza nuntempa sociologo, analizante la fundamentajn elementojn de la tragedio, kiun travivas la homaro en nia epoko, ne povas ne konstati, ne povas ne konfesi, ke la problemo super la problemoj, en kiu turniĝas la filozofoj, la ŝtatistoj, la ekonomikistoj kvazaŭ en senelira cirklo, kvazaŭ stampitaj pro la fatala malbeno, estas la priŝtata demando, al kiu ili ne povas trovi solvon respondantan al la ekonomiaj, moralaj kaj kulturaj bezonoj de la homo de l’ Dudeka jarcento, kiu ne volas kaj ne povas rezignacie akcepti la ekzistadon de la sklavoj de la faraona civilizacio, de la barbaroj el la tempo de ĜINĜIS-ĤANO, nek tiun de la parioj el la cezara Romio; ili ne povas, ĉar ne estas alia solvo krom tiu, kiun la anarkiistoj donas: plena neniigo –sen ia restaĵo, sen iaj transiraj formoj– de ĉia ŝtato, kaj ties anstataŭo per la federacio de la liberaj lokaj komunumoj.

La anarkiistoj konstatis kaj pruvis per la plej preciza scienco –kaj la historia eksperimento, speciale la marksista– evidente kaj nerefuteble tion konfirmas –ke la ŝtato, personigo de la strebado al superregado, al kiel eble plej vasta, plej plena kaj tutampleksa superregado estas sanktigita de la eklezio kaj leĝigita de la jura rajto, organizita perforto, praktikata nur de malplimulto, kiu ĉiam kaj neeviteble fariĝas privilegiita super la plimulto da homoj.

La historio de ĉiuj civilizacioj instruas, ke ĉia socio komenciĝis per triba organizo, por transiri strukturon de teritoria unuiĝo laŭ komunumoj ofte prenintaj gravajn dimensiojn de liberaj civitoj, iafoje federitaj en vastaj unuiĝoj, kaj finiĝis per starigo de grandegaj monstre centralizitaj imperioj, –kiuj malaperis en plena katastrofo de tiu civilizacio. Sed precipe klare tiu disvolviĝo konturiĝas en la historio de nia civilizacio, kiu komenciĝas per apero de la kristanismo kaj falego de la romia imperio. Tiu historio estas bone studita. La triba organizo, la kamparana komunumo, la mezepokaj liberaj civitoj, la apero de la nuntempa moderna ŝtato dum la 16a jarcento, estas periodoj kaj etapoj klare konturitaj, bone dokumentitaj per multaj historiaj materialoj kaj monumentoj. La mondo hodiaŭ atingas sian lastan etapon. Se ne ni, niaj proksimaj posteuloj estos atestantoj kaj aktoroj de la elnodiĝo, kiu neeviteble estos bankroto, tiu de la nuntempa ŝtato–monstro. Se tio tamen estos tragedio por la popoloj aŭ komenciĝo de nova mondo, revo el ĉiuj tempoj –ĝi dependos de la popoloj mem.

Kiu estas la anarkiisma interpreto pri la apero de la ŝtato, pri ties historia rolo kaj socia esenco kiel subprema instrumento kaj institucio?

La origino de la ŝtato estas triobla: 1. psiko-biologia; 2. religie dogma; kaj 3. jure dogma. Eĉ ne unu, tamen, el tiuj tri konsistigaj elementoj de la aŭtoritato –patrino de la ŝtato– partoprenis en ties krima koncipo sen certa dozo de kruda forto, de perforto. La homo estas besto; kiel tia li komencis sian historion; kiel tia, bedaŭrinde, li ĝin pludaŭrigas ĝis hodiaŭ. La batalo en lia ĉiutaga vivo estas leĝo; lukto unualoke kontraŭ la malfavora naturo, dualoke kontraŭ la aliaj specioj, kaj trialoke, bedaŭrinde, kontraŭ la aliaj homoj –batalo por defendo, por supervenko de la malfaciloj, por hegemonio, kio finiĝas per superregado. Frukto de ĉi tiu batalo aperas la strebo al superregado. Historie tiu strebo trovis sian plenan kaj klaran esprimon en la persono de tiuj, kiuj estis plej fortaj, plej kuraĝaj kaj kapablaj en la lukto: la tribaj militestroj, kiuj transformiĝas kun la tempo en kaston. Paralele kun la militestro aperas idolpastro, la majstro de la magio, reprezentanto de la dioj, reganta super la tribo per sia spirita aŭtoritato, kiu ne malfruiĝas por transformiĝi ankaŭ en materialan aŭtoritaton, ĉu socian, ĉu ekonomian, ĉu eĉ politikan. Al tiuj unuaj kaj eternaj reprezentan–toj de la aŭtoritato aliĝas ankaŭ la konservanto de la neskribitaj leĝoj, la gardanto de la kutimjuro, reprezentanto de la jurdogmo. Tiel kreiĝas, disvolviĝas kaj pluiĝas la triobla alianco inter la kruda forto de la militisto –sanktigita per la religiaj dogmoj kaj leĝigita de la juĝistaj dogmoj–, la trompado kaj perfideco de la pastro kaj juĝisto. Tiu triobla alianco estas la ŝtato mem en ties moderna formo, kun la plena koncentriĝo de ĉiuj povoj ampleksantaj la donitan teritorion.

Laŭ la koncepto de la marksistoj la ŝtato estas frukto de la en klasojn socia divido kaj instrumento por subpremo en la manoj de la posedreganta klaso super la de produktrimedoj senigitaj klasoj. Tiu historie necesa formo de la socio respondas al donita ekonomia kaj socia strukturo –kiam malaperos la klasoj, malaperos ankaŭ la ŝtato. Por akceli ĉi tiun procezon la klaso de la ekspluatatoj devas uzi la ŝtaton kiel instrumenton por detrui la klasojn kaj detrui sin mem.

Por multaj la anarkiisma priŝtata koncepto prezentiĝas kiel tre proksima al tiu de la marksistoj. Fakte ĝi estas radikale malsama. Unue, kiel ni vidis, la ŝtato historie aperis kiel frukto de la perforto kaj trompado, sed ne kiel respeguligo de donita ekonomia strukturo. Due, ĝi estas la tipa instrumento por subpremado, kio ofte povas ŭtili al dominanta ekonomia klaso, sed ankoraŭ pli ofte ĝi estas kreinto de klasoj, kaj ĝi mem reprezentas unu klason, precipe kiam ĝi atingas sian plenan disvolviĝon, kiel okazas ĉe la absolutaj monarkioj, ĉe la faŝismo, kaj bolŝevismo. Totalismaj reĝimoj en faŝisma Italujo, en Hitlera Germanujo, tiu de PERON kaj precipe stalinistaj reĝimoj prezentas riĉan dokumentan materialon kiel konfirmon de tiu koncepto. La ŝtato laŭ origino, his–toria rolo kaj socia esenco estas klasa institucio, t.e. instrumento de la regantaj klasoj aŭ kastoj, kiuj ne, ĉiam koincidas kun posedanta klaso sed kiuj por sia ekzisto postulas la ekzistadon de ekspluatataj kaj subpremataj klasoj. Ĝia morto ne povas ekesti aŭtomate, fatale, ne povas esti »natura«, sed nur perforta morto, laŭ la volo de tiuj, kiujn ĝi subpremas. Ĉio alia estas vanaj babiladoj.

La nuntempa moderna ŝtato –ankaŭ kaj precipe la bolŝevisma– estas personigo de ekonomia monopolo, kondiĉanta la ekziston de ekspluatado kaj diskreskon de la kapitalismo –privata aŭ ŝtata– kaj la disvastiĝon, la »amasiĝon« de la socia mizero, kiu karakterizas en la historio de l’ homaro la lastan evolufazon de ĉia ŝtato –la komenciĝon de ĝia fino. Atestantoj kaj viktimoj ni samtempe estas hodiaŭ de tiu dramo.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)