Ĵus aperis la maja numero de la esperanta versio de "Le Monde Diplomatique". Ĝi estas atingebla rete ĉe http://eo.mondediplo.com/

 

Iuj el la ĉefaj artikoloj de la nova numero estas:

 

Politikaj marionetoj

Serge HALIMI

Iuj el la ĉefaj artikoloj de la nova numero estas:

 

Politikaj marionetoj

Serge HALIMI

LA INTERNACIA MON-Fonduso (IMF) ĵus koncedis: „Preskaŭ kvar jaroj
post la komenco de la financa krizo, la konfido en la stabileco de la
tutmonda banksistemo estas daŭre komplete restarigota.” Sed tio, kion la
prezidanto de la usona Federacia Rezervo, s-ro Ben Bernanke,
kvalifikas la „plej granda financa krizo de la monda historio,
inkluzive de la Granda Depresio [de 1929]”, sekvigis nenian punsankcion
en Usono. Goldman Sachs, Morgan Stanley, IP Morgan estis vetintaj pri la
kolapso de la riskaj (…)

La fantomoj de la Ruĝa Placo


Jean-Marie CHAUVIER

,
Vilhelmo LUTERMANO

EN LA GAZETARO estas nenia dubo: „ Stalino revenis ”; Putin urĝe
rerajtigis Sovetunion kaj la Stalin-kulton ”; cetere, „ Putin estas
Stalino kun Interreto ” Ĉe Kremlo sonas tamen alia sonorilo. La
prezidanto Dmitri Medvedev memorigas pri la „ krimoj de Stalino ” (Izvestia, 7-an de majo 2010), cetere pli volonte ol lia ĉefministro Vladimir Putin.
La konsilisto de Kremlo pri homrajtoj, s-ro Miĥail Fedotov, anoncas
malsekretigi arĥivojn por emfazi „la adiaŭon al la totalismo” (Interfax,
1-an de februaro (…)

(vidu)

La post-atoma epoko


Ignacio RAMONET

El atomenergia vidpunkto Fukuŝimo signas la finon de iluzio kaj la
komencon de post-atoma epoko. La japana katastrofo, klasifikita en la
nivelon 7, t.e. la plej altan laŭ la Internacia skalo por nukleaj
eventoj , estas jam nun komparebla kun tiu de Ĉernobilo (okazinta en
Ukrainio en 1986) pro siaj “radiaktivaj efikoj detekteblaj en la sano de
la homoj kaj en la naturo”.

La tertremo de grado 9 kaj la enorma martremo, kiuj la 11an de marto 2011 neatendite kaj brutale damaĝis la nordorientan (…)

(vidu)

Ĉu la historio orientiĝas dekstren ?


Rémi LEFEBVRE

« La valoroj de la francoj evoluis dekstren; ne sufiĉe da aŭtoritato,
ne sufiĉe da sekureco, ne sufiĉe da firmeco », deklaris antaŭnelonge
s-ro Nicolas Sarkozy. La projekto de la socialista partio ne ĉiam sin
distanciĝas de tiu analizo. Kiu ja utilas por pravigi politikajn
rezignojn, kiuj fortigas la ekstremdekstrularon.

LA MALDEKSTRO, ĉu radikala, ĉu reformisma, ne profitis el la financa
krizo kaj el la kontestado pri la ekonomia liberalismo, kiu ŝajnis
ekesti. Ĉe la eŭropaj elektoj de (…)

(vidu)

Mutigita aŭtoro pri 7-7 liberigita dum finiĝas mortenketo pri londona bombado


Ian FANTOM

2011-04-02

Dum venas al fino la prokrastita mortenketo pri la 52 viktimoj de la
londonaj terorbombadoj de julio 7, 2005, la aŭtoro de polemika video
pri la atakoj estas liberigita de malliberejo kontraŭ kaŭcio, atendante
kortuman juĝosesion pro provo korupti la fluon de la justeco kontraŭe al
la komuna juro.

A J Hill, pli bone konata per sia pseŭdonimo Muad’Dib, estas la
aŭtoro kaj produktinto de la video ‘7/7 Ripple Effect’ [Ondeto-Efiko
7-7], kiu estas vaste distribuita per la interreto . En tiu (…)

(vidu)

La lastaj artikoloj


Rachid KHECHANA:
Popolribelo kontraŭ la « beduenokratio » kaj ties ĉefo


Philippe PONS:
En Nord-Koreio, la socio vekiĝas


Jean-Pierre SÉRÉNI:
La libia petrolo de mano al mano


Georges CORM:
La retrovita unueco de la arabaj popoloj


Ignacio RAMONET:
Libio — justo kaj maljusto


Serge HALIMI:
La kaptiloj de milito


Alain GRESH:
Tio, kion ŝanĝas la araba vekiĝo


Pierre LUTHER:
Ĉineca CNN


Martine BULARD:
Pekino strebas akordigi potencon kaj stabilecon


Redakcio de Le monde diplomatique Chile:
La Palaco La Moneda kaŝas la lokon, kie mortis Allende