Krizoproceduro ĉe Fosfatos de Khouribga kaj striko ĉe la Maroka Publika Administracio dum la 26a kaj 27a de aŭgusto

Krizoproceduro ĉe Fosfatos de Khouribga kaj striko ĉe la Maroka Publika Administracio dum la 26a kaj 27a de aŭgusto

La krizoproceduro, kiun komencis la grupo OCP ĉe la fostatercoj de Khouribga, implicas la maldungon el 850 laboristoj, plejparte aliĝintoj al la UMT.

Ekde kiam la maldungo estis konata, la laboristoj surstratiĝis. La 18an de ĉi-monato la laboristoj iradis manifestacie ĝis la sidejo de la entrepreno, kie la subpremantaj fortoj malebligis la eniron. Sed la lukto daŭras.

Krome la Nacia Federacio de Laboristoj kaj Funkciuloj de la Urba Administracio de la UMT, kaj ankaŭ la ODT, alvokas 48-horan nacian strikon je la 26a kaj 27a de aŭgusto, cele al trudi dialogon kun la Enlandafera Ministrejo pri la postuloj de la kolektivo : rekpekto al sindikataj rajtoj, redungo de la forpelitoj pro sindikataj kialoj, salaria plialtigo, reguligo de la diversaj sektoroj, krompago por la laboro ĉe la plej malproksimaj areoj, finigi la diskriminacion inter funkciuloj de la ŝtato kaj de la urba administracio koncerne al sociaj avantaĝoj…

Tiuj ĉi du striktagoj estas plia paŝo cele al la atingo de la celataj postuloj.

Mouatamid