Dum la lastaj semajnoj la kreskado de polica kaj kvazaŭmilitista perforto kontraŭ la Zapatistaj Komunumoj atingas senbridan proporciojn. La provokadoj estas senĉesaj flanke de la kvazaŭmilitistaj organizoj, kiuj kalkulas pri la subteno de la ĉiapa registaro. Tia estas la okazo de la Organizo Por Defendi la Indiĝenajn kaj Kamparanajn Rajtojn (OPDIKR / OPDDIC) aŭ "La Dia Armeo, Aglaj Flugiloj". Jam okazis mortintoj kaj vunditoj.

La defendo, kiun la gezapatistoj faras de la Tero kaj la Teritorio, malebli...

Dum la lastaj semajnoj la kreskado de polica kaj kvazaŭmilitista perforto kontraŭ la Zapatistaj Komunumoj atingas senbridan proporciojn. La provokadoj estas senĉesaj flanke de la kvazaŭmilitistaj organizoj, kiuj kalkulas pri la subteno de la ĉiapa registaro. Tia estas la okazo de la Organizo Por Defendi la Indiĝenajn kaj Kamparanajn Rajtojn (OPDIKR / OPDDIC) aŭ «La Dia Armeo, Aglaj Flugiloj». Jam okazis mortintoj kaj vunditoj.

La defendo, kiun la gezapatistoj faras de la Tero kaj la Teritorio, malebli…

Dum la lastaj semajnoj la kreskado de polica kaj kvazaŭmilitista perforto kontraŭ la Zapatistaj Komunumoj atingas senbridan proporciojn. La provokadoj estas senĉesaj flanke de la kvazaŭmilitistaj organizoj, kiuj kalkulas pri la subteno de la ĉiapa registaro. Tia estas la okazo de la Organizo Por Defendi la Indiĝenajn kaj Kamparanajn Rajtojn (OPDIKR / OPDDIC) aŭ «La Dia Armeo, Aglaj Flugiloj». Jam okazis mortintoj kaj vunditoj.

La defendo, kiun la gezapatistoj faras de la Tero kaj la Teritorio, malebligas disvolvi en ilia teritorio turismajn projektojn de la plurnaciaj entreprenoj. Tiun konflikton uzas la registaraj povoj por alfrontigi la civilan loĝantaron pere de la kvazaŭmilitistoj, kiuj subŝirme de civilaj organizoj kiel la OPDIKR, klopodas forĵeti la zapatistojn de ties teritorioj per ĉiam plia kaj plia perforto.

Al tio oni aldonu amaskomunikan kampanjon aparte malmolan kontraŭ la gezapatistoj, kiu baziĝas sur la informa manipulado. Tiel la amaskomunikiloj aliigas la agresitojn al agresantoj, forgesante la minacojn pri forĵetoj, la atakojn de la kvazaŭmilitistoj al vilaĝoj pere de pafoj, dombruligoj, torturoj, minacoj pri mortigo kaj malaperigoj.

Tiuj plurfrontaj atakoj konsistigas plenan kampanjon lerte planitan kaj organizitan kune kun la politika povo, kies sola celo estas krei scenejon, kiu ebligos la intervenon de la meksika armeo, tio estas, la militon. Fakte la agoj de la kvazaŭmilitistaj grupoj estas nenio plu ol ĝia avangardo.

El Meksiko kolektivoj, organizoj kaj personoj de la Alia Kampanjo, de la Kampanjo Unue Niaj Malliberuloj kaj de la Reto Kontraŭ la Subpremado kaj Por la Solidareco alvokis nacian kaj internacian mobilizon je la 20a de marto.

Pro tio dirite kaj kaŭze de la intima rilato inter la Zapatismo kaj la hispana ĜKL/CGT, ni ne nur donu klaran montron pri solidareco, sed ankaŭ ni klopodu haltigi la militon pere de mobilizo.

Estas nemalhavebla mobiliza respondo de la civila socio por diri al la meksikaj registaranoj, ke la Zapatistoj ne estas solaj

Hispana Ĝenerala Konfederacio de la Laboro

Sekretararo pri Internaciaj Rilatoj


Fuente: En español RyN