En la dokumentaro ke la kandidat-propono Madrid 2020 transdonis al IOK (Internacia Olimpia Komitato) [https://n-1.cc/pg/file/read/1323260/respuestas-al-cuestionario-del-coi-entregadas-por-madrid2020] estas asertate ke:

“La plejparto de hispanoj kaj madridanoj, inkluzive la eksterlandaj loĝantoj, subtenas la kandidat-proponon kaj esperas ke Madrido estos sidejo de la Olimpiaj Ludoj de 2020.

 

Ni ne scias sur kio baziĝas ĉi aserto, sed ni scias ke:

 

Ni ne scias sur kio baziĝas ĉi aserto, sed ni scias ke:

– La Madrida Urbodomo, kiu taksas ke la nura konkurado al la Olimpikoj kostos al ni 11,5 milionojn da eŭroj (pro antaŭenigaj demarŝoj, vojaĝoj, mon-kompensoj), estas la plej enŝuldiĝita el Hispanio, havante ŝuldon de preskaŭ 6.900 milionoj da eŭroj, okazigita grandparte pro la enormaj elspezoj estigitaj de la subterigo de la aŭtovojo M-30, vorko deklarita, per nerefutebla sentenco, neleĝa, sed kies precipa responsulo, Alberto Ruiz Gallardón, paradokse estis promociita al la posteno de Ministro pri Justico. Ĉiutage ni pagas, nur pro interezoj por kovri la elspezojn rilatajn al faraonaj projektoj, unu milionon da eŭroj, dume ni rimarkas ke la publikaj servoj estas malbonigataj kaj reduktataj.

– Ili diras al ni ke la sportaj infrastrukturoj pliboniĝos, sed la Olimpiaj Ludoj ne impulsas la bazan sporton, kiun nun oni privatigas kaj malmuntas en la urbo. Ni konas infrastrukturojn projekciitajn por antaŭaj provoj organizi la Olimpiajn Ludojn, kiuj malkovriĝis tro kostaj kaj senutilaj por la praktikado de la sporto (rapid-kurejo por bicikloj de Carabanchel, Caja Mágica (Magia Skatolo), la Peineta, Akva Centro).

– Kvankam ili diras al ni ke tio kreos laborlokojn kaj riĉecon, tre eble nur kreiĝos dumtempaj kaj nestabilaj laborlokoj, kaj la plejparto el la profitoj iros al malmultaj entreprenoj favorataj de niaj ne-reprezentantaj politikuloj. Ni jam konas tro da ekzemploj pri malŝparado rilate al infrastrukturoj utiligataj por facila spekulado.

Alia punkto de la dokumentaro transdonita por Madrido 2020 rilatas al la 15M-movado jene:

“Sia ekzistado mem ne pretendas perturbi la normalan funkciadon de la ŝtataj institucioj nek la vivon de la civitanoj.”

Pri kio ni devas precizigi ke:

La 15M-movado ja pretendas ŝanĝi la kutime normalan funkciadon de la ŝtataj institucioj, tutklare neefikaj kaj kontraŭaj al la bonstato de 99% el la personoj, kies vivojn ni pretendas plibonigi.

Sekve, ni manifestas nian plej firman kontraŭstaron al tio, ke la urbo Madrido daŭrigu sian kandidatiĝon organizi la Olimpiajn Ludojn 2020, kaj ni petas al IOK malakcepti ĝin.

Ili nomas tion popola subteno, sed tio ne veras. Ĉi Olimpiajn Ludojn ni ne pagos. Madrido 2020 ne reprezentas al ni.

 

Legu je la hispana, franca kaj angla:

Madrid 2020, no con nuestro apoyo

 


Fuente: http://madrid.tomalaplaza.net, esperantigita de Pedro Sanz (SATeH)